Sergej Raĥmaninov
Sergej Rachmaninoff | |
---|---|
![]() Pentraĵo de Serguei Rachmaninov fare de Konstantin Somov (1925)
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Сергей Васильевич Рахманинов |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1873 en Starorussky Uyezd, Novgorod Governorate, ![]() |
Morto | 28-an de marto 1943 (69-jara) en Beverly Hills, ![]() |
Edz(in)o | Natalia Satina |
Retejo | www.rachmaninoff.org |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Сергей Васильевич Рахманинов |
Mortokialo | melanomo |
Tombo | Kensico Cemetery |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Usono |
Alma mater | Moskva Ĉajkovskij Konservatorio • Sankt-Peterburga Konservatorio • Accademia Nazionale di Santa Cecilia |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Vasily Arkadyevich Rachmaninoff |
Patrino | Lyubov Petrovna Butakova |
Edz(in)o | Natalia Satina |
Infano | Irene Sergievna Rachmaninoff |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto • dirigento • muzikologo • virtuozo |
Verkoj | Symphony No. 1 All-Night Vigil Piano Concerto No. 2 Prelude in C-sharp minor Pyrrique Scherzo in D minor Piano Concerto No. 1 Prince Rostislav Suite No. 1 Morceaux de salon Morceaux de salon Études-Tableaux |
TTT | |
Retejo | https://www.rachmaninoff.org |
Sergej Vasiljeviĉ RAĤMANINOV (ruse Сергей Васильевич Рахманинов, angle Sergei Rachmaninoff; naskiĝis la 1-an de aprilo 1873; mortis la 28-an de marto 1943 en Los-Anĝeleso, Usono) estis rusa komponisto, pianisto kaj orkestrestro.
Naskiĝloko[redakti | redakti fonton]
Longtempe oni opiniis, ke lia naskiĝloko estas bieno de liaj gepatroj en Oneg, proksime de Novgorodo. Nun oni diras, ke li naskiĝis en bieno Semenovo, Novgoroda gubernio.
Klano[redakti | redakti fonton]
Nomon al la klano delonge donis bojaro Raĥman, kiu ŝajne originis el iu tatara familio. Ĉiuj liaj idoj apartenis al aristokrata nobelaro.
Studado[redakti | redakti fonton]
Ekde kvarjara aĝo Sergio lernis pianan ludon. En naŭ jaroj li komencis studi pianon pli profunde en St.Peterburga konservatorio.
Ekde 1888 li studis en Moskva konservatorio, en kiu li diplomiĝis en 1892 kiel pianisto kaj komponisto ricevinte plej prestiĝan oran medalon.
Kiam li estis dektrijaraĝa, kun li konatiĝis granda rusa muzikisto Petro Ĉajkovskij, kiu poste multe apogis la junan kolegon.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Lia praktika kariero komenciĝis en 1893 kiel instruisto de muziko en moskva Mariinska lernejo por fraŭlinoj.
Poste li unu sezonon estis dirigento de moskva rusa privata opero, kiun posedis mecenato Savo Mamontov. Tiu interkrampe kreskigis multajn junajn muzikistojn, pentristojn, skulptistojn k.a., kiuj iĝis elito de la rusa kulturo.
Poste li kelkan tempon laboris kiel dirigento en moskva Granda (Boljŝoj) teatro.
Elmigrado[redakti | redakti fonton]
Baldaŭ post la Oktobra revolucio en 1917 Sergio Raĥmaninov akceptis oferton de sveda impresario el Stokholmo kaj kune kun lia edzino Natalia Aleksandrovna kaj filinoj lasis Rusion. Novembre de 1918 la familio enmigris Usonon kaj ekloĝis en Novjorko. Tie li multe gastrolis tra la lando kaj eksterlande, sed ne havis permanentan laborlokon.
Ĉefaj kreaĵoj[redakti | redakti fonton]
Necesas rimarkigi, ke komponado de Raĥmaninov ne estis stabila dum lia vivo. Dum iuj krizaj jaroj li verkis nenion.
La unua verko de Raĥmaninov – opero "Aleko" laŭ motivoj de poemo "Ciganoj" far Aleksandro Puŝkin aperis en 1892, kiam li estis deknaŭjaraĝa.
En 1901 li finis komponon de lia Dua piana koncerto, kiu havis grandan sukceson ĉe publiko. Post elmigrado li longe spertis grandan nostalgion pri la patrujo, tial liaj sekvaj verkoj aperis nur en 1926 – 1927: la Kvara koncerto kaj Tri rusaj kantoj. Ses kreaĵoj komponitaj eksterlande apartenas al elito de la monda kaj la rusa muziko. En 1941 Raĥmaninov verkis sian lastan kreaĵon – Simfoniaj dancoj.
Kontribuo al venko de la Ruĝa armeo[redakti | redakti fonton]
Dum la Granda Patria milito de Sovetunio kontraŭ nazia Germanio Raĥmaninov elsendis enspezojn de kelkaj koncertoj okazintaj en Usono al sia patrujo, en la fonduson de la Ruĝa armeo. Li samptempe skribis tien: Mi kredas je via absoluta venko.
Malsano kaj morto[redakti | redakti fonton]
Lastajn siajn jarojn Sergio Raĥmaninov suferis pro grava malsano (kancero), sed daŭrigis sian koncertan karieron.
Li mortis la 28-an de marto 1943 en Beverly Hills, Kalifornio. Lia tombo troviĝas en Kensico tombejo, Valhalla, Novjorkio.
Eponimo[redakti | redakti fonton]
- 4345 Rachmaninoff - asteroid nomita en menoro de Sergej Racĥmaninov
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- [1] Unuetaĝa Usono ĉ.18 "Elitaj mondaj muzikistoj"