Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sergej Miĥailoviĉ Ejzenŝtejn
Сергей Михайлович Эйзенштейн

Sergei Eisenstein 03.jpg

Persona informo
Naskiĝo 23-a de januaro 1898
Rigo, Rusia Imperio
Morto 11-a de februaro 1948
Moskvo, Sovetunio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Sergej Miĥailoviĉ EJZENŜTEJN (ruse, Сергей Михайлович Эйзенштейн, ankaŭ literumita Eisenstein) estis revolucia sovetunia reĝisoro kaj kin-teoriisto, pionira en la teorio kaj praktiko de filmo-muntado, elstara ĉefe pro siaj mutaj filmoj nome Стачка (La Striko), Броненосец «Потёмкин» (Kirasŝipo Potjomkin), Октябрь (Десять дней, которые потрясли мир) (Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon), kaj ankaŭ la historiaj epopeaj filmoj Александр Невский (Aleksandr Nevskij), Иван Грозный (Ivan la Terura).

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia edzino estis Vera Moisejevna Fogelman (ŝia literatura pseŭdonimo — Vera Ataŝeva), kaj li edziĝis je 1934.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Juna Sergej kun siaj gepatroj Miĥail kaj Julia Ejzenŝtejn.

Eisenstein naskiĝis en mezklasa familio en Rigo, Latvio (tiam parto de la Rusia Imperio en la Gubernio Livonio), sed lia familio translokiĝis ofte en siaj komencaj jaroj, kaj Eisenstein plufaris tion laŭlonge de sia vivo. Lia patro, Miĥail Osipoviĉ Ejzenŝtejn naskiĝis en Sankt-Peterburgo je 1867 de la germana juda patro, Osip Eisenstein kaj patrino de sveda praularo.[1][2] Lia patrino, Julija Ivanovna Koneckaja, estis el rusa ortodoksa familio.[3] Laŭ aliaj fontoj, ambaŭ patroflankaj geavoj estis el balt-germana praularo.[4] Lia patro estis arkitekto kaj lia patrino estis la filino de prospera komercisto.[5] Julia lasis Rigon la saman jaron de la Rusa Revolucio de 1905, kunportante Sergej al Sankt-Peterburgo.[6] Ŝia filo fojfoje revenos por vidi sian patron, kiu aliĝis al ili ĉirkaŭ 1910.[7] Divorco sekvis kaj Julia lasis la familion por loĝi en Francion.[8] Eisenstein estis edukita kiel ortodoksa kristano, sed poste iĝis ateisto.[9][10]

Ĉe la Instituto de Civila Inĝenierado de Petrogrado, Sergej studis arkitekturon kaj inĝenieradon, nome la profesiojn de sia patro.[11] En 1918 Sergej lasis la lernejon kaj aliĝis al la Ruĝa Armeo por militservi por la Bolŝevika Revolucio, kvankam lia patro Miĥail subtenis la malan flankon.[12] Pro tio lia patro fuĝis al Germanio post la venko super la registaro carisma, kaj Sergej al Petrogrado, Vologda, kaj Dvinsk.[13] En 1920, Sergej estis transsendita al komanda posteno en Minsko, post sukcese organizi propagandon por la Oktobra Revolucio. Tiame, li estis enkondukita al la teatro Kabuki kaj studis la japanan lingvon, lernante ĉirkaŭ 300 karaktrojn kanji, kion li konsideros kiel influon sur sia bilda disvolviĝo.[14][15] Tiuj studoj kondukis lin veturi al Japanio.

El teatro al kinarto[redakti | redakti fonton]

Kun japana aktoro kabuki nome Sadanji Iĉikaŭa la 2-a, Moskvo, 1928.

En 1920 Eisenstein translokiĝis al Moskvo, kaj komencis sian karieron en teatro laborante por Proletkult.[16] Liaj teatraĵoj estis titolitaj Gasmaskoj, Aŭskultu Moskvo, kaj Saĝulo.[17] Eisenstein poste laboris kiel desegnisto por Vsevolod Mejerhold.[18] En 1923 Eisenstein komencis sian karieron kiel teoriisto,[19] verkante La muntado de allogaĵoj por LEF.[20] La unua filmo de Eisenstein, nome Taglibro de Glumov (por la teatraĵo Saĝulo), estis farita ankaŭ en la sama jaro, kun Dziga Vertov dungita dekomence kiel "instruisto."[21][22]

Striko (1925) estis la unua tutlonga filmo de Eisenstein. La kirasŝipo Potjomkin (1925) estis laŭdita de la kritikaro tutmonde. Ĝi estis ĉefe lia internacia kritika renomo kiu permesis al Eisenstein reĝisori Oktobro (alinome Dek tagoj kiuj skuis la mondon) kiel parton de granda dekjariĝa celebrado de la Oktobra Revolucio de 1917, kaj poste de La ĝenerala linio (alinome Malnova kaj nova). La kritikistoj de la ekstera mondo laŭdis ĝin, sed hejme, la emfazo fare de Eisenstein en tiuj filmoj pri strukturaj temoj kiaj kameranguloj, homamasaj movadoj, kaj muntado portis lin kaj aliajn similulojn, kiaj Vsevolod Pudovkin kaj Oleksandr Dovĵenko, sub la atakoj el la soveta kinkomunumo, kio igis lin publikigi artikolojn kun mem-kritiko kaj sindevigoj reformi siajn kinartajn vidpunktojn por ke ili kongru kun la pliiĝantaj specifaj doktrinoj de la socialisma realismo.

Veturoj al Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Grigori Aleksandrov, dumlonga akompananto kaj kunlaboranto de Ejsenstein.

Aŭtune de 1928, kun Oktobro ankoraŭ prezentata en multaj sovetaj setlejoj, Eisenstein eliris el la Sovetunio por turneo tra Eŭropo, akompanata de sia ĉiama kinkunlaboranto Grigori Aleksandrov kaj kinisto Eduard Tisse. Oficiale, la veturo estis supozeble intencita por ebligi al Ejsenstein kaj akompanantaro lerni pri sonkino kaj por persone prezenti la famajn sovetajn artistojn al la kapitalisma Okcidento. Por Ejsenstein, tamen, tio estis ankaŭ oportuno por vidi pejzaĝojn kaj kulturojn ekster tiuj trovitaj ene de Sovetunio. Li pasigis la sekvajn du jarojn turnee kaj prelege en Berlino, Zuriĥo, Londono, kaj Parizo.[23] En 1929, en Svisio, Ejsenstein ĝenerale gvidis edukan dokumentan filmon pri aborto reĝisorita de Tissé titole Frauennot - Frauenglück.[24]

Usonaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Fine de Aprilo 1930, Jesse L. Lasky, nome de Paramount Pictures, proponis al Eisenstein la oportunon fari filmon en Usono.[25] Li akceptis mallongdaŭran kontrakton por 100,000 dolaroj kaj alvenis en Holivudon en majo 1930.

Eisenstein proponis biografion de municia armilkomercisto Basil Zaharoff kaj filman version de Armoj kaj viro de George Bernard Shaw, kaj pli disvolvigitaj planoj por filmo de Oro de Sutter de Jack London,[26] sed laŭ sia rakonto malsukcesis impresi la studiajn produktorojn.[27] Paramount tiam proponis filman version de la verko de Theodore Dreiser Usona Tragedio.[28] Tio ekscitis Eisenstein, kiu legis la verkon kaj ŝatis ĝin, kaj eĉ iam renkontis Dreiser en Moskvo. Eisenstein kompletigis scenaron je la komenco de oktobro 1930,[29] sed ĝi tute malplaĉis al Paramount kaj, aldone, ilin timigis Frank Pease,[30] prezidanto de la Hollywood Technical Director's Institute. Pease, klara kontraŭkomunisto, ekis publikan kampanjon kontraŭ Eisenstein. La 23-an de oktobro 1930, per "reciproka interkonsento," Paramount kaj Eisenstein deklaris la kontrakton nuligita kaj malplena, kaj oni havigis al la grupo de Eisenstein revenajn biletojn al Moskvo je la kosto de Paramount.[31]

Walt Disney prezentas la sep nanojn el sceno el la origina filmo de 1937 Snow White en la epoko kiam Eisenstein studis lian kinarton.

Eisenstein tiele devis reveni hejmen kvazaŭ malsukcese. La soveta kinindustrio estis solvanta la aferon de la son-kino sen li kaj liaj filmoj, teknikoj, kaj teorioj estis ĉiam pli kaj pli atakitaj kiel 'ideologiaj malsukcesoj' kaj pra-ekzemploj de formalisma kinarto. Multaj el liaj teoriaj artikoloj el tiu periodo, ekzemple tiuj kolektitaj de Jay Leyda kiel Eisenstein on Disney (studoj pri Walt Disney), iĝis post jardekoj gravaj fakulaj tekstoj uzataj kiel studobjektoj en kinlernejoj tra la tuta mondo.

Upton Sinclair en la epoko de siaj kontaktoj kun Eisenstein.

Eisenstein kaj liaj apuduloj pasigis multe da tempo kun Charlie Chaplin,[32] kiu rekomendis ke Eisenstein renkontiĝu kun simpatia bonfaranto en la persono de usona socialisto, verkisto Upton Sinclair.[33] La verkoj de Sinclair estis akceptitaj kaj estis amplekse legataj en Sovetunio, kaj estis konataj de Eisenstein. Ambaŭ sentis reciprokan admiron kaj inter la fino de oktobro 1930 kaj la tiujara Dankotago, Sinclair sukcesis aranĝi plilongigon de la foresto de Eisenstein en Sovetunio, kaj permeson veturi al Meksiko. Tiu vojaĝo al Meksiko celis ke Eisenstein faru filmon produktorita de Sinclair kaj lia edzino Mary Craig Kimbrough Sinclair, kaj tri aliaj investantoj organizitaj kiel la "Mexican Film Trust".[34]

Meksika epizodo[redakti | redakti fonton]

Sergej Eisenstein vizitanta Roterdamon en 1930.

La 24an de novembro, 1930, Eisenstein subskribis kontrakton kun la Trusto "upon the basis of his desire to be free to direct the making of a picture according to his own ideas of what a Mexican picture should be, and in full faith in Eisenstein's artistic integrity" (surbaze de sia deziro esti libera reĝisori la faradon de filmo laŭ siaj propraj ideoj pri kio meksika fimo estu, kaj je plena fido en la arta integreco de Eisenstein).[35] La kontrakto ankaŭ definis ke la filmo estu "ne-politika," ke tuje disponebla financado venu el Mary Sinclair en kvanto de "ne malpli ol 25 000 dolaroj,"[36] ke la planita filmado daŭru "periodon el tri al kvar monatoj,"[36] kaj ĉefe ke "Eisenstein krome interkonsentas ke ĉiuj filmaĵoj faritaj aŭ reĝisoritaj de li mem en Meksiko, ĉiuj negativaj filmaĵoj kaj pozitivaj printaĵoj, kaj la tuta historio kaj ĉiuj ideoj emmetitaj en tia meksika filmo, estu propraĵo de Sino. Sinclair..."[36] Kodicilo al la kontrakto indikis ke la "Soveta Registaro povas havi la [finitan] filmon libere por prezenti ĝin ene de Sovetunio."[37] Laŭdire, parole oni klarigis ke oni atendas ke fine aperos la unuhora filmo.

Portreto de Rivera, kun kiu multe traktis Eisenstein en Meksiko, fotita de Carl Van Vechten.

Ĉirkaŭ la 4a de decembro, Eisenstein estis survoje al Meksiko pertrajne, akompanata de Aleksandrov kaj Tisse. Poste li produktoris mallongan resumon de la ses-parta filmo kiu iĝus, en unu maniero aŭ alia, la fina plano de Eisenstein por sia projekto. La titolo por la projekto, ¡Que viva México!, estis decidita iom poste. Dume en Meksiko Eisenstein miksiĝis socie kun Frida Kahlo kaj Diego Rivera. Eisenstein admiris tiujn artistojn kaj la meksikan kulturon ĝenerale, kaj ili inspiris lin nomi siajn filmojn "movantaj freskoj".[38] La maldekstra usona kinkomunumo entuziasme sekvis la progresojn de Eisenstein en Meksiko, pri kio skribis Chris Robe en sia libro Left of Hollywood: Cinema, Modernism, and the Emergence of U.S. Radical Film Culture.[39]

Post plilongigita foresto, Stalin sendis telegramon en kiu diris ke Eisenstein iĝas dizertinto.[40] Sub tiu premo, Eisenstein kulpigis la pli junan fraton de Mary Sinclair, nome Hunter Kimbrough, kiu estis sendita por agadi kiel filma produktoro, pri la filmadaj problemoj.[41] Eisenstein esperis premi la ge-Sinclair por ke ili intervenu inter li kaj Stalin, por ke la reĝisoro povu fini la filmon en sia propra maniero. La furiozaj ge-Sinclair finis la produktoradon kaj ordonis al Kimbrough reveni al Usono portante la reston de la filmaĵo kaj la tri sovetanojn por vidi kion ili povas fari kun la filmaĵo jam farita, ĉirkaŭkalkulita je gamo el 170,000 liniaj futoj kun la parto Soldadera nefilmita,[42] ĝis kromaĵo de 250,000 liniaj futoj.[43]

Por la nefinita filmado de la "novelo" de Soldadera, sen bezoni koston, Eisenstein akiris 500 soldatojn, 10,000 pafilojn, kaj 50 kanonojn de la Meksika Armeo,[41] sed tio perdiĝis pro la ĉeso de produktorado fare de la ge-Sinclair. Kiam Eisenstein venis al la usona landlimo, doganisto konsideris skizojn kaj desegnojn de karikaturoj pri Jesuo pornografia materialo.[44][45] Lia reenira vizo estis nuligita,[46] kaj la kontaktoj de Sinclair en Vaŝingtono estis nekapablaj sekurigi por li aldonan plilongigon de lia foresto en Sovetunio. Eisenstein, Aleksandrov, kaj Tisse ricevis permeson, post unu monato de restado ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksiko ĉe Laredo (Teksaso), por 30-taga "trapaso" por iri de Teksaso al Novjorko,[46] kaj de tie sekvi al Moskvo, dum Kimbrough revenis al Los-Anĝeleso portante la restantan filmon.

Eisenstein ĉ. 1935.

Eisenstein turneis la usonan sudon, survoje al Novjorko. En la mezo de 1932, la ge-Sinclair povis akiri la servojn de Sol Lesser, kiu ĵus malfermis Principal Distributing Corporation, distribuan oficejon en Novjorko. Lesser interkonsentis superrigardi la post-produktoran verkon de la negativaĵoj — je la kosto de la ge-Sinclair — kaj distribui ajnan rezultan produkton. Oni kompletigis du maletendajn longajn filmojn kaj unu kurtan filmon — nome Thunder Over Mexico (Ŝtormo super Meksiko) bazita sur la filmaĵo "Maguey",[47] Eisenstein in Mexico, kaj Death Day (Tago de mortoj) respektive — kaj ili estis publikigitaj en Usono inter aŭtuno de 1933 kaj komenco de 1934. Eisenstein neniam vidis iun ajn el la filmoj Sinclair-Lesser, nek postan klopodon fare de sia unua biografiisto, nome Marie Seton, nome Time in the Sun (Tempo en la suno)[48] publikigita en 1940. Li publike asertis ke li perdis ĉian intereson en la projekto. En 1978, Grigori Aleksandrov publikigis — kun la sama nomo malgraŭ la kopirajto — sian propran version, kiu ricevis la Honoran Orpremion ĉe la 11a Moskva Internacia Kinofestivalo en 1979. Poste, en 1998, Oleg Kovalov eldonis en libera versio la filmon kiun li nomis "Mexican Fantasy" (Meksika fantazio).

Reveno al Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Pro la foresto de Eisenstein en Okcidento la senkondiĉe stalinisma kinindustrio kreis pri li suspektojn, kiuj neniam komplete malaperos. Li ŝajne pasigis kelkan tempon en mensa hospitalo en Kislovodsk en julio 1933,[49] eventuale kiel rezulto de deprimo. Eble ĝi kaŭzis penso, ke li ne devus permesi la eldonon de sia meksika filmaĵaro, uzita de la eldonistoj de la ge-Sinclair kaj Holivudo, kiuj absolute modifis la negativaĵojn.[50]

Poste li ricevis instruistan postenon ĉe la kinlernejo GIK (nune Gerasimova Kininstituto) kie li mem estis lerninta pli frue kaj en 1933-1934 prizorgis verkadon de kandidatiloj.[51] Eisenstein edziĝis al la filmistino kaj verkistino Vera Ataŝeva (1900–1965) en 1934 [52] kaj tiu rilato daŭris ĝis lia morto en 1948, kvankam estis iomaj onidiroj pri lia sekseco.[53][54]

Pavel Morozov, reala inspirinto de la filmo Beĵina herbejo.

En 1935, li komencis alian projekton, nome Beĵina herbejo, sed ŝajne la filmo alfrontis multajn el la samaj problemoj kiel Que Viva Mexico. Eisenstein unuflanke decidis filmi du versiojn de la scenaro, unu por plenkreska publiko kaj alian por infanoj; li malsukcesis difini klaran filmokalendaron; kaj li filmis malavare, kio rezultis en kostaj superkromaĵoj kaj malsukceso sekvi limdatojn. Kvankam la soveta kingravulo Boris Ŝumjackij kuraĝigis Sinclair por subfosi la stabilecon de Eisenstein[50] li estis atakita ne tiom ĉe Beĵina herbejo fare de la soveta kinindustrio, sed ĉefe de la usonaj partneroj.[55]

Kio ŝajne savis la karieron de Eisenstein tiam estis ke Stalin finfine adoptis sintenon ĉe la katastrofo de Beĵina herbejo, kun aliaj kelkaj problemoj pri la kinindustrio tiama, nome ke tion kaŭzis ĉefe funkciuloj kies devo estis prizorgi ĉion. Finfine ĉio rezultis kontraŭ Boris Ŝumjackij,[56] "ekzekuta produktoro" de la soveta kinarto ekde 1932, kiu komence de 1938 estis denuncita, arestita, juĝita kaj kondamnita kiel perfidulo, kaj mortpafita. Ankaŭ la produktoraj funkciuloj ĉe la kinstudio de Mosfilm, kie Beĵina herbejo estis farita, estis anstataŭita, sed sen pliaj ekzekutoj.

Reapero[redakti | redakti fonton]

Eisenstein povis tiele reveni al la favoro de Stalin por 'unu plia oportuno', kaj li elektis el du proponoj, la mendon de biografia filmo Aleksandr Nevskij, kun muziko komponita de Sergej Prokofjev. Tiam, al li estis donita kun-scenaristo, Pjotr Pavlenko,[57] por kompletigi la scenaron; profesiaj aktoroj por ludi la rolulojn; kaj asista reĝisoro, Dmitrij Vasiljev, por plenumi la filmadon.[57]

Aleksander (Nikolaj Ĉerkasov) malakceptas la proponon de mongola ambasadoro kuniĝi al la Ora Hordo. Aleksandr Nevskij (1938).

La filmo estis bone akceptita de la kritikistoj de Sovetunio kaj de Okcidento, pro kio oni atribuis al li la Ordenon de Lenin kaj de la Stalin-Premion.[58] Ĝi estis evidenta alegorio kaj akra averto kontraŭ la amasaj fortoj de Nazia Germanio, bone ludita kaj bone farita. Laŭ la scenaro Nevskij diris plurajn rusajn proverbojn, tiel radikigante sian lukton kontraŭ germanaj invadantoj en rusaj tradicioj.[59] La filmo estis prezentita en 1938, kaj iĝis ne nur la unua filmo de Eisenstein dum preskaŭ jardeko, sed ankaŭ lia unua sonfilmo.

Monatojn post ties publikigo, Stalin subskribis pakton kun Hitler, kaj Nevskij estis tuje eligita el distribuado. Eisenstein revenis al instruado kaj ricevis mendon reĝisori la verkon de Richard Wagner nome Die Walküre ĉe la Bolŝoj-Teatro.[58] Post la eksplodo de la milito kontraŭ Germanio en 1941, Nevskij estis re-prezentita per ampleksa distribuado kaj akiris internacian sukceson. Kiam la milito alproksimiĝis al Moskvo, Eisenstein estis unu el multaj kinistoj translokitaj al Almato, kie li unue konsideris la ideon fari filmon pri la caro Ivano la 4-a. Eisenstein korespondis kun Prokofjev el Almato, kaj kuniĝis kun li tie en 1942. Prokofjev komponis la muzikon por la filmo de Eisenstein kaj Eisenstein reciprokis la desegnojn por opera versio de Milito kaj paco kiun Prokofjev estis disvolviginta.[60]

Ivana trilogio[redakti | redakti fonton]

Oficiala portreto de Stalin el 1947, iom post la epoko kiam li apogis Eisenstein.

La filmo de Eisenstein, nome Ivano la Terura, Parto 1a, prezentanta la figuron de Ivano la Terura kiel nacia heroo, ricevis la aprobon de Jozefo Stalino (kaj la Stalin-Premion),[61] sed la sekvo, Ivano la Terura, Parto 2a estis kritikita de variaj aŭtoritatoj kaj restis nepublikigita ĝis 1958. La tuta filmaĵaro el la ankoraŭ nekompleta Ivano la Terura, Parto 3a estis konfiskita, kaj plejparte detruita[62] (kvankam kelkaj filmitaj scenoj konserviĝis).

Ankaŭ la sano de Eisenstein malboniĝis, do li estis frapita de koratako dum la farado de tiu ĉi filmo, kaj mortis pro la dua koratako je aĝo de 50.[63] Li estis trovita surplanke de sia moskva loĝejo matene la 11an de februaro 1948. La korpo poste kuŝis en la Salono de la Kinlaboristoj, sub or-bordita velura mortotuko, ĉirkaŭata de abundo de floroj, antaŭ esti kremaciita la 13an de februaro. La cindroj estis entombigitaj en la neĝo-kovrita grundo de la Novodeviĉje tombejo en Moskvo.[64]

Kinteoriisto[redakti | redakti fonton]

Eisenstein estis pioniro en la uzado de muntado, nome specifa uzado de kinfarado. Li kaj lia samtempulo, Lev Kuleŝov, du el la plej influaj kinteoriistoj, asertis ke muntado estis la esenco de la kinarto. Liaj artikoloj kaj libroj — partikulare Filma Formo kaj La Filma Senco — detale klarigas la signifon de muntado.

Filmomuntisto ĉe laboro en 1946, du jarojn antaŭ la morto de Eisenstein.

Liaj verkoj kaj filmoj grave influis postajn kinfaristojn. Eisenstein kredis ke muntado povas esti uzata ne nur eksponi scenon aŭ momenton, pere de "ligado" de rilataj (foje kontraste) bildoj. Eisenstein sentis ke la "kolizio" de filmaĵoj povas esti uzata por manipuli la emociojn de la publiko kaj krei kinajn metaforojn. Li kredis ke ideo povas esti derivata el la apudigo de du sendependaj filmaĵoj, alportante elementojn de algluado en filmon. Li disvolvigis tion, kion li nomigis "metodoj de muntado":

  1. Metrikaj[65]
  2. Ritmaj[66]
  3. Tonaj[67]
  4. Supertonaj[68]
  5. Intelektaj[69]

Eisenstein instruis kinfaradon dum sia kariero ĉe GIK kie li verkis la studobjektojn por la kurso por reĝisoroj;[70] la bildoj de lia klasĉambro estas reproduktitaj en la verko de Vladimir Niĵnij Lecionoj kun Eisenstein. Ekzercoj kaj ekzemploj por studentoj estis bazitaj sur tradukita literaturo kiel la romano de Honoré de Balzac nome Le Père Goriot.[71] Alia teza laboro estis la scenaro de la lukto en Haitio por la sendependeco priskribita en la verko de Anatolij Vinogradov nome La nigra konsulo,[72] influita ankaŭ de la verko de John Vandercook nome Nigra Majesto.[73]

La posedantoj studas la postulojn de la laboristoj en la filmo Striko, tipa ekzemplo de klasbatalo.

Lecionoj el tiu scenaro estis elfositaj en la rolulo de Jean-Jacques Dessalines, bildigante liajn movojn, agojn, kaj la tragedion ĉirkaŭ li. Krom la pedagogio de literatura kaj teatra enhavo, Eisenstein instruis pri la teknikoj de reĝisorado, fotarto, kaj filmomuntado, dum kuraĝigis la disvolvigon de individueco, esprimiveco, kaj kreiveco de siaj studentoj.[74] La pedagogio de Eisenstein, same kiel liaj filmoj, estis politike influitaj kaj enhavis citaĵojn el Vladimir Lenin interplektitaj kun lia instruado.[75]

En siaj unuaj filmoj, Eisenstein ne uzis profesiajn aktorojn. Liaj rakontoj apartiĝis de individuaj roluloj kaj interesiĝis pri ampleksaj sociaj aferoj, ĉefe pri klasbatalo. Li uzis teatrogrupajn aktorojn, kaj la roloj estis luditaj de netrejnitaj personoj el la rilataj klasoj; li evitis regulelektitajn geaktorojn.[76] La opinio de Eisenstein pri komunismo venigis lin en konflikton kun funkciuloj de la reganta reĝimo de Jozefo Stalino. Kiel multaj aliaj bolŝevikaj artistoj, Eisenstein imagis novan socion kiu anstataŭu artistojn tute, liberigante ilin de la limoj de estroj kaj buĝetoj, lasante ilin absolute liberaj por krei. Sed buĝetoj kaj produktoroj restis por la soveta kinindustrio same gravaj kiel por la resto de la mondo. Pro la ĵusa milito, la revoluci-detruita kaj izolata nova lando ne havis la rimedojn por ŝtatigi sijn kinindustrion dekomence. Kiam ĝi faris tion, limigitaj rimedoj — kaj monaj kaj ekipaj — postulis produktorajn kontrolojn same etendaj kiom ĉe la kapitalisma mondo.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

En rusa, kaj disponebla rete
  • Эйзенштейн, Сергей (1968), "Сергей Эйзенштейн" (избр. произв. в 6 тт), Москва: Искусство , Избранные статьи.
  • Selektitaj artikoloj en: Christie, Ian; Taylor, Richard, eds. (1994), The Film Factory: Russian and Soviet Cinema in Documents, 1896–1939, New York, New York: Routledge, ISBN 0-415-05298-X .
  • Eisenstein, Sergei (1949), Film Form: Essays in Film Theory, New York: Hartcourt ; translated by Jay Leyda.
  • Eisenstein, Sergei (1942) The Film Sense, New York: Hartcourt; tradukita de Jay Leyda.
  • Eisenstein, Sergei (1972), Que Viva Mexico!, New York: Arno, ISBN 978-0-405-03916-4 .
  • Eisenstein, Sergei (1994) Towards a Theory of Montage, British Film Institute.

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Almost nothing is known of his paternal grandparents, though the wife of his cousin once remarked that her husband mentioned that the grandmother was thought to be Swedish." en Ronald Bergan, Sergei Eisenstein – The New York Times.
  2. Literaty Encyclopedia
  3. Эйзенштейн 1968 [1]
  4. Sergei Eisenstein (1964). Ilyin L.A., eld. Sergei Eisenstein Selected Works in Six Volumes, Volume 1. Moscow: Iskusstvo. p. 29
  5. Bordwell 1993, p. 1
  6. Seton 1952, p. 19
  7. Seton 1952, p. 20
  8. Seton 1952, p. 22
  9. Al LaValley. (2001) Eisenstein at 100. Rutgers University Press. ISBN 9780813529714. “As a committed Marxist, Eisenstein outwardly turned his back on his Orthodox upbringing, and took pains in his memoirs to stress his atheism.”.
  10. Sergei Eisenstein. (1996) Richard Taylor: Beyond the stars: the memoirs of Sergei Eisenstein, Volume 5. BFI Publishing. ISBN 9780851704609. “My atheism is like that of Anatole France -- inseparable from adoration of the visible forms of a cult.”.
  11. Seton 1952, p. 28
  12. Seton 1952, paĝoj 34–35
  13. Seton 1952, p. 35
  14. Эйзенштейн 1968 [2]
  15. Seton 1952, p. 37
  16. Seton 1952, p. 41
  17. Seton 1952, p. 529
  18. Seton 1952, paĝoj 46–48
  19. Seton 1952, p. 61
  20. Christie & Taylor 1994, paĝoj 87–89
  21. Эйзенштейн 1968 [3]
  22. Goodwin 1993, p. 32
  23. Eisenstein 1972, p. 8
  24. Bordwell 1993, p. 16
  25. Geduld & Gottesman 1970, p. 12
  26. Montagu 1968, p. 151
  27. Seton 1952, p. 172
  28. Seton 1952, p. 174
  29. Montagu 1968, p. 209
  30. Seton 1952, p. 167
  31. Seton 1952, paĝoj 185–186
  32. Montagu 1968, paĝoj 89–97
  33. Seton 1952, p. 187
  34. Seton 1952, p. 188
  35. Seton 1952, p. 189
  36. 36,0 36,1 36,2 Geduld & Gottesman 1970, p. 22
  37. Geduld & Gottesman 1970, p. 23
  38. Bordwell 1993, p. 19
  39. Left of Hollywood: Cinema, Modernism, and the Emergence of U.S. Radical Film Culture
  40. Seton 1952, p. 513
  41. 41,0 41,1 Geduld & Gottesman 1970, p. 281
  42. Eisenstein 1972, p. 14
  43. Geduld & Gottesman 1970, p. 132
  44. Seton 1952, paĝoj 234–235
  45. Geduld & Gottesman 1970, paĝoj 309–310
  46. 46,0 46,1 Geduld & Gottesman 1970, p. 288
  47. Bordwell 1993, p. 21
  48. Seton 1952, p. 446
  49. Seton 1952, p. 280
  50. 50,0 50,1 Leyda 1960, p. 299
  51. Bordwell 1993, p. 140
  52. Bordwell 1993, p. 33
  53. Aldrich & Wotherspoon 2002 pp. 170–71.
  54. "Putin's pride? Six famous gay sons of Russia" (-), Channel 4, 8a de Februaro 2014. Kontrolita 8a de Januaro 2015.
  55. Leyda 1960, p. 275
  56. Seton 1952, p. 369
  57. 57,0 57,1 Bordwell 1993, p. 27
  58. 58,0 58,1 Bordwell 1993, p. 28
  59. Kevin McKenna. 2009. “Proverbs and the Folk Tale in the Russian Cinema: The Case of Sergei Eisenstein’s Film Classic Aleksandr Nevsky.” The Proverbial «Pied Piper» A Festschrift Volume of Essays in Honor of Wolfgang Mieder on the Occasion of His Sixty-Fifth Birthday, eld. de Kevin McKenna, pp. 277–92. New York, Bern: Peter Lang.
  60. Leyda & Voynow 1982, p. 146
  61. Neuberger 2003, p. 22
  62. Leyda & Voynow 1982, p. 135
  63. Neuberger 2003, p. 23
  64. . The Death of Sergei Eisenstein. Alirita 24a de Marto 2014.
  65. Eisenstein 1949, p. 72
  66. Eisenstein 1949, p. 73
  67. Eisenstein 1949, p. 75
  68. Eisenstein 1949, p. 78
  69. Eisenstein 1949, p. 82
  70. Nizhniĭ 1962, p. 93
  71. Nizhniĭ 1962, p. 3
  72. Nizhniĭ 1962, p. 21
  73. Leyda & Voynow 1982, p. 74
  74. Nizhniĭ 1962, paĝoj 148–155
  75. Nizhniĭ 1962, p. 143
  76. Seton 1952, p. 185

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bergan, Ronald (1999), Sergei Eisenstein: A Life in Conflict, Boston, Massachusetts: Overlook Hardcover, ISBN 978-0-87951-924-7
  • Bordwell, David (1993), The Cinema of Eisenstein, Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, ISBN 978-0-674-13138-5
  • Geduld, Harry M.; Gottesman, Ronald, eld. (1970), Sergei Eisenstein and Upton Sinclair: The Making & Unmaking of Que Viva Mexico!, Bloomington, Indiana: Indiana University Press, ISBN 978-0-253-18050-6
  • Goodwin, James (1993), Eisenstein, Cinema, and History, Urbana: University of Illinois Press, ISBN 0-252-06269-8
  • Leyda, Jay (1960), Kino: A History of the Russian And Soviet Film, New York: Macmillan, OCLC 1683826
  • Leyda, Jay (1986), Eisenstein on Disney, London: Methuen, ISBN 0-413-19640-2
  • Leyda, Jay; Voynow, Zina (1982), Eisenstein At Work, New York: Pantheon, ISBN 978-0-394-74812-2
  • Montagu, Ivor (1968), With Eisenstein in Hollywood, Berlin: Seven Seas Books, OCLC 8713
  • Neuberger, Joan (2003), Ivan the Terrible: The Film Companion, London; New York: I.B. Tauris, ISBN 1-86064-560-7
  • Nizhniĭ, Vladimir (1962), Lessons with Eisenstein, New York: Hill and Wang, OCLC 6406521
  • Seton, Marie (1952), Sergei M. Eisenstein: A Biography, New York: A.A. Wyn, OCLC 2935257
  • Howes, Keith (2002), "Eisenstein, Sergei (Mikhailovich)", en Aldrich, Robert; Wotherspoon, Garry, Who's Who in Gay and Lesbian History from Antiquity to World War II, Routledge; London, ISBN 0-415-15983-0
  • Stern, Keith (2009), "Eisenstein, Sergei", Queers in History, BenBella Books, Inc.; Dallas, Texas, ISBN 978-1-933771-87-8
  • Antonio Somaini, Ejzenstejn. Il cinema, le arti, il montaggio, Einaudi, Torino 2011

Dokumentaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • The Secret Life of Sergei Eisenstein (1987) de Gian Carlo Bertelli

Filmitaj biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Eisenstein (filmo) (2000) de Renny Bartlett, "a series of loosely connected (and unevenly acted) theatrical sketches whose central theme is the director's shifting relationship with the Soviet government" fokuze al "Eisenstein the political animal, gay man, Jewish target and artistic rebel".
  • Eisenstein in Guanajuato (2015) de Peter Greenaway.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Arkivaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sergei Eisenstein en la angla Vikipedio.



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.