Senodorigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rul-senodorigilo
Senodorigilo kristals

Senodorigilo estas substanco aŭ aparato, kiu aŭ subpremas nedeziratajn odorojn per pli agrabla odoro aŭ malhelpas ties estiĝon aŭ disdonas bonodoron en neŭtral-odora loko. Ĝi estas uzata en ĉambro, necesejo, sur la korpo, vestoj.

Okaze de korpoflegado, oni uzas tiun plej ofte rekte ĉe la la akselo (subbrako).

La batalo kontraŭ la fiodoroj povas okazi per:

  • subpremo de la fiodoroj (ekz. parfumo)
  • malhelpo de la mikroorganismoj, kiuj kaŭzas la fiodoron (per kontraŭmikroba materialo)
  • influo je la ŝvitglanda aktivado

Aliaj mekanismoj, kie la absorbo de la odoro, enzimblokado kaj kontrolo de la oksidiga procezo, havas malgravan signifon.

Oni povas vendi la deodorigilojn en formo de sprajilo, rul-senodorigilo (rul-stifto), kristalo, kremo, bonodorigitaj tukoj ktp.

Se oni uzas deodorigilojn, povas okazi alergioekzantemo pro ties kemia enhavo.