Serotonino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serotonino
Plata kemia strukturo de la
Serotonino
Tridimensia kemia strukturo de la
Serotonino
Agadkampoj de la serotonino kaj dopamino en la cerbo
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C10H12N2O
CAS-numero-kodo 50-67-9
ChemSpider kodo 5013
PubChem-kodo 5202
Merck Index 15,8601
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka pulvoro
Molmaso 176.215 g·mol−1
Fandpunkto 167.7 °C
Bolpunkto 416±30 °C
Acideco (pKa) 10.16
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 750 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20/21/22 R36/37/38
Sekureco S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H361
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P264, P270, P281, P301+310, P308+313, P321, P330, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Serotonino, aŭ 5-hidrokso-triptamino (5-HT) respektive enteramino, estas biogena amino kaj kune kun dopamino, noradrenalino kaj adrenalino apartenas al la grupo de Monoaminoj. Ĝi kreiĝas el la aminoacido triptofano. Serotonino en la organismo de homoj kaj bestoj funkcias kiel hista hormono kaj kiel nervotransigilo en la centra nerva sistemo, la intestara nerva sistemo, la kardiovaskula sistemo kaj en la sango. La nomo kaŭziĝas pro la efiko de la substanco al la sangopremo: serotonino estas tiu komponento de la sero, kiu reguligas la premon (latine tonus) en la angioj.

En la homo la amino serotonino kreiĝas en la sekvaj organoj el la aminoacido L-triptofano:

Serotonino stokiĝas en neŭronoj, sed ankaŭ ekzemple en la trombocitoj kaj la mastocitoj.

Pluraj medikamentoj specife uzas la mekanismon pri inhibicio de nervotransigiloj en bestoj kaj homoj. Ekzemplo estas la selektivaj serotoninaj reakceptaj inhibiciiloj (SSRI) en la medicina terapio de deprimo.

Ricevantoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj ricevantoj pri serotonino estas konataj, kiu estas grupitaj en 7 familioj: 5-HT1 ĝis 5-HT7. Krom 5-HT3 ili estas proteino-G-ligataj.

Kunrilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]