Sergijev Posad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergijev Posad
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 141300–141315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104 579  (2017) [+]
Loĝdenso 2 092 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 18′ N, 38° 8′ O (mapo)56.338.133333333333Koordinatoj: 56° 18′ N, 38° 8′ O (mapo) [+]
Alto 210 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Sergijev Posad (Moskva provinco)
Sergijev Posad (Moskva provinco)
DEC
Sergijev Posad
Sergijev Posad
Situo de Sergijev Posad
Sergijev Posad (Eŭropa Ruslando)
Sergijev Posad (Eŭropa Ruslando)
DEC
Sergijev Posad
Sergijev Posad
Situo de Sergijev Posad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sergiyev Posad [+]
vdr

Sergijev Posad (ruse Сергиев Посад) estas urbo en Moskva provinco de Rusio. Reala diamanto de t.n. “La Ora Ringo” ĉirkaŭiganta Moskvon estas urbo Sergijev Posad situanta 80 km norden de la ĉefurbo.

Nenie en Rusio konserviĝis tiel multe da unikaj arkitekturaj monumentoj kaj surmuraj pentraĵoj (freskoj) el 11-18 jarcentoj, kiel en ĉi-urbo.

Historio de la urbo estas dense kunligita kun tiea fame konata monakejo, kiun fondis en la 14-a jarcento monakestro Sergij RadoneĵskijSergio de Radoneĵ. Li venis ĉi tien el proksima vilaĝo Radoneĵ kaj nun ortodoksaj kristanoj honoras lin kiel sanktulo – Sergij Radoneĵskij (Sergio el Radoneĵ). En 1380 li benis moskvan princon Dimitrij al batalo kontraŭ tataraj okupintoj kaj tiu venkis la malamikojn.

Laŭro
bildo de la rusia ortodoksa sanktulo Sergio Radoneĵskij, pentrita fare de Vasnecov

Dum jarcentoj la monakejo estadis granda religia kaj kultura centro de Rusio. En ĝi kreis ikonografiistoj Andreo Rublev kaj Danilo Ĉernij. Por ikonostazo de la templo de Sankta Triunuo Andreo Rublev pentris plej fame konatan kaj valoran ikonon – "Sankta Triunuo". En la 16-a jarcento monakejon ĉirkaŭigis dikaj brikaj muregoj longaj je 1284 m., danke al kiuj la monakejon ne sukcesis aneksi dum dekses monatoj la polaj konkerintoj komence de la 17-a jarcento.

En 1744 la monakejo akiris statuson de Laŭro kaj en 1782 multaj vilaĝoj kaj sidejoj, situantaj ĉirkaŭ la monakejo, konsistigis urbon Sergiev Posad. En 1845 nova ŝoseo kunligis la urbon kun Moskvo kaj en 1862 paralele aperis la fervojo. Ekde 1742 en Laŭro funkcias Spirita Seminario kaj ekde 1814 - Moskva Spirita Akademio.

Plej malnova preĝejo de la monakejo estas la templo de Sankta Triunuo konstruita en 1423. Orienten de la templo en 1476 oni konstruis kampanilon omaĝe al alveno de Sankta Spirito.

Majesta konstruaĵo de Uspenskij templo tre similas samnoman katedralon situantan en moskva Kremlo. Ĉe la nordokcidenta angulo de la templo troviĝas familia kripto de la rusa caro Boriso Godunov.

Apud staras la belega kapelo super la malnova puto, kies akvo savis multajn vivojn de sieĝitoj, kiam ilin atakis malamikoj. Kreduloj opinias, ke ĝi estas sankta kaj do trinkas ĝin por resaniĝi.

Petro kaj Paŭlo templo

La 16-an de aprilo de 2004 plej granda kaj plej peza (72300 kg) en la kristana mondo la bronza sonorilego estis konsekrita kaj pendigita en la kampanilon de la templo de Sankta Triunuo. Kvankam en la moskva Kremlo troviĝas sur piedestalo pli granda sonorilego (ĉ. 200 t), mondfame konata kiel Caro-Sonorilo, sed ĝi ne povas funkcii, ĉar dum levado ĝi falis kaj de ĝi apartiĝis kelktuna fragmento.

Elvido sur preĝejo profeto Elijaho

Inter ceteraj multaj vidindaĵoj de la urbo nepre necesas mencii tiean muzeon de ludiloj. Ĝi estas la dua en la mondo kaj havas plurajn ekzemplojn de ludiloj de antikveco ĝis nuneco el diversaj landoj, ĉefe el Rusio.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Sergijev posad (Сергиев посад) en 1742 ... 1919;
  • Sergijev (Сергиев) en 1919 ... 1930;
  • Zagorsk (Загорск) en 1930 ... 1991.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 56° 18′ N 38° 08′ O / 56.300 °N, 38.133 °O / 56.300; 38.133 (mapo).

En la urbo estas fervoja stacio en linio Moskvo - Jaroslavl, je la 70-a km de Jaroslavskij stacidomo de Moskvo.

En 2002 la urbo havis 113,6 mil loĝantojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]