Serket

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serket
diino • mortodio
Informoj
Sekso ina
vdr

Serket, antikva diino de la magio kaj simbolo de la suna varmo de la sunsitemo.

Serket estis reprezentita kiel virino kun enskribaĵo sur ŝia kapo. Ankaŭ skorpio el ina kapo, kun kornoj aŭ kun la suno. Kelkfoje ŝi estis reprezentita kiel virino kun kapo de leonino.

Serket estis filino de Reo, kaj kelkfoje reprezentita en Edfu kiel edzino de Horuso, aŭ la patrino de Horaĥti. Ŝia filo estas Nehebkau en la Piramidaj tekstoj.

Serket estis bonfara diino kiu protektis la sarkofagon de la faraono. En la funebraj tekstoj ŝi aperas kiel patrino de la mortinto, kiun ŝi mamsuĉigas. Ŝi estis protektanto de la kanopo de Kebehsenuf. Ankaŭ ŝi helpis kontraŭ la pikoj de skorpioj kaj serpentoj.

Serket estis identigita kun la diinoj Iziso kaj Seŝat. Ŝi estis kultata en la Nildelto, en Edfu kaj Per-Serket. La sacerdotoj de Serket estis kuracistoj kaj magiistoj kiuj kuracis la pikadojn de la venenaj bestoj.