Serimao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Serimao
Monstera deliciosa2.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Klaso: Liliopsedoj
Ordo: Alismataloj
Familio: Arakedoj
Genro: Monstera
Specio: M. deliciosa
Monstera deliciosa
Liebm.
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Serimao (Monstera deliciosa) estas planto de la familio Arakedoj (Araceae).

Ĝiaj folioj estas grandaj, koroformaj kaj traboritaj, kun longaj petioloj. Ĝiaj floroj estas bonodoraj kaj ĝiaj fruktoj estas manĝeblaj spadikoj tre dolĉaj, kies saporo similas al tiu de la ananaso, tial la latina scienca nomo deliciosa, kiu signifas bongustega.

Thaumatophyllum bipinnatifidum en la naturo. Tiu planto iufoje estas erare intermiksata kun la serimao.
maturaj fruktoj

La Serimao kreskas nature ekde Meksiko ĝis Panamo, sed estas monde kultivata kiel ornama planto.

Nematuraj fruktoj de la serimao