Senkulakigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dekulakisation in the USSR V 3.jpg
Parado sub la standardoj "Ni likvidigos la kulakojn kiel klaso" kaj "Ĉio al la lukto kontraŭ la ruinigantoj de agrikulturo"

Senkulakigo (ruse раскулачивание, raskulachivanie; ukraine розкуркулення, rozkurkulennia) estis la sovetia kampanjo de politikaj subpremoj, inkluzivinta arestojn, deportojnekzekutojn de milionoj da kulakoj (prosperaj kamparanoj) kaj iliaj familioj. Redistribuo de bienterenoj estis komencita en 1917 kaj daŭris ĝis 1933, sed estis plej aktiva en la periodo 1929-1932 de la unua kvin-jara plano. Por faciligi la eksproprietigojn de bienterenoj, la sovetia registaro portretis kulakojn kiel klas-malamikoj de Sovetio.

Konforme al la decido de la politburoo de la 30-a de januaro 1930, pli ol 1.8 milionon da kamparanoj estis deportitaj en 1930–1931.[1][2][3] La kampanjo havis la deklaritan celon batali kontraŭrevolucion kaj konstrui socialismon en la kamparo. Ĉi tiu politiko, efektiviĝis samtempe kun kolektivigo en Sovetunio, efike alportita agrikulturo kaj enmeto de ĉiuj la laboristoj en Sovetia Rusio sub ŝtata kontrolo.

Malsato, malsanoj kaj amasaj ekzekutoj dum senkulakigio estis taksitaj kiel kaŭzo de proksimume 390 000 aŭ 530 000–600 000 mortoj de 1929 al 1933, kaj pluraj milionoj da homoj estis ekzilitaj de sia loĝloko al malproksimaj lokoj.[4][5] La rezultoj sufiĉe baldaŭ fariĝis konataj ekster Sovetio.

Preparoj[redakti | redakti fonton]

Sovetia propaganda afiŝo de la 1930-aj jaroj deklarante: "Forpelu kulakojn el kolĥozoj!"

La 15-an de februaro 1928, artikolo estis publikigita en la gazeto Pravda priskribanta la kulakoj kiel kaŭzon de la malfacila situacio en la sovetia biena ekonomio. Laŭ la verkintoj de la artikolo, la kulakoj sabotadis la registaran klopodon disvolviĝi la vilaĝojn kaj ne jesis transdoni la plusajn produktojn kiujn ili havis al la registaro. La administracio ja rimarkis, ke ŝtatigi la grenan pluson estas portempa sed necesa paŝo en ĉi tiu etapo. En la sama tempo, tiu ago rezultigus ke la establitaj farmistoj reduktus la kultivareojn kaj plu reduktus la rendimentojn kaj ŝancojn de la malriĉaj farmistoj por trovi laboron en agrikulturo. Kun la paso de la tempo la administracio decidis ŝanĝi la politikon kaj anstataŭe de igi ĝin pli malfacila por la kulakoj estis decidite agi por elimini la kulakoj kiel klaso en la kamparo. Tiu ĉi nova politiko estis formulita de Josif Stalin dum 1929. Aleksej Rikov kaj liaj subtenantoj kontraŭbatalis tiun politikon sed ilia pozicio ne estis akceptita kaj eĉ deklaris kontraŭrevolucia kaj damaĝa al la sovetia reĝimo. La klaso de la malriĉaj kamparanoj entuziasme subtenis la novan politikon de Stalin.

Ne estis klara distingo pri kiu "Kulak" estas. Komence, nur farmistoj kiuj utiligis la laboron de aliaj farmistoj por kolekti kultivaĵojn aŭ tiuj kiuj posedis grenmuelejojn kaj grandajn agrikulturajn maŝinojn estis asignitaj al tiu kategorio. Poste tiu esprimo estis vastigita kaj ĉiu farmisto kiu rifuzis transdoni la kultivaĵojn al la administracio estis deklarita "kulako" kaj kontraŭbatalanto al la sovetian reĝimon.

Plenumo[redakti | redakti fonton]

sovetia propaganda afiŝo de la 1930aj deklarante: "Piedbatu kulakojn el kolĥozoj."

Laŭ la decido de la politburoo de 30 januaro 1930, la kulakoj estis dividitaj en tri kategorioj:

  • Tiuj kiuj organizas ribelojn kaj aktivajn agadojn kontraŭ la reĝimo
  • Aliaj kunlaborantoj kontraŭ la reĝimo
  • La ceteraj kulakoj

La aŭtoritatoj ankaŭ konsciis, ke ĉiu kamparano, eĉ se li estas malriĉa, povas atingi la kulaklistojn.

En kelkaj lokoj ekzistis armita opozicio al la agadoj de la reĝimo kaj la efektivigo de amasa ekziligo (deportoj). Ĉi tiuj provoj de ribelo estis senkompate subpremitaj. En kazoj kie oni malkovris incendion de grenstokejoj, posedaĵoj ktp., tio estis interpretata fare de la aŭtoritatoj kiel terorismaj agadoj fare de kulakoj kaj iliaj familioj.

La kulakoj apartenantaj al la unua kategorio estis arestitaj kaj ilia sorto estis decidita en la "triopo" kunveno, en kiu partoprenis reprezentanto de la GPO, loka partiana stabo kaj la prokuroro. Familianoj de kulakoj de la unua kategorio kaj kulakoj de la dua kategorio devis forlasi sian loĝlokon kaj translokiĝi al malproksimaj areoj en Siberio. Tiuj apartenantaj al la tria kategorio estis translokigitaj al nova loĝloko en specialaj lokoj.

Pri la unua kaj dua kategorio oni decidis:

  • Translokigi 60 000 kulakojn al laborkampoj kaj ekziligi 150 000.
  • Translokigi 70 000 familiojn al la nordo, 50 000 familioj al Siberio, 25 000 familioj al Uralo kaj 25 000 familioj al Kazaĥio.
  • Naciigi ĉiujn posedaĵojn de tiuj familioj kaj lasi ne pli ol 500 rublojn po familio.

La 4-an de februaro 1930 eksplicita direktivo estis eldonita subskribita fare de Miĥail Kalinin kaj Alexei Rikov. Laŭ tiuj gvidlinioj estis necese ekziligi ĝis 5% de ĉiuj kamparanoj. Ekzistis neniuj klaraj gvidlinioj kiel kiu apartenas al la kulaka klaso kaj kiel la kulakoj estu apartenigataj al la menciitaj kategorioj. Multe dependis de la plenumantoj de la politiko ĉe la loko kaj en la amplekso kiu estis registrita por la ricevitaj gvidlinioj ĉe la lokaj administraciaj oficejoj kaj filioj de la G.P.O.

Laŭ la raporto de GPO de la 15-a de februaro 1930, ene de du semajnoj, 64 589 kamparanoj estis arestitaj. Laŭ pliaj raportoj, ĝis la 15-a de aprilo 1930, pliaj 140 000 homoj estis arestitaj kaj ĝis oktobro 1930 pliaj 143 000. Dum januaro 1931 36 698 homoj estis arestitaj.

Entute, en la periodo 1930-1931 381 000 familioj estis ekzilitaj, en kiu inkluzivis 1 803 392 homoj. Dum la periodo ĝis 1940 pliaj 489 822 homoj estis ekzilitaj. En multaj kazoj, ekzilitaj familioj estis translokigitaj al lokoj kie ne eblis viviteni kaj multaj el tiuj familioj mortis baldaŭ post la ekziligo. Koncerne la posedaĵon de la ekzilitaj familioj, neniu registro estis farita kaj ĝi kutime estis rekte transdonita al la homoj kiuj efektivigis la ekziligon.

Laŭ la decido de la Konsilio de Popolkomisaroj de la 13-a de novembro 1930 la kulakoj ne povus esti akceptitaj kiel membroj de la kolĥozo krom en specialaj kazoj. Laŭ ordono de la 7-a de aŭgusto 1932 la puno por kaŭzigo de difekto (sabotado) en la kolĥoza posedaĵo povus ricevi la mortopunon naciigante la tutan posedaĵon. La puno de aresto estis kutime ĝis 10 jaroj.

Mildigo[redakti | redakti fonton]

La rekvizicio de grajnoj de riĉaj kamparanoj (kulakoj) dum la malvola kolektivigo en Timaŝjovskij Distrikto, Kubanio, Sovetunio, 1933

Direkte al 1932 la procezo estis formale preskaŭ nuligita sed ne povus esti ĉesigita tute. La 8-an de majo 1932, ordono estis eligita malpermesanta la daŭran amasan ekziligon sen proceso.

La 24-an de majo 1934, ordono estis eligita ke civitanrajtoj povus esti redonitaj al la kulakoj surbaze de specifa persona decido. La 13-an de aŭgusto 1954, laŭ registara ordono, la reprezentantoj de la ekzilitaj familioj estis liberigitaj de ĉiuj malebligoj kaj povis reveni al sia antaŭa loĝloko.

Rea malmildigo[redakti | redakti fonton]

La 31-an de julio 1938 popola komisaro de NKVD Nikolaj Jeĵov subskribis la ordonon N 0447 "Pri operaco pri reprezalioj kontraŭ eksaj kulakoj, krimuloj kaj aliaj kontraŭsovetiaj elementoj", per kiu normalaj juĝejoj estis anstataŭigitaj per "triopoj" (ruse тройка). En la triopo membris prezidanto de loka NKVD, prokuroro kaj la unua sekretario de provinca, regiona aŭ respublika partia komitato. Por ĉiu regiono estis ordonite trovi kaj puni certan nombron de "malamikoj", klasifikitaj je la 1-a kaj 2-a kategorioj. La unua kategorio devis esti pafekzekutita, la dua kondamnita al 8 ĝis 10 jaroj da malliberigo. La pafekzekutoj estis tasko de respektivaj malliberejoj kaj devis okazi dum 3 ĝis 5, maksimume 10 tagoj. Ĉio okazis sekrete[6]. La kondamnitoj mem ne estis informitaj pri la verdikto kaj eksciis pri ĝi nur surloke de la ekzekuto (por eviti eventualan reziston). La ekzekutoj okazis nokte: oni alportis prokuroron, kiu ordonis venigi kondamnitojn sur la korton, kie oni genuigis ilin, pafis je la nuko kaj poste je la tempio. La kadavrojn oni envolvis je brezento por ne malpurigi kamionojn kaj forveturigis. Vintre pro frostego granda parto de la ekzekutitoj estis enterigita apud la muro de arestejo. Oni enfosis la korpojn malprofunde pro hasto, do printempe aperis enfaloj, el kiuj leviĝis kadavra odoraĉo, do oni devis alŝuti pli da tero. La parencoj de la ekzekutitoj estis informitaj ke tiuj estis kondamnitaj al 10 jaroj en puntendaroj sen rajto korespondi[7].

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

En 1927 la grena produktado estis ĉirkaŭ 9 780 milionoj da tunoj, dum en Kolĥozo partoprenis nur ĉirkaŭ 2% de la totala nombro de kamparanoj. Unu el la sekvoj de tiu ĉi politiko estis holodomoro en la jaroj 1932-1933.

Dum la persekuto centmiloj da farmistoj estis mortigitaj kaj ĝis 2 milionoj estis delokigitaj.

Laŭ rusa leĝo de la 18-a de oktobro 1991, ĉiuj homoj efektitaj de la politiko de senkulakigo estas konsiderataj viktimoj de politika persekuto. Supozeble ili povas ricevi la posedaĵon reen se la ŝtatigo ne estis efektivigita pro iu alia kialo aŭ ĝi ne estis detruita dum Dua Mondmilito. En praktiko, ne estas konata pri redono de la posedaĵo laŭ la sekcioj de la leĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Conquest (1986) The Harvest of Sorrow: Soviet Collectivization and the Terror-Famine. Oxford University Press. (ISBN 0-19-505180-7).
  2. Nicolas Werth, Karel Bartošek, Jean-Louis Panné, Jean-Louis Margolin, Andrzej Paczkowski, Stéphane Courtois, The Black Book of Communism: Crimes, Terror, Repression, Harvard University Press, 1999, malmola kovrilo, 858 paĝoj, ISBN 0-674-07608-7
  3. Lynne Viola The Unknown Gulag. The Lost World of Stalin's Special Settlements Oxford University Press 2007, malmola, 320 paĝoj ISBN 978-0-19-518769-4
  4. {{{Titolo}}}. ISBN 0-7864-0336-5. OCLC 37187550.
  5. Hildermeier, Die Sowjetunion, p. 38 f.
  6. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 407. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  7. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 408. ISBN = 978-5-91409-417-8.