Sepikoloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atenton! Ĉi tiu artikolo bezonas terminologian kontrolon

de Esperantisto-ĥemiisto kaj de Esperantisto-fotografisto.
Rilate la fotojn, bv. rigardi 'diskuto'n.
Dosiero:SepiaMediumFormatCamera.jpg
A medium format camera with a Carl Zeiss lens, shown with sepia toning.

Sepikoloro (aŭ sepio) estas speco de unukolora fotografia bildo kiu aperas per gradaĵoj de bruno (do brungrada) kontraŭe al grizgrado kiel en nigra-blanka bildo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝin oni en la komenco faris per la aldono de tinkturo farita de sepioj (speco de cefalopodo (mara molusko)) al la pozitiva bildaĵo (??) de fotografaĵo farita per iu el nombro da negativaj procezoj. La koncerna ĥemia procezo ŝanĝas ajnan restintan metalecan arĝenton en sulfidon kiu multe pli bone rezistas kadukiĝon tra la tempo. Pro tio multaj "malmodernaj" fotografoj estas sepi(kolora)aj; estas tiuj, kiuj ĝisvivis ĝis hodiaŭ.

Diĝitaj Sepikoloroj[redakti | redakti fonton]

Sepikolorigo estas unu el la multaj aferoj fareblaj en la "diĝita mallumejo", kaj la procezo surprize similas al kiel oni ĝin faris antaŭ jarcento. Unukoloran bildon oni sepie kolorigas; hodiaŭ, kvankam multaj fotoj neniam eldoniĝas, grizgrada bildo necesas por kia ajn kolorigo, inkluzive sepia.

En la programo Photoshop, tion oni faras per uzado de la farilo duotone, trovebla sub la menuoj Image kaj Modes.

La ekzemplaj fotografoj ĉi-subaj montras la konverton de kolora fotografo al grizgrada. La lasta ekzemplo montras la saman koloran fotografon konvertitan en sepian.


Kolora bildo
Dosiero:Neighborhood watch grayscale.jpg
Grizgrada bildo

Sepikolora bildo

La sekvaj estas realaj ekzemploj de la tri tipoj:


Kolora fotografaĵo

Grizgrada fotografaĵo

Sepikolora fotografaĵo

Vidu ankaŭe[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]