Sennaciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sennaciismo estas termino priskribanta politikajn konceptojn vortigitajn unuavice, sed ne nur, de Eŭgeno Lanti, kiuj kunigas iujn aŭ ĉiujn el la jenaj tendencoj kaj ideoj:

a) radikala kontraŭnaciismo,
b) universalismo,
c) tutmondismo,
ĉ) agnosko de la historia tendenco al lingva unueciĝo de la homaro kaj foje eĉ la strebo akceli ĝin,
d) neceso de tiusenca eduko kaj organizo de la monda proletaro, kaj
e) la utilo de Esperanto kiel instrumento de tiusenca edukado.

Kvankam naskiĝinta en la sino de SAT, sennaciismo ne estas ties oficiala ideologio.

Historio

Unuaj balbutoj

Embrio de sennaciistaj ideoj aperas en projekto de "Internacia Laborista Federacio Esperantista" farita de Bohema Laborista Asocio Esperantista. En artikolo "Nia programo" en revuo La Kulturo (jan. 1912) oni substrekas, ke la "unua celo estas (...) la praktika eluzo de Esperanto en servoj de internacia socialismo" kaj ke esperantismo ne estas privata ŝat-okupo sed male "parto de ĝenerala pensmaniero de la homo sinscie progresema, antiklerikula, antinaciula, antimilitarista kaj socialista". Kio multe diferencas de la t.n. neŭtralaj kongresoj, okazigejo de distrado, "fiservema glorumado de modesta persono de Zamenhof" kaj "senprogramaj laboraj kunsidoj" (sama revuo, aug.1912). Memorigante, ke la lingvo internacia ne estas celo sed rimedo por "interrilato kun la laboristaro de la cetera mondo" (jan. 1912) ĝi starigas bazojn de estonta sennaciismo celanta "forigi la limojn de historiaj ŝtatoj" dum unua ŝtupo, kiu kondukos al dua konsistanta el iompostioma estingiĝo de lingvaj baroj per uzo de la internacia lingvo, kiu de dua lingvo "baldaŭ fariĝos lingvo unua por ĉiuj" ( vd. Laborista Esperanta Movado antaŭ la Mondmilito, G.P. de Bruin, publikigita de SAT en 1936).

Tiuj ideoj, plifortiĝintaj pro la tiam ĵus okazinta Unua mondmilito, saturis la fondintojn de SAT en 1921. Oni klare retrovas ilin en la verketo de Lanti, For la Neŭtralismon!, kiu unue aperis kun la pseŭdonima subskribo "Sennaciulo". Vivo estas al Lanti batalado, kaj necese estas plani ĉi tiun same kiel militon. Celo de la lukto estas renversi la burĝaron kaj starigi mondon, en kiu regas justeco, ĉar "kie ne estas justeco, tie kuŝas latente milito". Lanti reliefigas, ke inter homaranismo kaj la propraj ideoj la diferenco estas jena : Zamenhof celas pacon kaj unuiĝon de la homaro sed ne analizas kialojn de militoj. Rimedo de la batalado al liberiĝo estas Esperanto, kiel universala lingvo ebliganta forigon de lingvaj baroj, kiun do endas meti en manojn de klasaj amikoj : Esperanto povas fariĝi ilo de reakcio se en manoj de reakciuloj (ekze. kiel okazis dum la ĵus okazinta milito, kiam francia kaj germania registaroj utiligis por si la t.n. neŭtralajn movadojn por eksterlanden propagandi siajn naciismajn politikojn). Por ke ĝi estu revolucia ilo, necese estas akceptigi ĝin de la revolucianaro kaj ke ĝi estu kiel eble plej perfekta, do oni sekvu la konsilojn de lingvistoj, eĉ se ili agadas en la neŭtrala movado. Lanti insistas ankaŭ pri la neceso varbi pliajn homojn kaj instrui al ili la lingvon, kaj ebligi, ke ĝi fariĝu tuj utila al la varbitoj, ĉar nur per uzo de Esperanto povas naskiĝi sento supernacia, "antidoto al naciismo".

La unuaj SAT-anoj ofte konsideris sennaciismon kiel "tegmentan" ideologion de SAT kaj volonte nomis sin mem "sennaciuloj". Tamen, ĝis la publikigo de la Manifesto de la Sennaciistoj verkita de Lanti, "sennaciismo" estis vorto kovranta diversajn sufiĉe malsamajn ideojn. Por multaj SAT-anoj, kiuj tiam konfesis sennaciismon, tiu ĉi simple estis jen "(proleta) internaciismo plus esperanto", jen laborista versio de la homaranismo de Zamenhof.

Komparo de ABC de Sennaciismo verkita de Elsudo (Kolĉinski) kaj aperinta ĉe SAT, kun la Manifesto de la Sennaciistoj montras, kia abismo povis ekzisti inter diversaj konceptoj pri sennaciismo. Elsudo en sia verko klare kaj rekte difinas SAT "movado porsennaciisma". Drezen okaze de la skismo de la tridekaj jaroj ne riproĉis al SAT simple "sennaciismon", kiun komunistoj en SAT ĝis tiam (kun propra kompreno) subtenis, sed "sennaciismon de marko Lanti".

Iom post iom la kompreno pri sennaciismo formuliĝis per artikoloj de Eŭgeno Lanti en la organoj de SAT (artikoloj plejparte represitaj en Vortoj de Kamarado E. Lanti kaj ampleksantaj 23 paĝojn de la libro).

Pli preciza formulado

En 1928, Lanti publikigis broŝuron: La Laborista Esperantismo, en kiu unu tuta ĉapitro estas dediĉita al la difino pri la nova termino. Ĝis tiam, en la senpartieca organizo, la sennaciisma tendenco ne renkontis kontraŭstaron. Sed en 1929 okazis krizo en SAT, kaj la sennaciismo fariĝis en la manoj de la opoziciuloj ilia ĉiama argumento por ataki ties gvidantojn.

Tiuj opoziciuloj asertis, ke la sennaciismo estas porimperiisma kaj sekve "kontraŭrevolucieca“. Tiu subita, neatendita atako havis kiel rezulton, ke Lanti en 1931 aperigis anonime 3000-ekzemplere broŝuron: Manifesto de la Sennaciistoj, kiu poste estas tradukita en kelkajn lingvojn kaj jam aperis en 2000 ekzempleroj en franca lingvo.

En tiu Manifesto estis jene difinita la sennaciismo: "Kio karakterizas la sennaciismon, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l' homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la fatalaj leĝoj de la historio estas nur relativaj."

La plia sekva cito el la sama verko, kiu pliprecizigas komprenon pri la nova ismo, elvokis siatempe riproĉojn fare de la stalinismaj internaciistoj, pro ĝia klara kontraŭstaro al la tiam reganta teorio pri "konstruo de socialismo en ununura lando": "La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca; kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili Esperanto estas ilia ĉefa lingvo kaj la naciajn ili konsideras nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatata klaso nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn, la naciecojn kaj ĉian ekspluaton.“ (sama verko.)

Tial ke la hereza doktrino trovis kontraŭstaron en SAT, la sennaciistoj grupiĝis en Frakcio aganta memstare de la de ili tamen fervore subtenata organizo kaj ekeldonis pli-malpli regule la Sennaciistan Bultenon. Dum unu periodo ĝis 1933 redaktis ĝin la frakcia sekretario Hermann Wagner. De januaro 1935 ĝis decembro 1937 ĝi aperis sub la nomo Herezulo, redaktita de Lanti.

Post la morto de Lanti

Post la morto de Lanti en 1947 kaj la postmilita rekonstituiĝo de SAT, la sennaciistoj restarigis sian SAT-frakcion en 1948 sub la gvido de R. Roberts (vd. la Komunikon de la Frakcio de tiu jaro). Sennaciistaj SAT-anoj prizorgis kaj financis du reeldonojn de la Manifesto de la Sennaciistoj (1951 kaj 1971) kaj de diversaj prisennaciismaj tekstoj de Lanti.

En 1978, la SAT-kongreso en Lekturo decidis kontraŭ la obĵetoj de sennaciistoj Gvidrezolucion, kiu deklaris interalie: "La konservado de gentaj lingvo kaj kulturo estas ligita kun la lukto por nova sociordo, sekve unu ero en la strebado ĝenerala de SAT-anoj al justo kaj individua libero."

Dum la 80-aj jaroj, en la periodo, dum kiu T. Burnelle estis la sekretario de la Sennaciista Frakcio, estis decidita Deklaracio pri Sennaciismo, kiu akcentis, ke la sennaciistoj luktas kontraŭ la naciismo kaj cele al ĝenerala individua rajto de memdetermino, kiu inkluzivas la individuan rajton sin (identece) determini laŭvole. La Frakcio plu agadis, sed estis dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj parte nefunkcianta, kvankam debato pri sennaciismo pluis en la kolumnoj de Sennaciulo.

Sennaciismo hodiaŭ

Ĉe la SAT-Kongreso en Nagykanizsa (Hungario) en 2001 estis reestablita la Sennaciisma Frakcio de SAT rezulte de rekreskinta intereso pri sennaciismo kaj rilataj temoj, kiu evidentiĝis jam antaŭe per la fondo de la dissendolisto "Sennaciismo". Dum la refonda kunveno estis decidita Deklaracio pri Sennaciismo, kiu estas reviziita versio de la antaŭa Deklaracio.

La nun aktivaj sennaciistoj de la Sennaciisma Frakcio kulturas kaj evoluigas la universalismajn kaj (radikale) kontraŭnaciismajn pensofluojn, kiuj karakterizis ankaŭ pli fruajn elformulojn de la sennaciismo. Ili malpli strikte ol antaŭaj generacioj de sennaciistoj orientiĝas je la lantia sennaciismo, kaj ankaŭ ne alstrebas doktrinan homogenecon. Kelkaj membroj de la Frakcio klopodas rezisti ideologiojn, kiuj iĝis tre influaj en la ĝenerala Esperanto-movado dum la pasintaj jardekoj kaj kiuj parte parencas al ideoj el novdekstraj medioj: etnismon, instrumentigon de Esperanto por diversaj specoj de identec-politiko, diferencismon (etnoplurismon) kaj "lingvodefendadon".

Ankaŭ ekster SAT kaj la Sennaciisma Frakcio troviĝas esperantistoj, kiuj diversgrade aliĝas al sennaciismaj ideoj. Sennaciismon oni ne disvastigas ekster la Esperanto-komunumo. Lanti klarigis tion en la 5-a ĉapitro de La Laborista Esperantismo: "propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetoj". Diverstempe oni tamen relativigis tiun starpunkton, eldonante nacilingvajn tradukojn de la Manifesto de la Sennaciistoj pro la konvinko, ke tio povas helpi ĉe la disvastigo de Esperanto. La Manifesto, cetere, finiĝas per alvoko al neesperantistoj: "La sennaciistoj vokas al la laboristoj el la tuta mondo: Lernu esperanton! Esperantistoj sennacieciĝu!"

Verkoj pri Sennaciismo

Pliaj tiutemaj artikoloj legeblas en diversaj SAT-gazetoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj