Senvoĉa glotala frikativo
Aspekto
Senvoĉa glotala frikativo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
h | |||||||||
Priskribo de la signo de la IFA | Latina minusklo h | ||||||||
IPA-numero | 146 | ||||||||
Kodoj | |||||||||
HTML, dekume | h | ||||||||
Unikodo, deksesume | U+0068 | ||||||||
X-SAMPA | h | ||||||||
Kirshenbaum | h | ||||||||
Brajlo de IFA | |||||||||
Sono | |||||||||
| |||||||||
La glota frotsono senvoĉa estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [h]; en SAMPA, h.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
- Ĝi estas frota, produktata per froto de la aerfluo en mallarĝigita gloto.
- Ĝi estas glota, la bruo estiĝas dum la paso tra la gloto.
- Ĝi estas senvoĉa, la voĉkordoj ne vibras (la responda voĉa parolsono estas la glota frotsono voĉa [ɦ]).
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
Uzado
[redakti | redakti fonton]- En Esperanto ĝi estas signata per la litero h. Ekz-e homo, haro, hejmo. Ĝi estas distingenda disde la fonemo /ĥ/ (horo≠ĥoro).
- Ĝin havas ĉiuj lingvoj ĝermanaj (kvankam nur en silabokomencaj pozicioj).
- En la lingvoj araba, hebrea, persa ekzistas kaj /h/ kaj /ĥ/; la pozicioj de /h/ estas pli diversaj ol en la lingvoj ĝermanaj (interalie, Jahve).
- En iuj lingvoj (ekz-e en la suoma lingvo) [h] kaj [x] estas alofonoj de unu sama fonemo.