Senvoĉa velara frikativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senvoĉa velara frikativo
x
Priskribo de la signo de la IFA Latina minusklo x
IPA-numero 140
Kodoj
HTML, dekume x
Unikodo, deksesume U+0078 
X-SAMPA x
Kirshenbaum x
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo

[xa ʔaxa]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
vdr

La senvoĉa velara frikativo estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj, interalie en kelkaj gravaj. Ĝia IFA-simbolo estas [x] (ikso); en SAMPA, x.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • Ĝia artikulacio estas frota.
  • Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la palata velo, ĝi estas vela.
  • Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).

Uzado[redakti | redakti fonton]

Skribo[redakti | redakti fonton]

  • En Esperanto: ĥ.
  • En la lingvoj germana kaj okcident-slavaj: ch.
  • En la lingvoj rumana, kroata kaj Pinjino: h.
  • En la lingvo greka: la litero ĥi (χ).