Serama maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serama Maro)
Serama maro
maro [+]
Koordinatoj2° 30′ 0″ S, 128° 0′ 0″ O (mapo)-2.5128Koordinatoj: 2° 30′ 0″ S, 128° 0′ 0″ O (mapo)

Areo120 000 km² (12 000 000 ha)

Serama maro (Molukoj-Papua)
Serama maro (Molukoj-Papua)
DEC
Serama maro
Serama maro
Map
Serama maro
vdr
Serama maro en la centro de Molukoj kiel longeca arko super insuloj Buruo kaj Seram.

Serama maroCerama maro (indonezie Laut Seram) estas unu el kelkaj malgrandaj maroj inter la disaj insuloj de Indonezio. Ĝi estas parto de Pacifika Oceano kun areo de proksimume 12 000 kvadrataj kilometroj norde de Buruo kaj Seram, kiuj estas du el la insuloj iam nomitaj Sudaj Molukoj. Tiuj insuloj estas indiĝena habitato de plantoj de longe komercitaj pro sia uzado kiel spicoj, kiel muskato, kariofilo, kaj nigra pipro, kaj la maro ĉirkaŭ ili estis tial tre aktivaj komercvojoj. La Serama maro estas ankaŭ habitato de kelkaj specioj de tropikaj gobioj kaj multaj aliaj fiŝoj. Kiel multaj aliaj malgrandaj indoneziaj maroj, la Serama maro estas rokeca kaj tektonike tre aktiva.

Vido el boato al Tulehu, ĉe la norda marbordo de Seram.

La Internacia Hidrografia Organizo (IHO) difinas la Seraman maron kiel unu el la akvejoj de la Indonezia Arkipelago.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fairbridge, R. E. (1966). The Encyclopedia of Oceanography. New York: Halsted.
  • Wang, James C. F. (1992). Handbook on Ocean Politics and Law. New York: Greenwood Press.