Serpentinŝtono
Serpentinŝtono, tornebla, marmoreca ŝtono kun verda, nigra aŭ ruĝa koloroj. Centro de la eūropa serpentinŝtonmetio estas Zöblitz. Balustradoj kaj ŝtuparoj en la Semper-operejo en Dresdeno estas tornitaj el ĝi. En pasinteco ĝi estis uzata por la en Eūropo ankoraū ne produktebla porcelano: do por vazoj, tasoj, teleroj, litvarmigiloj k.t.p.