Tsijiore-Nouve-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serpentine-Glaĉero)
Tsijiore-Nouve-Glaĉero
Pigne d'Arolla kun Col du Brenay
maldekstre en bildmezo Brenay-Glaĉero
dekstre ĵus rekonebla la firnkampoj de Tsijiroe-Nouve-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 601417 / 95260 (mapo)46.0088888888897.4569444444444Koordinatoj: 46° 1′ N, 7° 27′ O; CH1903: 601417 / 95260 (mapo)
Tsijiore-Nouve-Glaĉero (Svislando)
Tsijiore-Nouve-Glaĉero (Svislando)
DEC
Tsijiore-Nouve-Glaĉero
Tsijiore-Nouve-Glaĉero
Map
Tsijiore-Nouve-Glaĉero
Estiĝloko Pigne d'Arolla
Longeco 4,85 km
Larĝeco 0,5 km
Areo 3,20 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) Borgne d'ArollaRodano
Jara retiriĝo/kresko -18,0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Tsijiore-Nouve-Gletscher (france Glacier de Tsijiore Nouve, germane Tsijiore-Nouve-Gletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4,85 km, averaĝan larĝecon de 0,5 km kaj kovras areon de 3,20 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tsijiore-Nouve-Glaĉero havas sian originon ĉe la kresto inter Serpentine kaj Pigne d'Arolla je alteco de 3780 m s.m.. En ĝia supra parto ĝi trans firnkovritaj pasejoj estas ligita kun tri najbaraj glaĉeroj, nome trans Col du Brenay (3639 m s.m.) kun Brenay-Glaĉero, trans Col de la Serpentine (3547 m s.m.) kun Serpentine-Glaĉero kaj tra glacikovrita kresto kun Cheilon-Glaĉero. Tsijiore-Nouve-Glaĉero fluas nordorienten. Je ĝia okcidenta flanko situas la rokpintoj Pointes de Tsena Réfien (kun altecoj de ĝis 3500 m s.m.) kaj oriente Louettes Econdoues. La mallarĝa glaĉerlango nuntempe finiĝas je alteco de proksimume 2200 m s.m. supre de la turisma komunumo Arolla.

Elfluanto[redakti | redakti fonton]

La degelakvo de la glaĉero fluas al la rivero Borgne d'Arolla, kiu poste unuiĝas kun Borgne de Ferpècle. La uniiĝinta rivero fluas tra la Valo de Hérens al la rivero Rodano.

Pièce-Glaĉero[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko ankaŭ la lango de Pièce-Glaĉero (france Glacier de Pièce) alfluis kiel tributglaĉero al Tsijiore-Nouve-Gletscher. Pièce-Glaĉero estas malgranda deklivoglaĉero je la nordorienta deklivo de Pigne d'Arolla. Ĝi havas longecon de 2 km kaj kovras areon de 1.2 km².

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]