Senornama paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senornama paruo
Senornama paruo
Senornama paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Baeolophus
Specio: B. inornatus
Baeolophus inornatus
(Gambel, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Senornama paruoKverkoparuo, Baeolophus inornatus, estas eta kantobirdo de Nordameriko, specio de la familio de Paruedoj. La American Ornithologists' Union disigis la Senmarkan paruon en la du speciojn nome Senornama paruo kaj Juniperparuo en 1996, pro diferencoj en kanto, preferata habitato kaj genetika formo.[1]

Aspekto

La Senornama paruo estas eta, brungriza birdo kun eta tufo aŭ kresto. La vizaĝo estas senmarka kaj la subaj partoj estas helgrizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj estas malmulta seksa dimorfismo.

Disvastiĝo

Tiu specio loĝas la tutan jaron en la marbordo de Pacifiko, ili estas loĝantaj birdoj el suda Oregono suden tra Kalifornio okcidente de Sierra Nevada al Baja California, sed ĝia ĉefa teritorio ĉirkaŭas la centron de Valo San Joaquin. Ili preferas malfermajn sekajn kaj varmajn arbarojn de kverko aŭ miksitajn de kverko kaj pino en mezaj altoj.

Kutimoj

La Senornama paruo ripozas en kavaĵoj, densa foliaro aŭ birdoskatoloj. Dum ripozado en foliaro, tiu paruo elektas branĉeton ĉirkaŭatan de densa foliaro aŭ amaseton de mortaj pinfolioj, kiu montras ŝajnon de kavaĵo. Ili formas parojn aŭ etajn grupojn, sed ne formas grandajn arojn. Ili povas kuniĝi al miksitaj manĝantaroj post reproduktado. Paroj restas kune post la reprodukta sezono.

Senornamaj paruoj manĝas insektojn kaj araneojn kaj estas foje vidataj kaptantaj insektojn. Ili manĝas ankaŭ berojn, glanojn kaj kelkajn semojn. Tiu specio manĝs en foliaro, branĉoj, trunkoj kaj foje surgrunde, foje pendante kapaltere kaj martelante semojn kontraŭ branĉoj por malfermi ilin. Senornamaj paruoj estas allogataj al birdomanĝejoj de sebo, arakida butero kaj semojn de sunfloro.

La kanto de la Senornama paruo estas serio de ripetataj fajfaj notoj de 3 al 7 silaboj, el kiu la unua estas pli altatona ol la sekvonta. La alvoko estas raspa cikka-dii-di.

La Senornama paruo konstruas sian neston en pegotruo, natura kavaĵo aŭ nestoskatolo, uzante herbon, muskon, koton, haron, plumojn kaj haŭton. Ili reproduktiĝas el marto al julio, kaj ĉefe aprile kaj maje; la ino demetas 3-9 ovojn, plej ofte 6-8. La ino estas la ĉefa kovanto, kovado daŭras 14-16 tagojn. La idoj estas zorgataj de ambaŭ gepatroj en nesto dum 16-21 tagoj, sed post elnestiĝo ankoraŭ dum 3 aŭ 4 kromaj semajnoj.

Aliaj specioj

La Senornama paruo kaj la Juniperparuo aspektas preskaŭ identaj, sed diferenciĝas laŭ voĉo kaj teritorio. La Senornama paruo havas pli brunan dorson ol la Juniperparuo. La Senornama paruo faras ripetan serion de 3 al 7 silaboj, el kiu ĉiu enhavas unu malaltan kaj unu altan noton, dum la kanto de la Juniperparuo konsistas el serio de rapidaj silaboj de la sama noto. La teritorioj koincidas nur en eta areo de Kalifornio. La Dukolora paruo, kiu ne koincidas en teritorio havas pli blankan ventron, ruĝecajn flankpjn kaj nigron en frunto, do ne eblas konfuzo.

Referencoj

Citaĵoj

  1. (July, 1997) “Forty-first supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds”, The Auk 114 (3), p. 542–552. 

Fontoj

  • Alsop, Fred J., III (2001): Smithsonian Birds of North America, Western Region. DK Publishing, Inc., New York City. ISBN 0-7894-7157-4
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6

Eksteraj ligiloj