Serge Gainsbourg (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Serge Gainsbourg.

Metro-M.svg

Les Lilas
Serge Gainsbourg
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Les Lilas
Geografia situo 48° 52′ 53″ N, 2° 25′ 38″ O48.88125832.42722778Koordinatoj: 48° 52′ 53″ N, 2° 25′ 38″ O
Situo de Les Lilas
Serge Gainsbourg
Historio
Malfermo 2022-2023
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Linio M11Paris m 11 jms.svg
Information icon.svg
vdr

Serge Gainsbourg[1] estas la nomo (la provizora nomo de la stacio estis Liberté) de estonta stacio sur linio 11 de la Metroo de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

En 2023, la stacio priservos komunumon Les Lilas[2]. La urbestro, Daniel Guiraud, akiris la konsenton de Jane Birkin por uzi la nomon Serge Gainsbourg[3]. La urbo ankaŭ volas starigi bronzan statuon de la aŭtoro-komponisto de la kanzono « Le Poinçonneur des Lilas »[3].

Stacio Serge Gainsbourg situos en komunumo Les Lilas, sub Bulvardo du Général-Leclerc-de-Hautecloque inter enirejo de Skvaro Henri-Dunant kaj Vojeto Giraud. Tiu nomo do ne signifas ke la stacio priservos ĝardenon "Serge-Gainsbourg" de "porte des Lilas", kiu troviĝas je 1,5 km okcidente[4].

La stacio disponos pri du alirejoj, ene de Skvaro Henri-Dunant okcidente kaj pli proksime al kruciĝejo de Strato de la Liberté oriente. La okcidenta alirejo havos la formon de kiosko, eta malpeza konstruaĵo, kiu koncentros la tuton de vertikalaj fluoj kondukantaj al biletvendejo, tio estas ŝtuparo, du rulŝtuparoj, kaj du liftoj. La alirejo enhavos du simetriajn ŝaktojn, por ŝtuparo kaj rulŝtuparo. La kajoj havos profundon de 20 metroj.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Paris logo bus jms.svg RATP Linio Till’Bus (515)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]