Eŭropa Unio decidis forigi sankciojn starigitajn kontraŭ 28 kompanioj de Libio.[4]
Britio sendis al Libio unuan parton de monbiletoj presitaj post malfrostigo de bankokontoj kaj aktivoj de Muamar Kadafi. Entute oni planas presi por Libio monbiletojn je 790 milionoj da usonaj dolaroj.[5]
En kelkaj televidkanaloj aperis elpaŝo de la ĝenerala prokuroro de SirioAdnan Bakkur, kiu deklaris pri sia demisio. Li diris, ke vidis propraokule kiel la 31-an de julio en Hamao estis pafmurditaj 72 manifestaciantoj, precipe pacaj. Ankaŭ li diris, ke en urbaj ĝardenoj estis enterigitaj 420 murditoj kaj 10 mil opoziciuloj troviĝas en malliberejoj.[6]SANA tuj refutis tion, sciiginte ke la prokuroro estis kaptita de teroristoj, kiuj igis lin fari tiun elpaŝon.[7]
En la fervojstaco de Ĉelabinsko (Rusio) okazis liko de bromo, pro kio veneniĝis almenaŭ 106 homoj, el kiuj 28 troviĝas en malsanulejoj.[9]
Ĉiuj 100 mil novlernantoj de mezlernejoj de Turkmenio ricevis donace tekkomputilojn. Laŭ la ordono de la prezidanto Gurbanguli Berdimuĥamedov por tio estis elspezataj 26 milionoj da usonaj dolaroj. En Kartvelio ĝis 60 mil novlernantoj ankaŭ ricevis tekkomputilojn faritaj en loka uzino de Intel.[10]
Apud la Insularo Juan Fernández en Pacifiko kraŝis la aviadilo Casa-212 de la aerarmeo de Ĉilio. Ĉiuj 3 skipanoj kaj 18 pasaĝeroj pereis. Inter ili estis filmistoj de la televida programo "Buenos días a todos" (Bonan tagon al ĉiuj) kaj la tre populara televidprezentisto Felipe Camiroaga.[12]
La prezidanto de RusioDmitrij Medvedev deklaris post la intertrakto en Duŝanbeo (Taĝikio) kun la taĝika prezidanto Emomalii Raĥmon, ke la tempo de ĉeesto de la rusia militbazo en ĉi lando estos daŭrigota por 49 jaroj. Antaŭa tempolimo finiĝos en 2014.[16]
La ministro pri eksteraj aferoj de TurkioAhmet Davutoglu deklaris, ke turka ambasadoro en Israelo estos revokita, ĉar la registaro de Israelo rifuzis pardonpeti pro mortigo de 8 turkao civitanoj dum la ŝturmo de «La Ŝiparo de libereco».[18] Laŭ la raporto de enketkomisiono de UN, ŝturmintoj estisigitaj uzi armilojn, sed faris tion troe.[19]
En Taeguo (Sud-Koreio) finiĝis la ĉampionado pri malpeza atletiko. La unuan lokon gajnis la teamo de Usono, kiu akiris 25 medalojn, la duan — tiu de Rusio (19 medaloj), la trian — teamo de Kenjo (17 medaloj).[25]
Almenaŭ 20 homoj pereis en Japanio pro la tajfuno Talas, pli ol 50 malaperis, ĉirkaŭ 500 mil estis evakuitaj.[26]
En Islando komenciĝis la juĝproceso kontraŭ la eks-ĉefministro Geir H. Haarde, akuzata pri pligrandigo de la financa krizo en 2008. Li estis unua politikisto en la mondo, juĝata pro tiu krizo.[27]
Oni sciigas, ke la emiro de KataroHamad bin Ĥalifa at-Tani estis vundita sekve de atenco. Nekonato pripafis aŭtojn de li kaj eskortantoj, kiam la emiro sekvis al renkonto kun ambsadoro de Rusio. Almenaŭ 8 homoj pereis.[28]
Aperis sciigoj pri batalo en la aviada militbazo Al-Maza apud Damasko (Sirio).[30]
La ambasadorejo de Israelo en Kairo (Egiptio) estis ĉirkaŭita de 2,5 metrojn alta betona muro por defendi ĝin de atakoj de manifestaciantoj. Tion faris egiptaj aŭtoritatoj.[31]
La eks-prezidanto de PollandoLech Wałęsa rifuzis unu el la plej grandaj premioj de Litovio — grandan krucon de la ordeno de Vytautas. Li klarigis, ke ne povas akcepti la premion dum en Litovio plifortiĝas premado sur etnajn polojn.[35]
La Nacia Transira Konsilio de Libio sciigs, ke karavano el pli ol 200 aŭtoj kun militistoj kaj ŝtatoficistoj, subtenantaj Muamar Kadafi, eniris Niĝeron. Laŭ ĝi, evakuataj estas ankaŭ mono, oro kaj aliaj valoraĵoj.[38]
La ĉefministro de TurkioRecep Tayyip Erdoğan deklaris, ke lia lando tute ĉesigas kunlaboron kun Israelo pri milita industrio kaj intencas haltigi ankaŭ komercajn rilatojn.[39]
Je 16:02 (moskva horo) dum ekflugo de la flughaveno Tunoŝna (Jaroslavla provinco, Rusio) kraŝis la aviadilo Jak-42 sur kies ferdeko troviĝis la jaroslavla hokea teamo Lokomotiv. Ĝi ne sukcesis altiĝi, trafis antenon de lumturo kaj disfalis.[40] El 45 homoj postvivis 2 — la hokeisto Aleksandr Galimov kaj la stevardo Aleksandr Sizov. La teamo sekvis al maĉo en Minsko (Belorusio).[41]
Inundo en sudo de Pakistano senhejmigis pli ol 5 milionojn da homoj, pli ol 130 pereis. Plej grande estis trafita de tiu plago la provinco Sindh.[42]
La tajfuno Talas pereigis 50 homojn en Japanio, pliaj 55 konsideratas malaperintaj.[43]
En Nov-Delhio apud la oficejo de la Supera kortumo de Barato je ĉirkaŭ la 10-a (loka horo) okazis eksplodo. 10 homoj pereis, 47 estis vunditaj. Respondecon prenis al si la islamisma grupo Harkatul Ĝihad Islami.[44]
Laŭ oficialaj informoj, la malneta enlanda produkto de Grekio en la dua kvaronjaro falis je 7,3 % kompare al sama periodo antaŭjara. Dum la kvaronjaro eksporto falis je 1,4 %, importo je 7,6 %.[48]
Oni sciigas, ke incendioj neniigis 1400 domojn en Teksaso (Usono).[49]
Apud marbordo de Brita Kolumbio (Kanado) je 12:41 (loka horo) okazis la tertremo forta je 6,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 279 km okcidente de Vankuvero. Damaĝoj kaj viktimoj mankas.[50]
En Libio norde de Beni Valid kaj oriente de Sirto armeaj trupoj de Muamar Kadafi pripafis ribelulojn el reakciaj sistemoj tipe de BM-21 (rusa nomo Grad = esperanteHajlo), post tio komenciĝis batalo inter ili.[52]
La irana novaĵagentejo Fars sciigas, ke la brigada generalo de PasdaranAbbasali Jannesari estis mortigita de kurdaj gerilanoj en okcidenta parto de la lando.[53]
Vespere kontraŭisraelaj aktivuloj komencis disrompadi defendomuron, kiu ĉirkaŭas la ambasadorejon de Israelo en Kairo (Egiptio). Policanoj kaj armeanoj ne malhelpas al ili.[55] Post disrompi muron protestantoj penetris la ambasadorejon, deŝiris israelan flagon kaj elĵetis surstraten milojn da dokumentoj. Ankaŭ estis bruligitaj kelkaj aŭtoj, inkluzive tiujn policajn. Polico uzis por dispelado larmogason. Almenaŭ 450 homoj estis vunditaj.[56]
La ĉefministro de Egiptio okazigis urĝan kunsidon pri situacio ĉirkaŭ la ambasadorejo de Israelo en Kairo. La ministerio pri internaj aferoj deklaris la reĝimon de pli alta danĝero. Israela ambasadoro, ĉiuj kunlaborantoj de la ambasadorejo kaj ties familanoj forlasis la landon.[56] Pli ol 1000 homoj estis vunditaj, inkluzive de 300 policanoj. 3 homoj pereis, la kvara mortis pro koratako.[59]
En Tanzanio dronis superŝarĝita ŝipo, veturiginta de Unguĵo al Pembo pli ol 500 pasaĝerojn. Almenaŭ 163 homoj pereis, 325 estis savitaj, pli ol 100 estas konsiderataj malaperintaj.[60]
Savistoj levis el rivero korpojn de 240 pereintoj el de la pasaĝera pramo MV Spice Island, droninta antaŭtage. Oni diras ke kvanto de viktimoj kreskos. En Zanzibaro estis okazigita tritaga funebro.[64]
Almenaŭ 12 homoj pereis dum interpuŝiĝo de grupoj da libiaj ribeluloj el la urboj Garjan, Kikla unuflanke kaj Asabah aliflanke.[73]
Sekve de terglito, damaĝinta fervojon, apud Sankt Goar (Germanio) desurreliĝis lokomotivo kaj 4 vagonoj de pasaĝera trajno. Maŝinisto, 4 stevardoj kaj 10 pasaĝeroj estis vunditaj.[74]
En Najrobio (Kenjo) eksplodis naftkondukilo. Almenaŭ 102 homoj pereis, 80 estis metitaj en malsanulejojn.[81]
La gvidanto de irakaj ŝijaistoj Muktada al-Sadr alvokis siajn adeptojn ĉesigi atakojn kontraŭ usonaj militistoj por ne malhelpi al ili forlasi la landon. Tamen se ili ne faros tion, li promesis renovigi atakojn.[82]
En centro de Bonaero (Argentino) je ĉirkaŭ la 6-a (loka horo) koliziis du trajnoj kaj pasaĝera buso. 7 homoj pereis, 163 estis vunditaj, el ili 20 tre grave.[86] Almenaŭ 7 homoj pereis kaj 19 estis vunditaj. ISAF-militistoj kaj kunlaborantoj de ambasadorejoj mankas inter ili.[87]
La ministro pri internaj aferoj de TurkioIdris Naim Sahin deklaris, ke lia lando pretigas si al surtera invado al Irako por batali kontraŭ la Kurdistana Laborista Partio.[89]
La rajtdefendanta organizaĵo SNAP petis la Internacian punan kortumon procesi kontraŭ la papo Benedikto la 16-a kaj tri pliaj altranguloj de la Romkatolika Eklezio pro krimoj kontraŭ homeco. Temas pri seksaj perfortaĵoj kontraŭ infanoj fare de katolikaj ekleziuloj, kiuj laŭ la petantoj, estis maskitaj de la akuzotaj.[90]
Siriaj armeaj trupoj okazigis specialajn operacojn en 10 vilaĝoj en nord-okcidenta parto de la lando, ĉe la limo kun Turkio.[93]
Hamaso deklaris, ke ĝi negative rilatas al la ideo pri deklaro de sendependiĝo de Palestino en la limoj de 1967 ĉar tio samtempe signifus agnoskon de Israelo.[94]
Ĉiuj 6 talibanoj, atakintaj antaŭtage oficejojn en Kabulo, estis mortigitaj. Pereis 11 (inkluzive 3 infanojn) kaj estis vunditaj 19 homoj (inkluzive 6 ISAF-militistojn).[96]
La eksa ĉefo de sklotado de KolombioJorge Noguera estis kondamnita al 25 jaroj de malliberigo pro kunlaboro kun dekstremismaj organizaĵoj, al kiuj li donadis informojn pri sindikataj gvidantoj kaj anoj de maldekstraj organizaĵoj.[97]
El Tiempo informas, ke pro lavango en orminejo en okcidenta parto de Kolombio pereis 7 el 10 ministoj, 3 estis vunditaj.[98]
Matene en Suda Kimrio (Britio) okazis averio en karbominejo, inundita de akvo. Pereis 4 el 7 ministoj.[99]
Je la nokto al la 15-a de septembro okazis eksplodo apud stabo de skoltado kaj polica bazo en Adeno (Jemeno). Almenaŭ 1 homo pereis.[100]
Okazis la parlamenta balotado en Danio. Laŭ sciigoj de la televidradiokompanio DR, post kalkulo de 99,6 % da bultenoj, maldekstruloj gajnis 50,2 %, do ricevos 89 lokojn en la parlamento. La nova ĉefministro Helle Thorning-Schmidt iĝos unua virino en ĉi posteno.[101]
Dum la aviada spektaklo Reno Air Races, okazinta en Nevado (Usono), falis la aviadilo P5-1 Mustang laŭ la kromnomo Galloping Ghost (esperanteFluganta fantomo), sekve de kio pereis 4 (inkluzive 74-jaran piloton) kaj estis vunditaj 56 homoj.[108]
Oni sciigas, ke la armeo de Israelo sendis pliajn trupojn al Cisjordanio por kontraŭstari eblajn tumultojn, okazontaj post ŝtatproklamo de Palestino.[110]
En Latvio okazis ekstervica parlamenta balotado, kiun partoprenis 55,37 % voĉdonantoj. Laŭ ĝisnunaj informoj venkis la alianco Centro de Harmonio, kiu defendas rajtojn de ruslingvanoj. La Reforma partio gajnis 20,28 %, la bloko Unueco 18,22 %.[115]
Kelkmiloj da opoziciuloj kaptis la teritorion de la unversitato en Sanao (Jemeno).[117]
Ĉinio definitive decidis doni al Belorusio krediton je 1 miliardo da usonaj dolaroj je bonaj kondiĉo kaj senrepagan granton je ĉirkaŭ 11 milionoj da dolaroj.[118]
Je la nokto al la 17-a de septembro preskaŭ samtempe okazis tri eksplodoj en la urbo Sungaj Kolok (Tajlando) apud hotelo, policejo kaj ĉina-tajlanda kulturcentro. 4 homoj pereis, 118 estis vunditaj, el kiuj 43 estis metitaj en malsanulejojn. Laŭ aŭtoritatoj eksplodojn okazigis narkotikistoj, kiuj financas islamismajn ekstremulojn.[119]
La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj unuanime aprobis rezolucion pri Libio, kiu mildigas sankciojn kontraŭ ĝi kaj supozas kreadon de paciga misio por helpi al portema registaro. Estos malfrostigitaj aktivoj dela Nacia nafta korporacio kaj la nafta kompanio Zueitina. La rezolucio permesis liveradon de armiloj al la Nacia Transira Konsilio. Malpermeso pri flugado super la lando plu validas.[120]
Je la 18-a (loka horo) en Sikimo (Barato) okazis tertremo forta je 6,9 gradoj laŭ la skalo de Richter, kun tri posttremoj je 5,7, 5,3 kaj 4,6 gradoj kaj du pliaj terpuŝoj je 4,8 kaj 4,6 gradoj. Epicentro troviĝis je 72 km de la urbo Gangtok. Pereis 48 homoj (25 en Barato, aliaj en Nepalo kaj Tibeto).[121]
Kipro komencis provboradon en gasminejo en Mediteraneo, sude de la insulo. La usona firmao Noble Energy jam traboris puton profundan je ĉirkaŭ 80 m. Turkio akre protestas, konsiderante tion kontraŭleĝa.[129]
La agentejo Standard & Poor's malaltigis ŝtatan rangpritakson de Italio de A+ ĝis A, prognozo "negativa". La prognozo pri kresko de MEP la itala ekonomio en 2011-2014 estis ŝanĝita de 1,3 al 0,7 %.[130]
En Gvatemalo okazis je 12:34 (loka horo) okazis tertremo forta je 5,8 gradoj laŭ la skalo de Richter, kiun sekvis posttremo forta je 4,8 gradoj. La epicentro troviĝis je 52 sud-oriente de Gvatemalurbo. En la urbo Cuilapa estis damaĝitaj kelkaj konstruaĵoj, pereis almenaŭ 3 homoj.[132]
Je ĉirkaŭ 13:00 (loka horo) apud Bad Lausick (Germanio) trajno, veturinta el Chemnitz al Leipzig, trafis haltintan sur fervojo aŭton. 21 estis vunditaj, el kiuj 6 grave.[134]
Kadavroj de 23 viroj kaj 12 virinoj estis trovitaj en kamionoj apud Veracruz (Meksiko). Oni sciigas, ke temas pri anoj de la narkotika kartelo El Golfo murditaj de tiuj el rivala Los Zetas.[135]
La parlamento de Slovenio faris mocion de demisio rilate al la registaro de Borut Pahor. Por demisio voĉdonis 51 deputitoj, 36 kontraŭ kaj 1 detenis sin. Ĉeestis 88 el 90.[136]
Je la nokto al la 20-a de septembro okazis eksplodo en tribunalo de Amsterdamo (Nederlando). Tri etaoĝj estis damaĝitaj, neniu vundiĝis.[137]
Matene en centro de Ankara (Turkio) nemalproksime de rezidejo de ĉefministro okazis eksplodo, sekve de kio pereis 3 kaj estis vunditaj almenaŭ 15 homoj.[140]
En Sanao (Jemeno) daŭris interpuŝiĝoj inter subtenantoj de la prezidanto kaj opoziciuloj. Sekve de pripafado de opozicia tendaro per misiiloj pereis 3 kaj estis vunditaj 5 homoj.[142]
En centro de Maĥaĉkalo (Dagestano, Rusio) apud policejo eksplodis du aŭtoj: unua je ĉirkaŭ 00:45, la dua post 15 minutoj, kiam alvenis policanoj. Estis vunditaj 17 policanoj kaj 4 civiluloj.[155]
Armeaj trupoj pripafis tendaron de opoziciuloj en la Placo de Ŝanĝoj en Sanao (Jemeno). Almenaŭ 5 protestantoj pereis. Samtempe atakintoj batalis kontraŭ trupoj de la ribelinta generalo Ali Moĥsen al-Aĥmar, kiuj de kelkaj monatoj gardas opozician tendaron.[157]
La Federacia Konsilio de Germanio rifuzis leĝoprojekton pri subtera konservado de la karbona dioksido. Laŭ ĝi ĝis 2017 okazus provado de la teknologio CCS (Carbon Capture and Storage), ebliganta eligadon de la menciita gaso el poluaĵoj de karbonaj elektrostacioj kaj ĝian subterigojn.[158]
La prezidano de BolivioEvo Morales deklaris pri onta okazigo de la referendumo pri konstruado de ŝoseo tra la valo de Amazonio. Voĉdonon partoprenos loĝantoj de la departementoj Koĉabambo kaj Beni. Tiu projekto elvokis gravajn protestojn kiel eventuale minaca por natura medio.[159]
Naŭ personoj pereis, inter ili unu infano, pro la aŭtokatastrofo en Ĉuvaŝio (eŭropa Rusio) dimanĉe. Buseto plena de pasaĝeroj koliziis kun kamiono je 14:55 laŭ loka tempo apud vilaĝo Ĉiriĉkasi en Civilska distrikto.[160]
Laŭ rezultoj de la elektoj al la Senato de Francio maldekstruloj havigis al si absolutan plejmulton, almenaŭ 175 deputitojn, unuafoje en la historio de la Kvina Respubliko (ekde 1958).[161]