Septembro de 2015
Etoso
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2015:
- La prezidento de Gvatemalo nome Otto Pérez Molina pro fraŭdo estis unue elpostenigita kaj poste arestita.
- Eksplodis enmigrinta krizo ĉefe de sirianoj, kiuj fuĝas el milito kaj klopodas tra Hungario eniri en Eŭropa Unio kaj ĉefe en Germanio.
- Almenaŭ 107 mortoj kaj 240 vunditoj pro falo de gruo en la granda moskeo de Mekko.
- Eksplodo en restoracio kaj stokejo de eksplodaĵoj okazigas 89 mortojn en Petlaŭad, Madhja-Pradeŝo, Barato.
- Parlamento de Japanio spite protestojn aprobas permeson por ke la japana armeo povu iri eksterlanden.
- Tertremo en Ĉilio okazigis 11 mortojn kaj unu milionon da elhejmigitoj.
- En Grekio venkis en ĝenerala balotado la radikala koalicio SIRIZA.
- La teamo de Hispanio venkis en Eŭropa Ĉampionado de Korbopilkado post fina matĉo en Lilo kontraŭ la teamo de Litovio, kiu rezultis duaranga.
- Almenaŭ 717 mortoj dum homlavango de pilgrimoj ĉe Mekko.
- En Rusio: komenciĝis fabrikado de la aŭto LADA Vesta.
- La kandidatoj de sendependismo en Katalunio venkas en parlamenta balotado.
|