Saltu al enhavo

Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serbujo)
Serbio
Србијa
Srbija

Flago de Serbio

Blazono de Serbio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Bože pravde
Lokigo
suverena ŝtato
lando
lando sen maraliro
respubliko
ŝtato-heredanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Beogrado
Oficiala(j) lingvo(j) serba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) serba
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo: ortodoksa kaj katolika (Ortodoksismo, Katolikismo) kaj Islamo
Areo 77 589 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 6 605 168 (2024)
Loĝdenso 85,1 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .rs
Landokodo RS
Telefona kodo 381
Plej alta punkto Velika Rudoka
Plej malalta punkto Timok
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Aleksandar Vučić
Ĉefministro Đuro Macut
Nacia tago la 15-a de februaro (la Konstitucio de Sretenje)
Sendependiĝo la 13-a de julio 1878 (Kongreso de Berlino)
Ekonomio
Valuto dinaro (= 100 paraoj) (DIN)
vdr

Serbio, ankaŭ Serbujo (serbe: Србија, elp. Srbija), oficiale la Respubliko Serbio (serbe: Република Србија, Republika Srbija) estas lando en sudorienta Eŭropo, ĉe la Balkana duoninsulo. Ĝi limas al la landoj Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Rumanio, Bulgario, Nord-Makedonio, Albanio kaj Montenegro. Ĝia suda provinco Kosovo (plena nomo Kosovo kaj Metohio) proklamis memstarecon ekde 2008, sed ĝi ne estas agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj. La ĉefurbo de Serbio estas Beogrado. Gravaj urboj estas Beogrado, Novi Sad, Niš, Kragujevac, Subotica, Zrenjanin, Pančevo, Čačak, Kraljevo kaj Novi Pazar. La lando estas membro de Unuiĝintaj Nacioj, la Konsilio de Eŭropo, CEFTA kaj estis agnoskita kiel kandidata membro de la Eŭropa Unio la 12-an de oktobro 2011[1]. La Respubliko Serbio estas parlamenta demokratio.

Serbio ne estu konfuzita kun

  • la Serba Respubliko, konsistiga teritorio de Bosnio kaj Hercegovino, kie bosniaj serboj formas la etnan plimulton.
  • la reĝlando Serbio kiu estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la 3-a de majo 2006, la lando estis parto de la ŝtato Serbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita de UN.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Serbio.

La lando havas norde limon al Hungario (la limo trairas la karpatan basenon (ebenaĵo Panonan), nordoriente al Rumanio (parte la Danubo), en sudoriento al Bulgario (parte tra Balkana montaro). Sude limas la lando (parte tra Šar Planina) al Nord-Makedonio, en sudokcidento (ĉefe tra la montaro Prokletije) al Montenegro. Okcidente limas Serbio (ĉefe la Drina) al Bosnio kaj Hercegovino. En nordokcidento de ĝi limas ĉefe la Danubo al Kroatio. Serbio mem asertas limi Albanion, ĉar ĝi konsideras Kosovon aŭtonoma provinco de Serbio. En 2008, la suda aŭtonoma provinco Kosovo deklaris sendependecon de Serbio, kiun ne agnoskas la serba registaro. Malgraŭ la teritoria postulo de Serbio pri Kosovo, Serbio fakte ne havas aŭtoritaton super Kosovo, kiu estas sub la jurisdikcio de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉe limo al Rumanio, la Danubo formas la 253 km² grandan Djerdap-lagon. Ĉirkaŭ 163 km² el la akvosurfaco apartenas al Serbio. La nordan parton de Serbio okupas la fekunda Vojvodino.

La plej grandaj navigeblaj riveroj estas la Danubo (588 km), la riveroj Sava (206 km), Tisa (168 km) kaj parte Granda Morava (185 km). Aliaj grandaj riveroj estas Okcidenta Morava (serbe: Западна Морава - 308 km), Suda Morava (serbe: Јужна Морава - 295 km), Ibar (serbe: Ибар - 272 km), Drina (220 km) kaj Timok (serbe: Тимок - 202 km). La plej granda artefarita lago en Serbio estas Djerdap, kies areo en serba teritorio estas 163 km². Ĝi konsitas plejparte el malnovaj brakoj de la riveroj Danubo kaj Sava. La plej granda natura lago de la lando estas Belo Jezero en Vojvodino, kun surfaca areo de proksimume 25  km².

La lando havas 6 naciajn parkojn kaj diversajn naturparkojn (naturrezervejoj): Djerdap, Kopaonik, Tara, Shar Planina kaj Fruska Gora.

La reganta klimato en la lando estas modera kontinenta.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

Serbio konsistas el:

Krome ekde la jaroj 1912/1913 la provinco Kosovo sude, grandparte loĝata de albanlingvanoj, estis laŭleĝe aŭtonoma regiono de Serbio (kaj ekde la Kosova Milito fakte estis kontrolata de la internacia armeo KFOR de la Unuiĝintaj Nacioj). Kosovo anoncis sian sendependecon je la 17-a de februaro 2008.

Serbio ekde la sendependiĝo de Kosovo en februaro 2008 fakte konsistas el 24 distriktoj kaj aldone la eksterdistrikta urbo Belgrado. La registaro de Serbio daŭre pledas ankaŭ havi rajton je la teritorio de Kosovo, en kiu situus 5 pliaj distriktoj.

Historio de Serbio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ por historio: Granda Serbio

En la pasinteco, Serbio estis parto de Jugoslavio kaj poste sukcesis secesii de tiu lando kaj havigi al si sendependan registaron kiel aliaj eks-jugoslaviaj landoj kiel Kroatio, Slovenio, Bosnio kaj Hercegovino.

Antikva civilizacio kiu loĝis en Serbio nomiĝas la vinča kulturo kaj ĝi uzis simbolojn kiuj estas desegnitaj laŭ la vinča skribo.  Iuj homoj pensas ke ĝi estas la unua skribsistemo .

Serbio ankaŭ estas hejmo de la plej fruaj konataj kuprofandaj lokoj kaj la naskiĝo de la Kupro-epoko kiam homoj forlasis la ŝtonepokon kaj komencis regulan uzadon de metalurgio.

Dum 200 jaroj regis la dinastio Nemanjić. Ĝi kreis la serbion regnon, konstruis novajn urbojn, monaĥejojn kaj fortikaĵojn kaj pligrandigis Serbion. En 1371 la Nemanjic-dinastio formortis. Serbio iĝis nesekura kaj lokaj gvidantoj kontraŭbatalis unu la alian.

Moderna starto

[redakti | redakti fonton]

Otomana Regno kaj Habsburgoj

[redakti | redakti fonton]

Post la Batalo de Kosovo en 1389 la Otomana Regno batalis kontraŭ la serboj dum 70 jaroj ĝis en 1459 la otomanaj turkoj konkeris Serbion[2] kaj aliajn balkanajn landojn. Daŭrantaj militoj kaj diversaj ribeloj konstante defiis la otomanan regadon. Unu el la plej signifaj estis la Banata Ribelo de 1594 kaj 1595, kiu estis parto de la longa milito (1593-1606) inter la Habsburgoj kaj la Otomanoj

Revolucio kaj sendependeco

[redakti | redakti fonton]

La serba revolucio por sendependeco de la Otomana Regno, konata ankaŭ kiel Serba revolucio, daŭris dek unu jarojn, de 1804 ĝis 1815. La Serba revolucio aludas al nacia aktiva insurekcio inter 1804 kaj 1835, dum kiu tiu teritorio evoluis el otomana provinco al konstitucia monarkio (vidu la Konstitucio de Serbio) kaj al moderna Serbio.

19-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento Serbio iom post iom sendependiĝis. Dum 1-a Mondmilito Aŭstrio konkeris Serbion sed perdis la pli grandan militon. Serbio aliĝis al aliaj balkanaj landoj por formi Jugoslavion.

20-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

La Registaro de Nacia Savo de Serbio (serbe: Vlada narodnog spasa, en cirila alfabeto: Влада народног спаса), populare konata kiel Serbio de Nedić, estis la nomo per kiu oni konis la serban ŝtaton el 1941 sub la militokupacio fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito post la Invado de Jugoslavio. Parto de la ŝtata teritorio estis transdonita al Hungario kaj Bulgario, same kiel al Albanio.

En 1945, la Federacia Popola Respubliko Jugoslavio (ekde 1963 - SFRY) estis proklamita, ene de kiu la Popola Respubliko de Serbio (ekde 1963 - Socialisma Respubliko de Serbio) estis formita.

21-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

Serbio havas la ambicion aliĝi al la Eŭropa Unio. La lando oficiale petis membrecon la 22-an de decembro 2009 kaj jam deklaris, ke la Kosovo-disputo estu rigardata dise de ĝia intereso pri aliĝo al EU.

Politika transiro

[redakti | redakti fonton]

Ekde septembro de 2000 post federala balotado kaj dum ruina ekonomia situacio la opoziciantoj ekakuzis la prezidanton Milošević. La surstrataj protestoj kaj manifestacioj en la tuta Serbio devigis lin lasi la povon al la tiel nomata Demokratia Opozicio de Serbio, ampleksa alianco de reformistaj partioj, post kio Serbio komencis esti akceptata de okcidentaj ŝtatoj. La 28-an de junio de 2001 Milošević estis kunportita fare de la serbaj aŭtoritatoj antaŭ la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, kiu akuzis lin helpi militkrimojn kaj krimojn kontraŭ la homaro dum la militoj en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.[3] Lia proceso daŭris ĝis lia morto en Hago en 2006, kaj pro tio sen fina juĝo. En 2012, ĝi akiris kandidatstatuson por membreco de la Eŭropa Unio. Sekvante pozitivan rekomendon de la Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Konsilio en junio 2013, EU-aliĝintertraktadoj komenciĝis en januaro 2014[4].

Stata strukturo

[redakti | redakti fonton]

La 29-an de oktobro 2006, nova konstitucio de la Respubliko Serbio estis adoptita per referendumo, anstataŭigante tiun adoptitan en septembro 1990. La leĝdona organo de Serbio estas unuĉambra parlamento - asembleo kun 250 deputitoj, kiuj estas elektitaj por kvarjara oficperiodo. La ŝtatestro de la Respubliko Serbio estas la ŝtatprezidento, kiu estas elektita por kvinjara oficperiodo per rekta universala balotrajto. La plej alta organo de la plenuma povo estas la registaro (konsilio de ministroj), estrata de la ĉefministro, kiu estas elektita de la parlamento, post nomumo proponita de la prezidento. La ĉefministro formas la registaron, kiu estas aprobita de la parlamento.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Serbio adoptis la doktrinon de “militista neŭtraleco” ĝuste por ne eniri en NATO en la jaro 2007. Tamen la “neŭtrala” Serbio estas la sola balkana lando kiu subskribis Strategian Kunlaboran Traktaton kun Rusio kaj estas ekde 2013 observanta lando en la Organizaĵo de la Traktato por Kolektiva Sekureco (en: CSTO, ru: ОДКБ) [5][6], interregistara militista alianco en Eŭrazio gvidata de Rusio, kiu konsistas el nombro de post-sovetiaj ŝtatoj.

Post kiam en 2008 Kosovo proklamis sendependecon, Serbio ne agnoskis ĝin kaj ĉiuj rilatoj inter la du flankoj haltis. La 4-an de septembro 2020 kun perado de Usono tamen estis subskribitaj interkonsentoj, ebligantaj normaligi ekonomiajn rilatojn kun Kosovo.

La lando havas borson nomatan Beogradska Berza, kies ĉefa indekso estas la BELEX15. La centra banko estas la Nacia Banko de Serbio, kiu ankaŭ eldonas la valuton 'dinaro' (RSD) = 100 pari.

La Jugoslavaj Militoj en la unua duono de la 1990-aj jaroj grave damaĝis la ekonomion de Serbio. Ekde la jaro 2000, serbaj registaroj klopodis establi okcidenten orientitan ekonomion. En mallonga tempo, Serbio atingis sukceson en makroekonomia stabiligo kaj strukturaj reformoj, ekzemple en la financa kaj energia sektoroj. Prezoj estis liberaligitaj, kaj la impostsistemo kaj dogano estis reformitaj[7].

La lando havas liberkomercan interkonsenton kun Eŭropa Unio. Ekde la komenco de la aliĝnegocadoj de Serbio kun la Eŭropa Unio, Serbio ricevis entute 1,5 miliardojn da eŭroj en EU-financado inter 2014 kaj 2020[8].

Alta senlaboreco (14% en 2010), inflacio kaj negativa internacia komerca bilanco daŭre estas problemoj por la serba ekonomio. La ĉefaj ekonomiaj partneroj de Serbio estas la Eŭropa Unio, la eksaj jugoslavaj respublikoj, Rusio kaj la landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.

La lando havas signifajn rezervojn de mineraloj - neferaj metalercoj, erco, karbo, petrolo, plumbo kaj zinko. La Homol-montaro estas riĉa je kupro. La norda parto de Banato estas riĉa je petrolo kaj tergaso. Fera kaj nefera metalurgio, mekanika inĝenierarto, kemia, pulpo kaj papero, tekstila kaj nutraĵa industrioj estas evoluigitaj. Laŭ fakuloj, Serbio havas signifan potencialon por pli bona utiligo de alternativaj energifontoj, taksitaj je pli ol 3,83  milionoj da tunoj da naftekvivalento jare[9].

Alta teknologio

[redakti | redakti fonton]

La IT-sektoro en Serbio prosperas jam en Serbio: Eksportoj atingis proksimume 2,5 miliardojn da eŭroj en 2022. Ĉirkaŭ 55 000 programistoj laboras en la lando. La videoluda sektoro kaj blokĉena programado estas aparte fortaj. Programado estas lerneja fako komenciĝanta en la kvina klaso. Serbio estis la kvara lando en la mondo kiu integris artefaritan inteligentecon en sian lernejan instruplanon, la unua lando en Sudorienta Eŭropo kiu establis nacian strategion por AI, kaj fondis ŝtatan instituton por AI. Krome, la ŝtato antaŭenigas bioteknologion kaj investas 250 milionojn da eŭroj en la BIO4-Kampuson en Beogrado[10].

La ĉefaj turismaj cellokoj en Serbio estas la gravaj urboj Beogrado kaj Novi Sad, multaj kuraclokoj, la montoj Kopaonik kaj Zlatibor, kaj la rivero Danubo. Krome, Serbio ofertas multajn fortikaĵojn kaj monaĥejojn, same kiel amason da lagoj kaj gorĝoj, el kiuj la plej granda estas la Feraj Pordegoj. Multaj el ĉi tiuj geografiaj trajtoj estas protektitaj kiel naciaj parkojnaturrezervejoj. Ankaŭ la "Domo de Floroj" (serba: Kuća cveća Ку˘а цве˘а, bosna kaj kroata: Kuća cvijeća, slovene: Hiša cvetja, makedone: Куќа на цвеќето), la maŭzoleo por Josip Broz Tito kaj lia edzino Jovanka Broz, konstruita en 1975 estis konstruita en 1975 de la arkitekto Stjepan Kralj kiel vintra ĝardeno por Tito, estas vidindaĵo. La daŭra ekspozicio "Proksime kaj Persone kun Tito" proponas enrigardon en la privatan vivon de Tito (li lernis la Internacian Lingvon Esperanto kaj ofte esprimis sin favore al ĝi[11]), sed ankaŭ en liajn politikajn agadojn. Ĝi estas dividita en kvin sekciojn: Stilulo, Renkontoj, Vojaĝoj, Hedonismo , kaj la sekcion "Kamarado Tito, Ni Ĵuras al Vi" .

Transporto

[redakti | redakti fonton]

La Internacia Flughaveno Nikola Tesla ĉe la okcidenta periferio de Beogrado ludas la plej gravan rolon en aertrafiko. Estas 3 internaciaj flughavenoj en Serbio: Beogrado, Niš kaj Vršac, krom ankaŭ unu en Priŝtina (Kosovo).

Serbio estas grava transitlando por trafiko el Hungario aŭ Centra kaj Orienta Eŭropo al Grekio, Bulgario, Norda Makedonio, Albanio kaj Turkio. Aldone al enlandaj linioj, serbaj fervojoj funkciigas servojn al Montenegro, Turkio kaj pluraj EU-landoj, inkluzive de Bulgario, Hungario kaj Aŭstrio. Kun la helpo de Ĉinio kreiĝas rapidtrajna linio inter Budapeŝto kaj Beogrado[12]. La tiel nomata "Ĉinio-Eŭropa Ter-Mara Ekspresa Linio", ene de kiu la Ĉinio-CEEC-kompanio kunordigos vartransporton, estos realigita meztempe per la pilotprojekto pri la vastigo de la linio Budapeŝto-Beogrado.

Estas multaj riveraj havenoj laŭlonge de la riveroj Danubo, Sava kaj Tiso, multaj el kiuj nun ankaŭ servas turismajn itinerojn. La Danubo provizas akvovojan konekton al la Nigra Maro.

Ekde 2025, publika transporto en kaj Beogrado kaj Niš estas senpaga por ĉiuj uzantoj[13]. Serbio havas 633 kilometrojn da pagvojoj. La ​​vojaro inkluzivas 2 638 pontojn kaj 78 tunelojn, el kiuj tre malmultaj estas lumigitaj. La aŭtomobila sektoro fariĝis ŝlosila elemento de la eksporta ekonomio de Serbio kaj nuntempe spertas rapidan transformiĝon al elektra moviĝeblo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, aliaj. En 2010, Serbio estis la unua lando en Eŭropo rilate al deviga migrado kaj estis inter la kvin plej grandaj landoj en la mondo kun la plej grandaj rifuĝintaj problemoj.

Dum la 1990-aj jaroj, Serbio havis la plej grandan rifuĝintan loĝantaron en Eŭropo. En 2011, estis 60 kolektivaj centroj en la lando, loĝigante 4 700 rifuĝintojn kaj delokitajn personojn[14].

La plej ofta religio en Serbio estas ortodoksa kristanismo, sekvata (se Kosovo ne estas enkalkulita) de katolikismo, islamo kaj protestantismo. Kosovo estas 90% islama.

La dek plej grandaj urboj de Serbio estas (ekskludante Kosovon) :

  1. Beogrado - 1,233,796 loĝantoj, nacia ĉefurbo
  2. Novi Sad - 277.522, ĉefurbo de Vojvodino
  3. Nis - 187,544
  4. Kragujevac - 150,835
  5. Subotica - 105,681
  6. Zrenjanin - 76,511
  7. Panĉevo - 76,203
  8. Cacak - 73,331
  9. Novi Pazar - 66,527
  10. Kraljevo - 64,175

Diversaj lingvoj estas parolataj en Serbio, inkluzive de la serba, albana, bosnia, hungara, rumana, kroata, slovaka, bulgara kaj rutena. Ĝis bone en la 20-a jarcento, la rusa lingvo estis instruata kiel dua lingvo en la siatempe jugoslavaj lernejoj. Tamen, ĉi tiun lingvon poste anstataŭigis la angla, kiu gajnis signifan terenon en Serbio. Iom da angla lingvo estas parolata, precipe en la grandaj urboj. En kamparaj regionoj, pli maljunaj generacioj pli ofte parolas la rusan aŭ la germanan kiel sian unuan fremdlingvon.

La serba lingvo estas unu el la normaj variaĵoj de la serbo-kroata lingvo, apartenanta al la suda grupo de slavaj lingvoj. Ĝi estas la oficiala lingvo de la lando skribita per la cirila alfabeto, kvankam la latina alfabeto estas vaste uzata ekster la oficiala uzo. La serba lingvo estas skribata tute fonetike. Tio signifas, ke la prononco de vorto ne diferencas de ĝia literumado.

En Kosovo ĝi estas oficiala kune kun la albana kaj en Vojvodino kune kun la hungara (Hungara malplimulto en Serbio), la rumana, la kroata, la slovaka kaj la rutena.

La skribo

[redakti | redakti fonton]

La oficiala alfabeto en la lando estas la cirila alfabeto, kiu estas uzata en registaraj institucioj kaj dokumentoj. Paralele, oni uzas la latinan alfabeton, kiu estas pli preferata kaj fariĝis duonoficiala (uzata en reklamoj, surskriboj, subtekstoj en televidprogramoj, ktp.). Ambaŭ skribsistemoj ofte ĉeestas sur trafikŝildoj. En norda Vojvodino, la latina alfabeto superregas, dum en la sudo kaj oriento, la cirila estas uzata pli ofte.

Aliaj lingvoj oficiale uzataj

[redakti | redakti fonton]

Kune kun la serba, 12 aliaj lingvoj ankaŭ estas oficiale uzataj je la regiona kaj loka niveloj[15]. Ekde 2002, kvin lingvoj estas oficiale uzataj en la Asembleo de la Aŭtonoma Provinco Vojvodino kune kun la serba: la hungara , la slovaka , la kroata , la rumana kaj la rutena [ 122 ] . En Kosovo kaj Metohijo, la albana ankaŭ havas regionan statuson.

Je la loka (municipa) nivelo, ne-serba lingvo ricevas oficialan statuson tie se la proporcio de ĝiaj parolantoj atingas certan nivelon. Ekzemple, en Vojvodino, minoritata lingvo ricevas oficialan statuson tra la tuta municipo se reprezentantoj de tiu malplimulto konsistigas almenaŭ 15% de ĝia loĝantaro[16].

Ikono de Kristo Pantokratoro, Hilandar ĉirkaŭ 1260

La hungara havas oficialan statuson en 30 municipoj de Vojvodino, la slovaka en 13, la rumana en 9, la rutena en 8, la kroata en 3, kaj la ĉeĥa  en 1[17] . En Centra Serbio, preskaŭ ĉiuj komunumoj uzas nur la serban. Nur en kelkaj komunumoj en Centra Serbio aliaj lingvoj ankaŭ havas oficialan statuson: la bulgara  en Bosilegrad kaj Dimitrovgrad , la albana en tri komunumoj limaj al Kosovo, kaj la bosna  en pluraj komunumoj en la historia regiono Sandžak[18]. Krome, laŭ la Eŭropa Ĉarto por Regionaj Lingvoj, ratifita de Serbio, la ukraina lingvo ricevis oficialan statuson[19].

Esperanto en Serbio

[redakti | redakti fonton]

Vidu: Esperanto-movado en Serbio

Preĝejo Sankta Sava en Beogrado

Bizanca arto disvolviĝis sub la forta influo de la Bizanca Imperio kaj la Ortodokseco. Ĝi okupadis centran pozicion en la arta produktado de Serbio. Serbio mem ankaŭ ĝenerale evoluis en unu el la grandaj centroj de bizanca arto. Laŭ multaj aspektoj, ĉi tiu tradicio estis konservita eĉ en la moderna epoko, kiu estas precipe elstara en la konstruado de sanktaj konstruaĵoj, kiel ekzemple la Katedralo Sankta Sava (serbe: Храм светог Саве, elp. Chram svetog Save), fakte la plej granda ortodoksa "baziliko"[20] en Eŭropo kaj unu el la plej grandaj en la mondo.

El tiu periodo disvolviĝis ankaŭ en Serbio la kreado de ikonoj. La plej grava serba ikonkolekto hodiaŭ konserviĝas en la monaĥejo Hilandar sur monto Athos, kie estas konservataj ikonoj el la 12-a ĝis la 19-a jarcentoj.

La nacia flago de la Respubliko Serbio konsistas el la tutslava kolorkombino de ruĝa, blua kaj blanka. Ĝia blazono estas tiu de la Regno Serbio ekde 1882 kaj reprezentas blankan dukapan aglon kun ŝildo sur la brusto, sur kiu estas prezentitaj kvar farigiloj, kaj super la aglokapo estas la krono de la mezepoka dinastio Nemanjić (1167-1371).

Nacia flago de Serbio

Kune kun la nacia flago, ekzistas ankaŭ ŝtata flago, kiu estas la sama kiel la nacia, kun la diferenco, ke la blazono de la Respubliko Serbio estas prezentita sur la blua kampo.

Arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

Serba arkitekturo estas tiel diversa kiel la historio de la lando.

La fortikaĵo Beograda fariĝis la referenco por malfrua mezepoka serba milita arkitekturo. Konstruita el tri interplektitaj defendaj ringoj, ĝi estis la sola fortikaĵo kiu eltenis la unuan gravan otomanan atakon.

La arkitekturo de la Katholikon en la monaĥejo Visoki Dečani montras la kunfandiĝon de gotik-romaneskaj kaj bizancaj arkitekturaj stiloj. (ĉ. 1335)

Bizanca arkitekturo estas aparte signifa, precipe en la multaj serbaj monaĥejoj, el kiuj kelkaj estas Monda Heredaĵo de Unesko. Inter ili estas la monaĥejo Visoki Dečani, la plej granda monaĥejo en Serbio, kaj la imperia tombo de Stefan Dušan, la monaĥejo Arkianĝelo.

Mondaj heredaĵoj de UNESKO

[redakti | redakti fonton]

En Serbio estas kvin Mondaj Heredaĵoj de UNESKO:

  • 1979 – la urbo Stari Ras, la monaĥejo Sopočani kaj la preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo (Stari Ras)
  • 1986 – Monaĥejo Studenica
  • 2004-2006 - Monaĥejo Visoki Dečani, Monaĥejo Gračanica , Patriarkeco de Peć kaj Preĝejo de Nia Sinjorino de Ljeviška
  • 2007 - Palaco de Galeria "Gamzigrad-Romuliana"
  • 2016 - Mezepokaj tomboj (stečki)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Fine de la 20-a kaj komence de la 21-a jarcento, la plej famaj aŭtoroj estis David Albahari, Milorad Pavić, Momo Kapor, Nebojsa Jevrić, Goran Petrović, Svetlana Velmar-Janković, Svetislav Basara. Ĝis hodiaŭ, la inklino al la historia kaj kronika restas grava trajto de la serba proza ​​literaturo; tamen, ĝi ankaŭ trovis esprimon en poezio kaj dramo.

Dobrica Ćosić, aparte, luktis kun la historiaj eventoj kaj sekvoj de la Dua Mondmilito, samtempe priskribante sociajn ŝanĝojn en la serba socio dum lastatempa historio en ampleksaj prozaj cikloj. Ćosić, kiu ankaŭ aperis kiel influa politika eseisto pri la socia situacio de Serbio kaj la serboj post la disfalo de Jugoslavio kaj la historia dimensio de la Kosovo-problemo, alprenis la rolon de gvida serba intelektulo kaj politika pensulo dum jardekoj per sia politika disidenta rolo ene de la eksaj jugoslavaj komunistoj kaj sia teme vasta verkaro pri la historia sorto de la serboj.

Popolkantoj

[redakti | redakti fonton]

La serĉado de Vuk Karadžić pri serba popola poezio kaj kutimoj, kaj ilia posta kodigo en la nacian kulturon, estis komence ligita al lia deziro establi la popollingvon kontraŭ la "artefarita" literatura slavo-serba lingvo de la eklezio kaj komercistoj[21]. En la etnogeografiaj literaturaj fontoj de popolaj epopeoj, li elpensis kaj pravigis politikan unuon bazitan sur etnokulturaj markiloj[22]. Kun ĉi tiuj lingvaj reformoj kaj la kodigo de la popolkanta heredaĵo por ŝtatformado, Karadžić fariĝis, en larĝa eŭropa kunteksto, modelo kaj ŝlosila figuro de la serba romantikismo, kiu havis gravan influon sur eŭropa romantikismo en la remalkovro de la poezio de arkaika popolkanta kulturo.

Dancistoj en la Serba Nacia Ensemblo "KOLO" prezentante "Vranjanska svita"

La nacia danco de Serbio, kiel tiu de aliaj sudslavaj popoloj, estas la Kolo, cirklodanco en 3/4 tempo kiu trovas sian originon en kamparaj regionoj. Ekde 1948, la Serba Nacia Ensemblo KOLO (“Nacionalni Ansambl Kolo”) kultivis la tradicion de la multaj regionaj variaĵoj per profesia trejnado.

Serbio havas longan tradicion de folkloro kaj popolmuziko. Kolo-dancoj estas la plej populara formo de folkloro en Serbio kaj varias de regiono al regiono. Stevan Stojanović Mokranjac (1856–1914) estis muzikologo kaj kolektanto de popolmuziko kaj direktoro de la unua muziklernejo en Serbio. Lia plej fama verko estas la ĥoraj kantoj "Rukoveta". Unu el la plej famaj nuntempaj virinaj komponistoj de la lando estas Ljubica Marić (1909-2003). Aliaj famaj serbaj komponistoj estas Kornelije Stanković, Stevan Hristić, Stanislav Binički.

En la 19-a jarcento kaj pli frue, la tipaj popolinstrumentoj estis la gusle kaj la pipo , dum en Vojvodino oni uzas la dombran kaj sakŝalmojn. Poste, la akordiono kaj violono fariĝis la ĉefaj instrumentoj en la nove komponita popolmuziko , kaj ili restas tiaj hodiaŭ.

Kelkaj popularaj artistoj en Serbio estas Goran Bregović, kaj Željko Joksimović kaj Ceca (serbe: Светлана Цеца Ражнатовић), konata pro sia furorkanto Nevaljala kaj aliaj kantoj en moderna popolkanta stilo. En 2007, Marija Šerifović gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson por Serbio per la kanto Molitva, kiu signifas "petego".

La restoracio ""tri ŝeŝira" en Beogrado havas longan tradicion kuiri la serban specialaĵon Ćevapi.

La plej sukcesa serba tenisisto estas Novak Doković.

Dato Nomo Noto
la 1-a kaj 2-a de januaro Novjaro
la 5-an de januaro Tutsindan
la 7-an de januaro Kristnasko
la 14-an de januaro Ortodoksa Novjaro Labortago
la 27-an de januaro Tago de Sankta Sava En ĉi tiu tago, lernantoj ne lernas.
la 15-an de februaro Tago de Ŝtatiĝo Tago de la Serba Armeo
Ruliĝanta dato Sankta Lundo
Ruliĝanta dato Sankta Vendredo
Ruliĝanta dato Pasko
1-a kaj 2-a de majo Tago de Laboro
9-a de majo Venkotago
la 28-an de junio Vidovdan
la 21-an de oktobro Memortago pri la Dua Mondmilito
la 11-an de novembro Armistica Tago en la Unua Mondmilito

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (nl) Serbio nomumita EU-kandidato-membro (Serbio nomumita EU-kandidato-membro), De Volkskrant, la 12-an de oktobro 2011.
  2. (en) Fine, John (1994). The Late Medieval Balkans: A Critical Survey from the Late Twelfth Century to the Ottoman Conquest. University of Michigan Press. p. 575. ISBN 9780472082605. Arkivite de la originalo, la 15-an de januaro 2023. Alirite la 24-an de februaro 2022.
  3. El Mundo. Las 24 horas más largas en la vida de Slobodan Milosevic. Konsultita la 18an de novembro de 2009.
  4. Konkludoj de la Eŭropa Konsilio (27/28 junio 2013). Eŭropa Konsilio. Arkivita de la originalo, la 5-an de julio 201. Alirite la 26-an de majo 2024.
  5. (albana) Shaban Murati (albana ĵurnalisto kaj ambasadoro), Kiun mokas la serba prezidento? Facebook, la 4-an de decembro 2020
  6. (en) Marcel De Haas, Russia's Foreign Security Policy in the 21st Century: Putin, Medvedev and Beyond (Contemporary Security Studies), New York 2010, ISBN 978-0-415-47730-7
  7. (de) KfW-Landesinformation: Serbien. Alirdato: la  2-an de aprilo 2011.
  8. (de) EU-Kandidat Serbien: "Der Einfluss russischer Medien ist riesig. tagesschau.de, la 13-an de januaro 2023. Alirdato: la 20-an de aprilo 2023.
  9. (de) Serbien will erneuerbare Energiequellen stärker nutzen (Serbio volas pli bone uzi renovigeblajn energifontojn), Germana Federacia Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj kaj Teknologio. Arkivita de la originalo. Alirdato: la 4-a de aprilo 2011
  10. (de) Serbien: Wirtschaft - Rahmenbedingungen und Wirtschaftsbranchen in Serbien. Alirdato: la 25-an de februaro 2023.
  11. (eo) Ivo Lapenna (red.). Esperanto en perspektivo. London - Rotterdam. 1974, p. 382 kaj 646
  12. (en) China to work with Hungary and Serbia to modernise railway, Strait Times, la 26-an de novembro 2013.
  13. (serbe) Gradonačelnik Niša: Od 1st jula besplatan prevoz u sve tri gradske zone. N1, la 5-an 2025. Alirdato: la 16-an de junio 2025.
  14. (serba) Избелице у Србији. Registaro de Serbio. Alirdato: la 11 Aprilo 2014. Arkivita de la originalo, la 25-an de decembro 2008.
  15. (ruse) Katunin D. A. La statuso de lingvoj en moderna serba leĝaro kiel efektivigo de la ŝtata lingvopolitiko. Bulteno de la Ŝtata Universitato de Tomsk. Filozofio. Sociologio. Politika Scienco. - 2008. n-ro 2, p. 151
  16. (ruse) Katunin D. A. La statuso de lingvoj en moderna serba leĝaro kiel efektivigo de la ŝtata lingvopolitiko. Bulteno de la Ŝtata Universitato de Tomsk. Filozofio. Sociologio. Politika Scienco. - 2008. n-ro 2, p. 145
  17. (ruse) Katunin D. A. La statuso de lingvoj en moderna serba leĝaro kiel efektivigo de la ŝtata lingvopolitiko. Bulteno de la Ŝtata Universitato de Tomsk. Filozofio. Sociologio. Politika Scienco. - 2008. n-ro 2, p. 149
  18. (ruse) Katunin D. A. La statuso de lingvoj en moderna serba leĝaro kiel efektivigo de la ŝtata lingvopolitiko. Bulteno de la Ŝtata Universitato de Tomsk. Filozofio. Sociologio. Politika Scienco. - 2008. n-ro 2, p. 143
  19. (ruse) Katunin D. A. La statuso de lingvoj en moderna serba leĝaro kiel efektivigo de la ŝtata lingvopolitiko. Bulteno de la Ŝtata Universitato de Tomsk. Filozofio. Sociologio. Politika Scienco. - 2008. n-ro 2, p. 151-152
  20. En eklezia senco, la preĝejo ne estas katedralo; la sidejo de la episkopo de Beogrado estas la Katedralo de Sankta Mikaelo. Tamen, pro la graveco kaj grandega grandeco de la preĝejo, la konstruaĵo estas nomumita katedralo, kvankam ĝi estas pli precize priskribita kiel baziliko
  21. (en) Vuk Stefanović Karadžić: Little Slavo-Serbian Song Book of the common people. En: Balázs Tencsényi, Mical Kopeček (eld.): Discourses of collective identity in central and southeast Europe (1770–1945). Central European University Press, New York, 2007 ISBN 978-963-7326-60-8 , p. 113.
  22. Ildiko Erdei, Vuk Stefanović Karadžić: Malgranda Slavo-Serba Kantlibro de la plebo, 2007,. p. 114.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]