Septimanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Septimanio
Historia regiono
provinco [+]

LandoFrancio
- koordinatoj43° 36′ 0″ N, 3° 12′ 0″ O (mapo)43.63.2Koordinatoj: 43° 36′ 0″ N, 3° 12′ 0″ O (mapo)


Septimanio (Tero)
Septimanio (Tero)
Septimanio (brune) en 537

Septimanio (Francio)
Septimanio (Francio)
DEC
Septimanio
Septimanio

Map
Septimanio
vdr

Septimanio (en france Septimanie [sɛptimanI]; en okcitane Septimània [septiˈmanjɔ]; en kataluna: Septimània [səptiˈmaniə]) estis okcidenta regiono de la romia provinco Gallia Narbonensis kiu pasis sub kontrolon de Visigotoj en 462, kiam Septimanio estis cedita al ties reĝo, nome Teodoriko la 2-a. Dum la regado fare de Visigotoj, ĝi estis konata simple kiel GalliaNarbonensis. Ĝi korespondis pli malpli kun la moderna franca regiono Languedoc-Roussillon. Ĝi pasis dum mallonge al la Emirlando de Kordovo en la 8-a jarcento antaŭ ties konkero fare de la Frankoj, kiuj ĉe la fino de la 9-a jarcento nomigis ĝin GothiaGota Markio (Marca Gothica).

Septimanio estis markio de la Karolida Imperio kaj poste de Okcidenta Francio ĝis la 13-a jarcento, kvankam ĝi estis kaj kulture kaj politike separata el norda Francio kaj el la centra reĝa regado. La regiono estis sub la influo de la popolo el la regno de Tuluzo, Provenco, kaj la antikva Katalunio. Ĝi estis parto de la kultura kaj lingva regiono nome Okcitanio kiu venis finfine sub la kontrolo de la francaj reĝoj komence de la 13-a jarcento kiel rezulto de Albigensa Krucmilito post kio ĝi venis sub regado de francaj guberniestroj. El la fino de la 13-a jarcento ĝi estis konata kiel Langvedoko kaj ties historio estis ligita kun tiu de Francio.

La nomo "Septimania" povas derivi el parto de la romia nomo de la urbo Béziers, Colonia Julia Septimanorum Beaterrae, kiu siavice aludas al setlejo de veteranoj de la romia VII Legio en la urbo. Alia ebla derivo por la nomo estas referenco al sep urboj (civitates) de la teritorio: nome Béziers, Elne, Agde, Narbonne, Lodève, Maguelonne, kaj Nîmes. Septimanio etendis al linio duonvoje inter la Mediteraneo kaj la rivero Garono en la nordokcidento; oriente la Rodano separis ĝin el Provenco; kaj sude ties limo estis formita de Pireneoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

43° 36′ Nordo 3° 12′ Oriento / 43.6 °N, 3.2 °O / 43.6; 3.2 (mapo)