Senpiŝtokorneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri korneto kiel latuna blovinstrumento. Por aliaj signifoj vidu la paĝon korneto (apartigilo).
Kornetoj (Syntagma musicum)
Muta korneto en aldoregistro (kun enfrezita buŝaĵo), kurba korneto, tenorkorneto
Tri buŝaĵoj por la kurba korneto (kun 5-cenda monero) kaj la enfrezita buŝaĵo de la muta korneto

Senpiŝtokorneto aŭ mallonge korneto (troviĝas ankaŭ la vikipediaj ligiloj kiel Lituus, itale Cornetto, angle Cornett) estas historia muzikilo, kiu havis sian florepokon en la frua 17-a jarcento. Ĝi diferencas de la moderna piŝtokorneto per la fakto, ke ĝi ne havas piŝton, kaj ankaŭ ĝi diferencas de klariono kaj ĉaskorno per la fakto., ke ĝi ne havas volvitan tubon. Ĝi estis fabrikata plejparte el ligno, malofte ankaŭ el eburo, ofte ornamita de arĝentalatuna elemento; ĝi estas rigardata kiel latuna instrumento.

Konstruo kaj sonamplekso[redakti | redakti fonton]

La korneto principe estas priblovata simile al la trumpeto, t.e. la sono estas produktata en buŝaĵo, regule el ligno, kerato aŭ eburo, per la lipoj. Tial oni rigardas la klarionon malgraŭ ĝia materialo kiel latuna instrumento. Ofte oni rigardas la klarionon kiel miksaĵo inter bekfluto kaj trumpeto. La kornetistoj metas la buŝaĵon flanken sur la lipojn.

La sonamplekso teorie situas je preskaŭ tri oktavoj. Fakte en la kutima literaturo sufiĉas la amplekso de a ĝis d’’’. La korneto estas kutime meztone agorditaj. Pro tio la literaturo estas limigita je tonaloj sen kromsignoj aŭ kun nur unu ĝis du diesojbemoloj.

La korneto estas malfacilege lernebla kaj ekzercintensa instrumento, ĉar kaj la intonacio kaj la almetado devas esti trejnata multjare kaj ekzistas nur relative malmultaj altkvalitaj instruistoj.

Subspecoj[redakti | redakti fonton]

La korneto havas konusan tubon kun sep fingrotruoj. Oni distingigas inter:

  • Kurbaj kornetoj (Cornetto curvo), iomete kurba, fabrikata el du duonoj elkavigitaj, kungluataj kaj poste kovrita per ledo, ĉefe en jenaj formatoj:
    • en normala sopranregistro (Cornetto) – plej malalta tono a, prenata en G;
    • la pli malgrandaj kaj pli alte sonantaj diskantoklarionoj (Cornettino);
    • la pli malaltaj sonantaj tenorklarionoj, pli longe kaj plejofte kurbigita s-forme;
  • Rektaj kornetoj (Cornetto diritto), pli maloftaj;
  • Mutaj kornetoj (Cornetto muto), same rektoforma el unu lignopeco kun enfrezita, ne forigebla buŝaĵo . La sono de la muta klariono estas pli mola kaj mallaŭta ol ĉe aliaj variantoj;
  • la Serpento kiel basformo de la instrumentfamilio.

La korneto estis ekde la 15-a ĝis meze de la 17-a jarcento unu el la plej gravaj instrumentoj. Ĝis estis fama pro tio, ke ĝi povas bonege imiti la homan voĉon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis uzata komence de la urbofajfistoj kiel supra voĉo de trombono-ensemblo (trumpetoj estis rezervitaj por la nobelaro kaj krome malpli moveblaj), antaŭ ol ĝi ekirante de Italio iĝis virtuoza soloinstrumento. Kun la aperado de la violono la korneto iom post iom perdis sian gravecon kiel soloinstrumento. Plej malfrue oni uzis la klarionon en norda Eŭropo, kie en la 18-a jarcento ekestis la lastaj originalaj verkoj por klariono. La serpenton oni ne malofte uzis ĉ. 1800 en la liberaera muziko, kaj ĝi aperas eĉ kiel orkestra instrumento en partituroj de la Romantika muziko.

La korneto kaj la malnova muziko[redakti | redakti fonton]

Kiel rezulto de la renaskiĝo de malnova muziko en la malfruaj 1970-aj jaroj de la 20-a jarcento oni remalkovris la korneton kaj sekve iom post iom muzikistoj lernas la uzadon malgraŭ la malfacilaĵoj.

En multaj pecoj, precipe en tiuj el la frua ĝis meza barokepoka muziko multaj komponistoj postulas la uzadon de la korneto kiel deviga instrumento, ekz. Claudio Monteverdi, Giovanni Gabrieli, Francesco Cavalli, Girolamo Frescobaldi, Giovanni Battista Riccio, Dario Castello, Antonio Bertali, Pavel Josef Vejvanovský, Jan Křtitel Tolar, Michael Praetorius, Johann Hermann Schein, Samuel Scheidt, Sebastian Knüpfer, Johann Schelle, Johann Pachelbel, Giovanni Felice Sances, Johann Joseph Fux, Johann Heinrich Schmelzer, Heinrich Ignaz Franz von Biber, Andreas Hofer, Alessandro Stradella, Matthew Locke, John Adson y Heinrich Schütz), kaj la rezultado ne estas la sama, se alia, moderna instrumento anstaŭas ĝin. La kutime anstataŭaj instrumentoj estas la violono, la bekfluto, la moderna piŝtokorneto en B-bemola, la hobojo kaj la sopransaksofono. Hodiaŭ ree ekzistas klarionistoj kaj instrumentfabrikantoj, kiuj estas egalrangaj al tiuj el la florepoko de la klariono. Por komencantoj oni ankaŭ produktas klarionoj el plasto.

Kelkaj famaj kornetistoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]