Sergej Botkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Botkin
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1832 (1832-09-05)
en Moskvo
Morto 12-an de decembro 1889 (1889-12-12) (57-jaraĝa)
en Menton,  Francio
Tombo Novodevichy Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater medicina fakultato de Moskva Universitato • Seĉenov-universitato
Subskribo Sergej Botkin
Familio
Patro Pyotr Kononovich Botkin
Edz(in)o Anastasiya Alexandrovna Botkina
Infanoj Eugene Botkin • Sergey Sergeevich Botkin • Pyotr Sergeevich Botkin • Alexander Sergeevich Botkin
Okupo
Okupo kuracisto
vdr
ĉi-dome Botkin naskiĝis. Moskvo, Zemljanoj Val, 35

Sergej Petroviĉ BOTKIN (ruse Сергей Петрович Боткин) naskiĝis la 17-an de septembro 1832 en Moskvo, Zemljanoj Val str., 35 (la konstruaĵo konserviĝas), mortis la 24-an de decembro 1889 en la franca urbo Menton situanta ĉe la Bordo Lazura.

Li estis fama rusa kuracisto, medicina doktoro kaj profesoro.

Lia patro Petro Kononoviĉ Botkin (17811853) estis riĉa te-negocisto kaj havis dudek ses gefilojn de du edzinoj, sed elvivis nur dek kvar. Lia patrino Anna Ivanovna Postnikova (1803-1838) apartenis ankaŭ al riĉa negoca klano. Ŝi mortis kiam Sergej estis sesjara knabo.

Infanaĝe li lernis sciencojn hejme sub gvido de sia frato Bazilo. Li ne revis pri la medicina kariero, sed en 1850 li indiferente studentiĝis en Moskva Universitato en la medicina fakultato. Pro siaj denaska talento kaj diliginteco li sukcese finis la Universitaton en 1855 kun la Ora medalo kaj meritis la rangon de elstara kuracisto.

Unu jaron li praktikis sian lertecon en Krimeo, kie tiam okazis la turka-rusa milito. Li servis tie kaj elkurasis multajn vunditojn sub gvido de elstara rusa kirurgo Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov.

En 1856-1860 Botkin staĝis en kelkaj eŭropaj klinikoj funkciintaj en Königsberg, Berlino, Würzburg, Vieno, Londono kaj Parizo.

Samtempe li disertis por la medicina doktoro en la temo: "Pri sorbado de graso en la intestaro". En 1861, kiam li estis sufiĉe juna viro (29j), li iĝis profesoro de Lia Imperiestra Moŝto Aleksandro la 2-a Medicina Akademio en Sankt Peterburgo. Lia perfekta kaj sukcesa kuracado baldaŭ famiĝis, tial ekde 1872 li pozitive kuracis grave malsanan imperiestrinon de Rusio Maria Aleksandrovna, kio rezultigis daŭrigon de ŝia vivo ĝis 1880. Tiam li meritis la rangon de la kortega medicinisto kaj li estis la unua ruso sur ĉi-posteno (antaŭe ĝin okupis la fremduloj).

En la Akademio li multe kaj fruktodone instruis la medicinon, kio efektivigis aperigon de multaj rusiaj kuracistoj. Unu el liaj studentoj estis posta elstara fiziologo Ivan Pavlov.

Sergej Botkin estis dufoje edzo. Dum staĝado en Eŭropo li konatiĝis kun moskvanino Anastasia Aleksandrovna Krilova, al kiu li edziĝis printempe de 1859 en Vieno. La geedzoj havis entute 12 gefilojn. Ŝi mortis pro anemio en 1875. Lia dua edzino (ekde 1878) estis vidvino Ekaterina Aleksejevna Mordvinova naskita princino Obolenskaja. Du ties filoj Sergej kaj Eŭgeno poste estis medicinistoj.

Por protekti sin kontraŭ kreskanta kormalsano Botkin elektis mildan klimaton de la franca Bordo Lazura. Tamen neniuj rimedoj helpis kaj tie li mortis antaŭ Kristnasko en 1889. Lin oni enterigis en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

Kelkaj liaj atingoj[redakti | redakti fonton]

  • Post esplorado de certaj simptomoj de iktero, pro kiu suferis kaj mortis multaj rusoj, li malkovris ĝian infektan kialon kaj trovis rimedojn por kuracado. De tiam ĝin oni nomas en Rusio "Botkina malsano" (Virusa Hepatito A);
  • La kuracisto estis iniciinto de la virina medicina edukado en Rusio. En 1874 sub lia gvido oni fondis mezlernejon de sukuristinoj kaj en 1876 ekfunkciis Kursoj de kuracistinoj;
  • Ekde 1878 li estis prezidanto de Rusia Kuracista Socio, kiun li gvidis ĝismorte;
  • Li estis patrono de Rusia Socio de Vunditoj kaj membro de St. Peterburga Dumao.
  • Li unue komencis uzi specialajn kaleŝojn kun necesaj medikamentoj kaj pretaj sukuristoj por urĝe transporti malsanulojn (t.e.ambulancoj). Ĉi-novaĵo savis multajn homvivojn.

Memoro[redakti | redakti fonton]

En Italio li konatiĝis kun mecenato Kosma Soldatenkov, kun kiu li amikis dumvive. Antaŭ morto tiu testamentis grandan monon por konstruado de hospitalo en Moskvo. Ĝi ekfunkciis en 1910. Ĝis 1920 ĝi nomiĝis Soldatenkova hospitalo. Ekde 1920 ĝi nomiĝas Botkina malsanulejo (ruse Городская клиническая больница имени С. П. Боткина). Ĝi estas unu el plej grandaj en Rusio, en kiu servas ĉirkaŭ 2 500 altkvalifikaj kunlaborantoj kapablaj kuraci unumomente pli ol 2 000 pacientojn. Nomon de Sergej Botkin portas ankaŭ malsanulejoj en urboj Sankt Peterburgo kaj Orjol.

filo Eŭgeno[redakti | redakti fonton]

Eŭgeno Sergejeviĉ Botkin estis la kortega medicinisto de Lia Imperiestra Moŝto Nikolao la 2-a. Li sukcese kuracis la tutan caran familion, precipe caridon Aleksio suferintan pro hemofilio. Kune kun ĉiuj gefamilianoj li estis en ekzilo en Ekaterinburgo. Tie bolŝevikoj proponis al li memsavon kun unu kondiĉo - forlaso de la eksaj gecaroj kaj ties kvin infanoj. Eŭgeno Botkin kiel vera rusa patrioto kaj kuracisto rifuzis akcepti la proponon. La 18-an de julio 1918 lin oni pafmortigis kune kun ceteraj gemalliberuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]