Sengbe Pieh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sengbe Pieh
Sengbe Pieh.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1815 (1815-01-01)
en Sieraleono
Morto 1-an de januaro 1879 (1879-01-01) (64-jara)
en Sieraleono
Tombo Sieraleono
Ŝtataneco Sieraleono, Kubo
v  d  r
Information icon.svg

Sengbe Pieh, poste konata ankaŭ kun la nomo Joseph Cinqué (naskiĝis cirkaŭ 1814 en Siera-Leono kaj mortis en 1879 en Siera-Leono), estis la plej elstara akuzito en la kazo Amistad (1841), en kiu estis trovita ke li kaj la aliaj 52 estis viktimoj de kontraŭleĝa kontrabando de sklavoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sengbe naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1814 en la regiono de Siera-Leono, sed la preciza dato de sia naskiĝo estas nekonata. Li estis rizo farmisto, edziĝinta kun tri filoj, kiam li estis kaptita kontraŭleĝe de komercistoj de afrikaj sklavoj en 1839 kaj malliberigita en portugalan sklavŝipon Tecora. Tio estis malobservo de internaciaj traktatoj, kiuj malpermesis la sklavkomercon. Sengbe estis portita al Kubo, kie li estis vendita kun 52 aliaj al la hispanoj José Ruiz kaj Petro Montez.

La hispanoj veturigis la kaptitojn sur ŝipo nomita La Amistad, kun la intenco vendi ilin kiel sklavoj en sukero plantejoj. Je la 30 de junio Sengbe gvidis ribelon, mortigante la kapitanon kaj la ŝipo kuiriston; du sklavoj ankaŭ mortis kaj du maristoj fuĝis. La afrikanoj malliberigis Ruiz kaj Montez, la du komercistoj kiuj faris la aĉeton.

La afrikanoj sukcesis atingi la marbordon de Usono. En New Haven, Konektikuto, ili estis akuzitaj je ribelo kaj murdo. Post longaj procesoj  (inter alie pro la apelacio farita de la tiama prezidento Martin Van Buren kaj la sekve necesa juĝdebato antaŭ la Suverena Kortumo, kaj pro kvereloj pri la interkonsento pri mara juro kun Hispanio), en 1842 al la afrikanoj estis  aljuĝita la rajto de persona libereco kaj ili estis liberigitaj. La defendo de la afrikanoj estis subtenita de la usonaj aboliciistoj. Ili estis defenditaj John Quincy Adams.

En 1842  Sengbe Pieh revenis al Siera-Leono kie estis okazanta interna milito. Li ne sukcesis retrovi sian familion, kiu verŝajne estis rabita de sklavo-komercistoj.

Lia posta vivo ne estas konata. 

En la filmo Amistad (1997, reĝisoro: Steven Spielberg) la rolo Cinqué estas ludita de Djimon Hounsou.