Serba ortodoksa preĝejo (Hódmezővásárhely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serba ortodoksa preĝejo de
Hódmezővásárhely
Serbian Orthodox church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hódmezővásárhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Serba ortodoksa eklezio
provinco Csongrád
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La serba ortodoksa preĝejo Patrino de Dio estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro militoj inter grekoj kaj turkoj en la 17-a jarcento alvenis grekaj rifuĝintoj. Ili povis konstrui propran preĝejon kun serboj kaj rumanoj sen turo kaj sen sonorilo nur en 1783. La ikonostazo estis farita post kelkaj jaroj, sed iom da ikonoj venis el la Balkano, serboj portis ilin. La turo estis konstruita en 1806, renovigita en 1889. En 1935 Miklós Radnóti observis la ikonostazon, baldaŭ la impresoj aperis en poemo. En 1940 paroĥo konstruiĝis proksime. La ŝtato deklaris la konstruaĵon historia monumento en 1951. La preĝejo estis renovigita kaj ekstre, kaj interne en 2012.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola kaj pro la iama permeso la preĝejo montras la dorson (absidon) al la ĉefvojo. En mezo de preĝejofasado reliefas kaj altiĝas la turo, kies malsupra parto enirejo funkcias. Tamen flanke estas alia enirejo. La fasadan simetrion rompas dekstre malgranda konstruaĵparto kun enirejo por la turo. La turo havas bulboforman pinton. La navo estas iomete pli larĝa, ol la absido. Interne laŭ la ortodoksa kutimo estas starlokoj, nur kelkaj seĝoj troviĝas por la maljunuloj laŭ la muroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.