Sepp Kusstatscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
frakcia emblemo
frakcia emblemo
Sepp Kusstatscher en 2008

Sepp Kusstatscher(naskiĝis la 17-an de marto 1947 en Villanders) estas alternativa itala politikisto el la germanlingva regiono Suda Tirolo en la pleja nordo de Italio. Li membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Federacio de la Verduloj. Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, Sepp Kusstatscher estis membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenis al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).