Senmova motoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aristotelo kredis ke estas origina kaŭzo kaj ke ĉio estas movata de ĝi.

En la filozofia penso de Aristotelo, la koncepto pri senmova motorounua movanto (greke πρῶτον κινοῦν ἀκίνητον, latine primum movens = unua movanto) reprezentas la komencan kaŭzon de la ŝanĝo de la Universo. Ĉar ĉiu transformiĝo havas kaŭzon, ĉe la origino de la ĉeno de kaŭzoj kaj efikoj devas ĉeesti, laŭ Aristotelo, kaŭzo senkaŭza aŭ unua kaŭzo, aŭ origina fonto de la movo [1]. Aristotelo ellaboras tiun koncepton en sia Metafiziko.

Dio, unua (lasta) akto pura[redakti | redakti fonton]

En la ŝanĝo, laŭ la vidpunkto de Aristotelo, ĉiu transiro de “potenco al akto” supozas estaĵon en akto. Tiel la transformiĝo de la ovo al kokido supozas kokinon en akto.

Nur la esto en akto igas ke estaĵo en potenco povu evoluiĝi; ontologia argumento fariĝas teologia por transiri al la pruvo de la nepreco de esto en akto.[2]

La ŝanĝo efikiĝas nur ĉar ĉiu objekto estas movata de alia, kaj tiu lasta de alia, kaj tiel regrese, sed ĉe la fino de la ĉeno devas ekzisti nemovata movanto, el kiu devenu la komenca movo kiu siavice ne estu movata de alia, alikaze la ĉeno daŭrigus ĝis atingo de alia unua nemovata kaŭzo.

Dio estas la unua kaŭzo de la movo-ŝanĝo: li, fakte, estas la "motoro" ĉar kaŭzo nekaŭzata, estante Li jam realigita en si mem kiel “akto pura”.[3]

Ĉiuj estaĵoj estas kuntrenataj de Lia altira forto ĉar la esenco, kiu en ili estas ankoraŭ io potenca, en Li koincidas kun la ekzisto, nome estas definitive tradukita al akto: Lia potenco ne plu estas potenco, sed nepreco, ĉar tiu estas nura transiro. En Li estas eĉ ne senperfekteco de la materio kiu, male, daŭrigas pluresti en la malsuperaj estaĵoj, kiuj ankoraŭ estas miksaĵo, kunaĵo de esenco kaj ekzisto, de potenco kaj akto, de materio kaj formo.

”La unua motoro tial estas esto nepre ekzista, kaj ĉar nepra Li identiĝas kun la bono, kaj sub tiu aspekto estas principo. […] Se, tial, Dio estas ĉiam en feliĉa stato, kiun ni spertas nur kelkfoje, tia stato estas admirinda; kaj se la feliĉo de Dio estas eĉ plej granda ĝi devas esti objekto de miro eĉ pli granda. Sed Dio, estas ĝuste tia stato!” [4]

En la kosmologia koncepto de Aristotelo, Dio movas la ĉelon de la fiksaj steloj kiel celata kaŭzo ne kiel efika kaŭzo kiu implicus en Li transiro de la potenco al akto dum Dio, actus purus (pura akto, nura akto), estas akto senmateria.

Tial, laŭ Aristotelo, Dio ne povas interesiĝi pri la mondo: estante Li la supera realo Li ne povas okupiĝi, plietiĝante, pri malsupera realo: tial Li agas ja jes, sed kiel “objekto de deziro kaj amo”, same kiel la aĵo amata altiras la amanton.

Aristotelo ne atingas monoteisman koncepton, sed konfesas politeismon. Li agnoskas 55 diaĵojn inter ĉiuj inteligentaj kaj bonaj, kiuj staras ekstere de la tera mondo, kiuj tamen ne estas puraj aktoj.

Dio penso de la penso[redakti | redakti fonton]

Se Dio limiĝas al “esti amata”, kiun aktivecon Li plenumas? Por atingi la feliĉon kaj la perfektecon necesas aktivi kaj la plej bona inter la agoj plenumendaj estas tiu ligita al la aktiveco de la nous ĉar “pensi” ne estas submetita al la korupto de la ŝanĝo.

“Rilate la penson […] ŝajnas ke nur ĝi povas esti deigita same kiel la eterna el la korupta” [5]

Kion pensas, do, Dio? Evidente la penson plej altan, nome si mem. Lia precipa karakterizo estas, do, la memkonscia kontemplado celanta sin mem, konsiderita kiel “penso de la penso”. Li do estas fremda al la aferoj de la homoj, kaj zorgas nur pri si mem.

La aristotela Dio kaj kristanismo[redakti | redakti fonton]

Tiu koncepto pri Dio havis grandan influon sur la mezepoka penso, kiel oni povas vidi, ekzemple, en la verko de Tomaso de Akvino, [6] kiu startis el tiu aristotela koncepto por ellabori unu el la kvin vojoj por pruvi la ekzisto de Dio, tiun Ex motu et mutatione rerum (ĉio kio moviĝas postulas unuan movanton ĉar, kiel instruas Aristotelo en la Metafiziko: ne eblas iri al la senfino en la priserĉo de la unua motoro.”

Tamen la Dio kristana, kaj juda kaj islama, ne koincidas kun la Dio de Aristotelo, ĉar la Dio de tiuj religioj, kaj relativaj filozofioj, Dio estas Kreinto kaj Providenco kaj amanto kaj revelaciiĝanto al la homo (“Li vidis ke ĉio estas bona”… Genezo 1), kvankam neniam kondiĉita de tiu sinteno. Laŭ la teologio de Tomaso la perfekteco en Dio estas tia ke Lia rilato kun kreitaĵaro ne modifas Dion sed nur la kreitaĵaron.

Evidenta spuraĵo de la aristotela kosmologia koncepto troviĝas en la Dia Komedio de Dante Alighieri, kiu konkludas per verso referencanta al Dio kiel. «...L'amor che move il sole e l'altre stelle» [7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Se movo estas vorto de la sperto, ĝi aludas al ĉiu nova efiko ankaŭ nespertita, do fariĝas universala metafizika principo.
  2. La teologio kiel “scienco pri la dia” estas, laŭ Aristotelo, la filozofio plej altranga ĉar “scienco pri la esto kiel esto”» (Metafiziko, VI, 1, 1026 a, 2-21).
  3. La karakterizo de Lia stato “pura” (senpotenca) dependas el la fakto ke en Dio, kiel fina akto plenumita, troviĝas neniu spuraĵo de materio-potenco, kiu estus submetita al kontinuaj transformiĝoj kaj do al koruptiĝo.
  4. Aristotelo, Metafiziko XII (Λ), 1072, b 9-30.
  5. Aristotelo, Pri animo, II, 1, 413b
  6. Thomas Aquinas, "The Argument from Motion" -
  7. Dante, Paradizo, XXXIII, 145. (La amo kiu movas la sunon kaj la aliajn stelojn

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Giacon, La causalità del motore immobile, ed. Antenore, 1969
  • Ubaldo Nicola, Antologia di filosofia. Atlante illustrato del pensiero, Giunti Editore, p.95

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Doktrino de Tomaso de Akvino pri la nemovata motoro (anglalingve).