Senjorlando
Senjorlando (en traduko de la franca historia termino Seigneurie) aŭ Reglando (en traduko de la ĝermanlingva historia termino Herrschaft aŭ Heerlijkheid) estas lando regata de senjoro. La termino aparte uziĝis en la Sankta Romia Imperio de germana nacieco de centra Eŭropo inter 800 kaj 1806, kiaj signis aŭtonoman regnon regata de nobelo, kiu ne havis pli altan nobelan titolon kiel grafo, duko, grandduko aŭ reĝo.
- nederlandlingve: Heerlijkheid
- germanlingve: Herrschaft
Sankta Romia Imperio
[redakti | redakti fonton]En la Malsuprarejna-Vestfalia cirklo ankaŭ:
- de : Hohe Herrlichkeit (nl: hoge heerlijkheid)
- de : Freie Herrlichkeit (nl: vrije heerlijkheid)
Pri tiuj specifaj subkonceptoj kune informas la esperantlingva artikolo Alta Senjorlando.
Iuj ekzemploj de reglandoj
[redakti | redakti fonton]Iuj ekzemploj de reglandoj kun aparta esperantlingva artikolo estas
- Reglando Ravenstein,
- Reglando Heinsberg (ĉ. 1060 ĝis 1484) kaj
- Reglando Gimborn (ekde 1631 imperie senpera), poste nomata Graflando Gimborn (ekde 1702)
Pli etaj teritorioj ĉirkaŭ burgoj regataj de senjoroj
[redakti | redakti fonton]Pri pli etaj areoj aŭ teritorioj ĉirkaŭ burgoj regataj de senjoroj, por kiuj la vorto "regno" aŭ "lando" estus troigo, en Esperanto uzatas la termino senjorio. Kompreneble la divido, kio estas senjorlando kaj kio "nur" malgranda teritoria posedaĵo, estas subjektiva. Kutime la distingon faras la oficiala statuso, kiun la Sankta Romia Imperio de germana nacieco donis al la regno, sed kompreneble tiu statuso povis ŝanĝiĝi tra la jarcentoj, same kiel ankaŭ senjorlandoj povis rangaltiĝi al graflandoj, duklandoj ktp. Ĉiukaze, fine de la feŭda epoko, la feŭdismo, en la 18-a jarcento oni taksas la nombron de senjorioj inter 40 000 kaj 50 000, inter kiuj nur malgranda parto havis oficialan statuson kiel senjorlando respektive reglando.
|