Septembro de 2013
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de iuj aparte elstaraj okazaĵoj en septembro 2013.
La parlamenta balotado en Norvegio donas la venkon al la burĝa bloko (dekstro-centro).
La uraganoj Manuel kaj Ingrid kune kaŭzas en Meksiko centon da mortoj kaj enormajn damaĝojn.
Atako de la teroristoj de Al Ŝabab al komercarejo en Kenjo okazigas 68 mortojn kaj preskaŭ 200 vunditojn.
Atako de memmortigaj islamistoj kontraŭ kristana preĝejo en Pakistano okazigas 75 mortojn.
En la Parlamenta baloto en Germanio 2013 Angela Merkel signife gajnas je subteno, sed devas serĉi novan koalician partneron.
Tertremo de magnitudo 7,7 skuas Baluĉion en okcidenta Pakistano. Plurcent homoj mortas.
21 provincoj de Tajlando kaj almenaŭ 600 000 homoj trafiĝas de forta inundo.
Nikolaos Miĥaloliakos, estro de la dekstre ekstremisma partio Ora Tagiĝo, en Grekio malliberiĝis pro akuzo pri fondo de krima organizaĵo.
|