Serge Reggiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serge Reggiani
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1922 (1922-05-02)
en Reggio nell'Emilia, Emilio-Romanjo,  Reĝlando Italio
Morto 22-an de julio 2004 (2004-07-22) (82-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Loĝloko Reggio nell'Emilia
Ŝtataneco FrancioItalioReĝlando Italio
Alma mater Cours Simon
Familio
Edz(in)o Noëlle Adam • Janine Darcey • Annie Noël
Infanoj Stéphan Reggiani • Simon Reggiani
Okupo
Okupo kantisto • pentristo • teatra aktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://serge-reggiani.com/
vdr

Serge REGGIANI (Reggio Emilia Italia, 2-a de majo 1922 - Parizo, 23-a de julio 2004) estis franca aktoro, kantisto kaj muzikisto de itala deveno.

Enmigrinta en Francion kun sia familio, ok-jaraĝa li alvenis al Yvetot (Normandio), kaj dediĉis sin juna al teatro kun sukcesoj kaj en la klasika repertorio (Jean Racine kaj Lope de Vega) kaj en la moderna: Armand Salacrou, Jean-Paul Sartre (kies Les Séquestrés d'Altona li premieris en 1959) kaj Jean Cocteau.

En 1966, Barbara, allogita per lia disko de kantoj de Boris Vian, proponis lin fari la unuan parton de ŝia turneo. Barbara helpis lin eduki lian voĉon. Li baritonis Le Barbier de Belleville, Ma Liberté, Les Loups sont entrés dans Paris, Sarah («La femme qui est dans mon lit n'a plus vingt ans depuis longtemps»), Venise n'est pas en Italie kaj Le Déserteur de Boris Vian.

En 1973 li publikigis disk-albumon "Poètes" (Polydor) kaj membiografion en 1990 titolita La question se pose.

En la 2000-aj jaroj li ricevis omaĝojn. En 2004 li mortis hejme pro korkrizo estante 82-jaraĝa, kaj liaj restaĵoj kuŝas en la Tombejo de Montparnasse de Parizo.

Elektita filmaro[redakti | redakti fonton]

  • La corte dei miracoli (François Villon), reĝisorita de André Zwoboda (1945).
  • Les portes de la nuit, reĝisorita de Marcel Carné (1946).
  • Les amants de Vérone, reĝisorita de André Cayatte (1949).
  • La ronde, reĝisorita de Max Ophüls (1950).
  • Casque d'or, reĝisorita de Jacques Becker (1952).
  • Camicie rosse, reĝisorita de Goffredo Alessandrini, Francesco Rosi (1952).
  • Napoleon, reĝisorita de Sacha Guitry (1955).
  • Les misérables, reĝisorita de Jean-Paul Le Chanois (1958).
  • Tutti a casa, reĝisorita de Luigi Comencini (1960).
  • Le doulos, reĝisorita de Jean-Pierre Melville (1967).
  • Il Gattopardo, reĝisorita de Luchino Visconti (1963).
  • La Vingt-cinquième heure, reĝisorita de Henri Verneuil (1967).
  • I tre avventurieri (Les aventuriers), reĝisorita de Robert Enrico (1967).
  • I sette fratelli Cervi, reĝisorita de Gianni Puccini (1968).
  • Il giorno della civetta, reĝisorita de Damiano Damiani] (1968).
  • L’Armée des ombres, reĝisorita de Jean-Pierre Melville (1969).
  • Conto alla rovescia (Comptes à rebours), reĝisorita de Roger Pigaut (1971).
  • Il clan dei francesi (Les caïds), reĝisorita de Robert Enrico (1972).
  • Non toccare la donna bianca, reĝisorita de Marco Ferreri (1974).
  • Tre amici le mogli e affettuosamente le altre (Vincent, François, Paul et les autres), reĝisorita de Claude Sautet (1974).
  • Le Chat et la souris, reĝisorita de Claude Lelouch (1975).
  • Le bon et les méchants, reĝisorita de Claude Lelouch (1976).
  • Violette et François, reĝisorita de Jacques Ruffio (1977).
  • La terrazza, reĝisorita de Ettore Scola (1980).
  • Il volo (O melissokomos), reĝisorita de Theo Angelopoulos (1986).
  • Mauvais sang, reĝisorita de Leos Carax (1986).
  • I Hired a Contract Killer (1990) de Aki Kaurismäki
  • El pianista, reĝisorita de Mario Gas (1998).

Notoj[redakti | redakti fonton]