Serbio kaj Montenegro en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago
Flago de Serbio kaj Montenegro

Sportista teamo de Serbio kaj Montenegro en la Olimpikoj ekde la somera Olimpiko 1996 ĝis inkluzive de la vintra Olimpiko 2006, partoprenis en sume tri someraj kaj tri vintraj eldonoj de la sporta evento. La ŝtata federacio inter la respublikoj Serbio kaj Montenegro entute funkciis inter aprilo 1992 kaj junio 2006, la unuajn dek monatojn ĝis la feruaro 1993 sub ŝtata nomo Federacia Respubliko Jugoslavio (Савезна Република Југославија, Savezna Republika Jugoslavija) kaj poste sub la nomo Unia Ŝtato Serbio kaj Montenegro (Државна Заједница Србија и Црна Гора, Državna Zajednica Srbija i Crna Gora). En la vintra Olimpiko 1992 la sportistoj ankoraŭ konkuris kadre de la teamo de Jugoslavio, kaj por la somera Olimpiko 1992 ne sufiĉis la tempo registrigi novan nacian komitaton kaj aligi propran teamon, tial la sportistoj tie konkuris kiel Sendependaj olimpiaj partoprenantoj.

La teamo en tiu jardeko sume atingis ekzakte naŭ medalojn: Temas pri du oraj, kvar arĝentaj kaj tri bronzaj medaloj.

Kunordigis la teamon la Serbia kaj Montenegra Olimpika Komitato (Олимпијски комитет Србије и Црне Горе / Olimpijski komitet Srbije i Crne Gore), kies leĝa posteulo ekde 2006 estas la Serbia Olimpika Komitato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]