Seroje Fioletovoje

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seroje Fioletovoje (ankaŭ estas konata kiel Maria Ŝtern); (naskiĝis la 23-an de aprilo de 1986 jaro en Rusio) estas rusa GLAT-aktivulo, pentristo-akcionisto, matematikisto kaj neduumulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Seroje Fioletovoje naskiĝis la 23-an aprilon de 1986 jaro.

Ri diplomiĝis en Rusia Ŝtata Universitato de Gaso kaj Nafto Gubkin (en 2007 jaro ri finis bakalaŭrecon, en 2010 jaro ri iĝis aspiranto). Seroje Fioletofoje estas kandidato de teknikaj scioj, en 2011 jaro, ri laboris kiel ĉefa scienca laboristo en laboratorio № 7 de Rusia Akademio de Sciencoj[1].

Seroje Fioletovoje partoprenis en akcioj de art-grupo «Milito», ankaŭ en akcio «Por la memoro de decembristoj», dum kiu la 7-an de septembro de 2008 jaro, dum la Tago de urbo Moskvo, en plafono de vendejo «Aŝan» estis alkroĉitaj kvin homoj — 3 enmigrantoj-gastlaboristoj kaj 2 GLAT-personoj, unu el kiu estis Seroje Fioletovoje[2][3][4][5].

Komence el 2012 jaro ĝis la 2013 jaro ri havis blogon en la retejo de «Eĥo de Moskvo»[6]. Riaj laboroj estis publikitaj en kelkaj kontraŭkulturaj kompilaĵoj kaj almanaĥo, ri estis unu el partoprenantoj de la projekto «Mediaudar».

Seroje Fioletovoje ricevis politikan azilon en Finlando en aŭgusto de 2014 jaro[7][8]. En Finlando oni faris dokumentan filmon, pri ria fatalo.

La 31-an de januaro de 2017 jaro, Seroje Fioletovoje, kune kun Viktoria Miroŝniĉenko transiĝis ŝtatan limon de Rusio en kontrolpunkto «Uspenka»[9]. La aktivistoj vizitis teritorion, kiu estas kontrolita de memdeklsrita Donecka Popola Respubliko, por organizi pacifisman akcion nome de la GLAT-movado. Per la sama tago, post la alveno en Donecko ili estis arestitaj de agentoj de ŝtata sekureco de DPR, kaj la 14-an de februaro de 2017 jaro ili estis deportitaj en Rusio[10][11].

Riaj politikaj opinioj estas individuisma anarkiismo[12], kaj ri estas kontraŭteisto. Komence el 2015 jaro, ĝis la 2017 jaro Seroje Fioletovoje loĝis en germana urbo Konstanco, de kie ri laboris kiel matematikisto-esploristo en loka universitato. En aŭtuno de 2017 jaro ri revenis en Moskvo.

Nuntempe, Seroje Fioletovoje laboras kiel redaktanto de rubriko pri scienco en retejo «Noĵ»[13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.