Saltu al enhavo

Sensilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sensilo por detekti metanon (aŭ aliajn brulemajn gasojn kiel benzeno)

En teĥniko, sensilo (el la latina verbo sentire, "sensi" aŭ "senti")[1], ankaŭ konata kiel detektilo kaj sentilo[2], estas ilo, kiu permesas detekti kaj mezuri certajn fizikajn aŭ ĥemiajn proprecojn. Do temas pri aranĝaĵo transformanta fizikan aŭ ĥemian grandon en aparate aŭ komputile trakteblan elektran signalon, kiuj povas esti plu prilaborataj. . Tiaj fizikaj aŭ ĥemiaj ecoj aŭ proprecoj povas ekzemple esti temperaturo, humido, premo, laŭteco, lumeco, akcelo, elektra kampo, do elektromagneta radiado kaj elektra indukdenso, radiaktiveco aŭ ĥemiaj parametroj kiel potenco hidrogena, do acideco/bazecosaleco.

En biologio, sensilo[3]perceptilo estas ĉelo aŭ ĉelaro, per kiu la plurĉelaj animaloj ricevas sensaĵojn, kaj kiu troviĝas en sensorganoj aŭ en aliaj organoj. Tiaj ĉeloj permesas perceptigi certajn el la ĉi-supraj parametroj, kiel ekzemple lumsensiloj pri lumo.

Referencoj kaj notoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sensilo en ReVo [1]
  2. Sentilo = Sensilo en ReVo [2]
  3. Sensilo en NPIV [3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
diversaj fotosensiloj
industria indukta sensilo