Senkondiĉa kapitulaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La feldmarŝalo Wilhelm Keitel estas subskribanta kapitulacon de la Nazia Germanio en Berlino.

Senkondiĉa kapitulaco estas kapitulaco sen kondiĉoj, tio estas tiu en kiu oni nenion garantias al la kapitulanta partio. En moderna epoko la senkondiĉa kapitulaco inkludas plej ofte nur la garantiojn jam havigitaj de la internacia juro. Anonci, ke eblas nur senkondiĉa kapitulaco metas psikologian premon sur la supozata pli malforta flanko, kio povas havi decidigan rezulton en la fino de batalomilito. Eble plej fama lastatempe estis la senkondiĉa kapitulaco de la potencoj de la Akso Romo-Berlino-Tokio (unu post alia) en la fino de la Dua Mondmilito.

Distingeblas klare inter kondiĉa kaj senkondiĉa kapitulacoj; ĉi-lasta signifas, ke la venkito plene transdonas sin al la venkulo, kun la nura espero je ties indulgo. Senkondiĉa kapitulaco inkluzivas la transdonon ne nur de la armea, sed ankaŭ de la politika povo. La historie unua okazo de senkondiĉa kapitulaco estis la malvenko de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko en la Usona Enlanda Milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]