Sep Leĝoj de Noa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ĉielarko estas la neoficiala simbolo de Noaismo, kiu rememoras pri la Geneza rakonto pri la Diluvo en kiu ĉielarko aperas al Noa post la Granda Inundo, indikante, ke dio ne sendu alian inundon al la planedo kaj detruu la vivon denove. Tie en Nacia Parko Jasper.

La Sep Leĝoj de Noa (en hebrea |שבע מצוות בני נח Ŝeva Mitzvot B'nei Noaĥ), referencata ankaŭ kiel Noahidaj Leĝoj aŭ la Noah-aj Leĝoj (el la Hebrea prononco de "Noah"), estas serio de ordonoj kiuj, laŭ la Talmudo, estis donitaj de Dio[1] kiel ligiga serio de leĝoj por la "filoj de Noa" – tio estas, la tutan homaron konsiderinte Noa-on kaj lian familion kiel nura praulo.[2][3]

Laŭ la juda tradicio, ne-judoj kiuj aliĝas al tiuj leĝoj ĉar ili estis donitaj de Moseo[4] estas sekvantoj de Noaismo kaj konsiderataj kiel justaj gojoj, kiuj ricevos lokon en Olam Haba (en Hebrea |עולם הבא, nome la venonta mondo), la fina premio por la justuloj.[5][6]

La Sep Leĝoj de Noa inkludas malpermesojn kontraŭ adorado de idoloj, nomi dion, murdon, adulton kaj seksan malmoralecon, ŝtelon, manĝon de vivanta animalo, same kiel la devigon establi tribunalojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Enciklopedia Talmudit (Hebrea eldono, Israel, 5741/1981, koncepto Ben Noah, p. 349), plej mezepokaj aŭtoritatoj konsideras, ke la sep ordonoj estis donitaj al Adamo, kvankam Maimonido (Miŝneh Torah, Hilĥot M'laĥim 9:1) konsideras la leĝaron donita al Noa.
  2. Enciklopedia Talmudit (Hebrea eldono, Israel, 5741/1981, koncepto Ben Noah, enkonduko) asertas, ke post la dono de la Torao, la judoj ne estis plu en la kategorio de filoj de Noa; tamen, Maimonido (Miŝneh Torah, Hilĥot M'laĥim 9:1) indikas, ke la sep leĝoj estas ankaŭ parto de la Torao, kaj la Talmudo (Bavli, Sinedrio 59a, vidu ankaŭ Tosafot ad. loc.) asertas, ke la judoj estas devigataj al ĉio kio estas deviga por gojoj, kvankam kun kelkaj diferencoj en la detaloj.
  3. Komparu Genezo 9:4–6. .
  4. Melachim uMilchamot 8:11. Alirita 2015-06-24.
  5. Miŝneh Torah, Hilĥot M'laĥim 8:14
  6. Enciklopedia Talmudit (Hebrea eldono, Israel, 5741/1981, koncepto Ben Noah, fino de la artikolo); notu la variantan interpreton de Maimonido kaj la referencojn en la piednoto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barre Elisheva. Torah for Gentiles – the Messianic and Political Implications of the Bnei Noah Laws, 2008, ISBN 978-965-91329-0-4.
  • Bleich, J. David. "Judaism and natural law" in Jewish law annual, vol. VII 5–42
  • Bleich, J. David. "Tikkun Olam: Jewish Obligations to Non-Jewish Society" en: Tikkun olam: social responsibility in Jewish thought and law. Eldonita de David Shatz, Chaim I. Waxman kaj Nathan J. Diament. Northvale, N.J.: Jason Aronson, 1997. ISBN 0-7657-5951-9.
  • Broyde, Michael J. "The Obligation of Jews to Seek Observance of Noahide Laws by Gentiles: A Theoretical Review" in Tikkun olam: social responsibility in Jewish thought and law. Edited by David Shatz, Chaim I. Waxman and Nathan J. Diament. Northvale, N.J. : Jason Aronson, 1997. ISBN 0-7657-5951-9.
  • Cecil, Alan W. The Noahide Code: A Guide to the Perplexed Christian. (Aventura: Academy of Shem Press, 2006). ISBN 0-9779885-0-3.