Sennacia Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sennacia Banko estas projekto de Heliko, kiu estas maloficiala organizaĵo kiu estis kreita de Daniel Salomon. La celo de Sennacia Banko estas krei unuopan internacian valuton por esperantistoj. La nomo de la valuto de Heliko estas Mono.

Sennacia Banko vendas tian monon per interreto en eBay kaj PayPal.

Mono[redakti | redakti fonton]

Mono estas unuopa valuto por esperantistoj. Nuntempe, Heliko nur havas la M100 (100 mono) monbileton, kiu havas la bildon de Ludwik Lejzer Zamenhof en unu flanko, kaj la bildon de heliko, kiu reprezentas Helikon, en la alia flanko.

Mono antaŭe havis konstantan valoron de M100 por ¥1000, aŭ M1 por ¥10. Nun, en 2009, la valoro de la Mono estas difinita de la prezo per kiu ĝi estas vendita.

Novaj biletoj estos faritaj baldaŭ, M200 kaj M500 biletoj estas projektitaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]