Senhejmigitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tiu ĉi artikolo temas pri senhemigitoj (angle: displaced persons) post la dua mondmilito. Por ĝenerala artikolo pri la rifuĝinta problemaro, vidu rifuĝinto.

Senhejmulojdelokigitaj personoj (ankaŭ konata kiel DP de la angla displaced persons) estis indiko kiun la Supreme Headquarters Allied Expeditionary Force uzis por indiki civitanon kiu pro agado dum la dua mondmilito troviĝis ekster sia hejmlando kaj kiu sen helpo tie, ne povis reveni aŭ devis resti en alia lando ĉar la reveno al ĝia origina loĝloko fariĝis malebla.

La esprimo estas nuntempe uzata ankaŭ por homoj, kiuj, pro milito, persekuto aŭ naturaj katastrofoj devas postlasi sian hejmlokon kaj kiel rezulto de la situacio tien ne povas reveni.

Specoj de senhejmigitoj post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En la senhejmigitoj oni kalkulis la punlaboristojn, kiuj dum la milito devige devis labori en Germanio, militkaptitojn, iamajn prizonulojn en koncentrejoj, orienteŭropanojn kiuj antaŭ la komenco de la milito, libervole serĉis laboron en Germanio aŭ kiuj fuĝis pro la antaŭenmarŝo de la Ruĝa Armeo.[1]

SHAEF sekvis plimalpli la sekvan klasifikon:

  • Civitanoj de la UN-membro-ŝtatoj (UNDP)[2]
  • Iamaj malamikaj senhejmuloj (italoj, finnoj, rumanoj, bulgaroj kaj hungaroj)
  • malamikaj senhejmuloj (germanoj, aŭstroj, japanoj)
  • sennaciuloj kaj personoj kiuj ne povas pruvi sian naciecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. germaneAngelika Königseder, Juliane Wetzel: Lebensmut im Wartesaal. Die jüdischen DPs (Displaced Persons) im Nachkriegsdeutschland, Fischer Taschenbuch Verlag: Frankfurt am Main 1994, ISBN 3-596-10761-X, blz. 7
  2. Ĉi-tio implicite sugestante ke la UN estis daŭrigo de la aliancanoj, vidu ankaŭ la artikolo 107 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj