Sero
Sero estas sukcene flava likvo, disiĝanta de la sango dum ties koaguliĝo. (PIV)
Sero konsistas el akvo (91 %), proteinoj (7 %, albuminoj kaj globulinoj); la ceteraj 2 % estas elektrolitoj, nutroj kaj hormonoj.
Tasko de la sero estas transporti nutrajn kaj rubajn elementojn, antikorpojn, hormonojn kaj varmon.