Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serbio
Србијa
Srbija

Flago de Serbio

Blazono de Serbio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Bože pravde
Lokigo
suverena ŝtatorespublikolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Beogrado
Oficiala(j) lingvo(j) serba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) serba
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo: ortodoksa kaj katolika (Ortodoksismo, Katolikismo) kaj Islamo
Areo 88,361 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 10.100.000 (en 2002) (2017)
Loĝdenso 126,83 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno rs
Landokodo SRB
Telefona kodo 381
Plej alta punkto Big Rudoka
Plej malalta punkto Timok
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Boris Tadić
Ĉefministro Mirko Cvetkoviĉ
Nacia tago la 15-a de februaro (la Konstitucio de Sretenje)
Sendependiĝo la 13-a de julio 1878 (Kongreso de Berlino)
Ekonomio
Valuto dinaro (= 100 paraoj) (DIN)
vdr

SerbioSerbujo estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi limas al la landoj Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Rumanio, Bulgario, Makedonio, Albanio kaj Montenegro. Ĝia suda provinco Kosovo (plena nomo Kosovo kaj Metohio) proklamis memstarecon ekde 2008, sed ĝi ne estas agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj. La plej granda kaj ĉefurbo de Serbio estas Beogrado.

La reĝlando Serbio ankaŭ estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la 3-a de majo 2006, la lando estis parto de la ŝtato Serbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita de UN.

Administra divido

Serbio konsistas el:

Krome ekde la jaroj 1912/1913 la provinco Kosovo sude, grandparte loĝata de albanlingvanoj, estis laŭlege aŭtonoma regiono de Serbio (kaj ekde la Kosova Milito fakte estis kontrolata de la internacia armeo KFOR de la Unuiĝintaj Nacioj). Kosovo anoncis sian sendependecon je la 17-a de februaro 2008.

Historio de Serbio

Moderna starto

La Serba revolucio konata ankaŭ kiel Serbia revolucio aludas al nacia insurekcio aktiva inter 1804 kaj 1835, dum kiu tiu teritorio evoluis el otomana provinco al konstitucia monarkio kaj al moderna Serbio.

Politika transiro

Ekde septembro de 2000 post federala balotado kaj dum ruina ekonomia situacio la opoziciantoj ekakuzis na Milošević. La surstrataj protestoj kaj manifestacioj en la tuta Serbio devigis lin lasi la povon al la tiel nomata Demokratia Opozicio de Serbio, ampleksa alianco de reformistaj partioj, post kio Serbio komencis esti akceptata de okcidentaj ŝtatoj. La 28an de junio de 2001 Milošević estis havigita de la serbaj aŭtoritatoj al la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, kiu akuzis lin helpi militkrimojn kaj homarkrimojn dum la militoj en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.[1] Lia juĝo daŭris ĝis lia morto en Hago en 2006.

Vidu ankaŭ por historio

Geografio de Serbio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Serbio.

Etnoj en Serbio

Jare 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, aliaj.

Esperanto en Serbio

Vidu: Esperanto-movado en Serbio

Notoj

  1. El Mundo. Las 24 horas más largas en la vida de Slobodan Milosevic. Konsultita la 18an de novembro de 2009.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-geografio

Eksteraj ligiloj

greke http://www.srbija.sr.gov.yu - serbia registaro greke http://lcweb2.loc.gov/frd/cs/yugoslavia/yu_glos.html greke http://www.parlament.sr.gov.yu - retejo de la Nacia Asembleo de Serbio