Saltu al enhavo

Serhij Ploĥij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serhij Ploĥij
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1957 (1957-05-23) (69-jaraĝa)
en Niĵnij Novgorod
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusa angla ukraina vd
Alma mater Oles Honchar Dnipro National University (en) Traduki
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ukrainologio vd
Doktoreca konsilisto Nikolaĭ Pavlovich Kovalʹskiĭ vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
historiisto Serhij Ploĥij (2015)

Serhij PLOĤIJ (ukraine: Сергій Миколайович Плохій; naskiĝinta la 23-an de majo 1957 en Niĵnij Novgorod) estas konata ukraina-usona historiisto kaj universitatprofesoro.

Estante filo de ukrainaj gepatroj vivantaj en Rusujo - tiutempe en lia ĉirkaŭaĵo la nacieca demando ne ludis ian rolon[1] - li pasigis la junulajn jarojn en Zaporiĵo. En 1980 li finis studojn de historiaj kaj sociaj sciencoj ĉe Dnipra universitato. Sekvis ĝis 1982 pluklerigaj studoj ĉe Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj en Moskvo, pri historiografio kaj fontotaksado. Doktoriĝo sukcesis ĉe Kieva universitato.

Sekvis docentado, inter 1983 kaj 1991, ĉe la Dnipra universitato kie li fariĝis orda profesoro. De 1996 li profesoris pri historio ĉe universitato de Alberto fondante esploradprogramon pri religio kaj kulturo. Krome vicestris li samloke la Kanadan instituton pri ukrainaj studoj kaj la Petrr-Jacyk-centron pri ukraina historireserĉado. De 2007, Ploĥij estas postanto de Omeljan Pricak ĉe universitato Harvard (Hruŝevskij-katedro). En 2013 li ekdirektoris por Harvard Ukrainian Research Institute.[2][3][4][5]

  • 2002–2005: premio (1-a) de American Association for Ukrainian Studies
  • 2015: Lionel-Gelber-premio por The Last Empire: The Final Days of the Soviet Union[6]
  • 2015: Antonoviĉ-premio
  • 2018: Baillie-Gifford-premio pri nefikciaĵoj por Chernobyl: History of a Tragedy
  • 2018: Taras-Ŝevĉenko-premio[7]

Skribaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • The Cossacks and Religion in Early Modern Ukraine. Oxford University Press, 2002, ISBN 0-19-924739-0.
  • Tsars and Cossacks. A Study in Iconography. Ukrainian Research Institute, Harvard University, 2003, ISBN 0-916458-95-4.
  • (kun Frank E. Sysyn) Religion and Nation in Modern Ukraine. Canadian Institute of Ukrainian Studies, 2003, ISBN 1-895571-36-7.
  • Unmaking Imperial Russia. Mykhailo Hrushevsky and the Writing of Ukrainian History. University of Toronto Press, 2005, ISBN 0-8020-3937-5.
  • The Origins of the Slavic Nations. Premodern Identities in Russia, Ukraine and Belarus. Cambridge University Press, 2006, ISBN 0-521-86403-8.
  • Ukraine and Russia. Representations of the Past. University of Toronto Press, 2008, ISBN 978-0-8020-9327-1.
  • Yalta. The Price of Peace. Viking Adult, 2010, ISBN 978-0-670-02141-3.
  • The Cossack Myth. History and Nationhood in the Age of Empires. Cambridge University Press, 2012, ISBN 978-1-107-02210-2.
  • The Last Empire. The Final Days of the Soviet Union. Basic Books, New York 2014, ISBN 978-0-465-05696-5
  • Lost Kingdom. The Quest for Empire and the Making of the Russian Nation. Basic Books, New York 2017, ISBN 978-0-465-09849-1.
  • The Man with the Poison Gun. A Cold War Spy Story. Oneworld Publications, London 2017, ISBN 978-1-78607-176-7.
  • Chernobyl. History of a Tragedy. Allen Lane, London 2018, ISBN 978-0-241-34902-1.
  • Forgotten Bastards of the Eastern Front. American Airmen behind the Soviet Lines and the Collapse of the Grand Alliance. Oxford University Press, 2019, ISBN 978-0-19-006102-9.
  • The Gates of Europe. A History of Ukraine. Basic Books, New York 2015 (aktualisierte Neuauflage 2021, ISBN 978-1-5416-7564-3)
  • Nuclear Folly. A History of the Cuban Missile Crisis. W. W. Norton & Company, 2021, ISBN 978-0-393-54081-9.
  • The Frontline. Essays on Ukraine’s Past and Present. Harvard University Press, 2021, ISBN 978-0-674-26882-1.
  • Atoms and Ashes. A Global History of Nuclear Disasters. W. W. Norton & Company, New York 2022, ISBN 978-1-324-02104-9.
  • The Russo-Ukrainian War. The Return of History, Allen Lane, London 2023, ISBN 978-0-241-61735-9[8]
  • Chernobyl Roulette. A War Story. Allen Lane, 2024, ISBN 978-0-241-68125-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Christian Esch: "Putin ist kein origineller Denker" - ĉe: Der Spiegel, 24/2023 (9.6.2023)
  2. Ploĥij sur harvarda altlerneja paĝaro
  3. etbiografio ĉe goodreads.com
  4. preleganoncoj kaj etbiografio Arkivigite je 2023-05-23 per la retarkivo Wayback Machine - ĉe: Nacia Artomuzeo de Ukrainujo
  5. The Ukrainian Weekly, 15.4.2007, p. 10 kaj 17. Arkivita el la originalo je 2017-12-29. Alirita 2025-06-16 .
  6. "Lionel Gelber Prize 2015"
  7. paĝaro de la premi-aljuĝantoj
  8. traduko en Esperanton, pere de AI