Saltu al enhavo

Sereso (regiona distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Sereso de Grekio. Pri la temo sero, sukcene flava likvaĵo disiĝanta el la sango dum ties koaguliĝo, vidu tie.
Sereso
Regiona distrikto
provinco de Grekio, regiona unuo de Grekio [+]

LandoGrekio

ĈefurboSeres
- koordinatoj41° N, 24° O (mapo)41.0923.55Koordinatoj: 41° N, 24° O (mapo)
Akvokolektejo3 968 km² (396 800 ha) [+]
Areo3 968 km² (396 800 ha) [+]

Loĝantaro182 226 [+] (2021)
Denseco45,92 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo62x xx [+]

Sereso (regiona distrikto) (Tero)
Sereso (regiona distrikto) (Tero)

Sereso (Grekio)
Sereso (Grekio)
DEC

Map
Sereso
Vikimedia Komunejo:  Serres Regional Unit [+]
vdr

Sereso (greke Σέρρες respektive Νομός Σερρών - Nomos Serron) estas regiona distrikto de Grekio (unu el sume 51 regionaj distriktoj), kiu situas en la - ene de Grekio norda - moderna administra regiono Meza Makedonio. Ĝis administra reformo de la jaro 2010 la distrikto havis la statuson de provinco, "prefektujo", kiu greke nomigis Νομός, do "nomos". La teritorio kovras areon de 3 968 km² kaj dum la jaro 2011 havis 176 430 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Sereso.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La teritorio havas multajn prahistoriajn kaj antikvajn lokojn, arkeologie interesajn, interalie la distrikta ĉefurbo Sereso mem, la lokon Amfipolis, plurajn monaĥejojn kaj Metaksa proksime al la bordo al Bulgario. Por turistoj krome interesaj estas interalie la arbaroriĉa regiono Lailia en la provinca centro, kie bone eblas skiadi, la lago Kerkini, ĉe kies bordo aparte dum la someroj apud la vilaĝo Ano Poroia bone eblas fiŝkapti, kaj la impresaj kavoj de Alistrati.

Historiaj kaj nuntempaj setlejoj

[redakti | redakti fonton]
la urbo Sereso vidata de la urba akropolo
lago Kerkini

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]