Senpaga programaro
Senpaga programaro (angla: freeware[1]) estas speco de mallibera programaro, kiu senpage disponeblas por uzado sen peti kompenson kaj por plu distribuado en senŝanĝa formo, ĉar oni ne rajtas modifi, redistribui aŭ studi (inversa inĝenierarto) ĝin sen la permeso de la kreinto.[2]
Notindaj ekzemplaĵoj de senpaga programaro estas ezkemple Zoom, Skype kaj Google Chrome.
Male al programoj en la publika domajno (public-domain software | en), senpaga programaro estas plene protektata per kopirajto.
Senpaga programaro, kvankam mem libere de pagendaĵo, poveblas celi profitigi ĝian kreinton, ekz. instigante la vendon de pli kapabla versio ("freemium" aŭ shareware kiel komercmodelo). La fontkodo de senpaga programaro estas ofte ne havebla, male al libera programaro, kiu ofte ankaŭ estas distribuitaj libera de pagendaĵo.[2]
Kelkaj senpagaj programoj rekomendeblaj en 2020[redakti | redakti fonton]
Zoom, reta kunsidilo
Brave, retumilo kun alta nivelo de privateco
Tutanota, pli sekura retpoŝto kun enkriptado
Signal, tujmesaĝilo kun enkriptado
WhatsApp, tujmesaĝilo kun enkriptado
Telegram, tujmesaĝilo kun enkriptado
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Senpaga kontraŭ libera programaro
Listo de programaraj permesiloj