Serpentisto (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serpentisto
konstelacio • zodiaka konstelacio 
Latina nomo Ophiuchus
(genitiva Ophiuchi)
Mallongigo Oph
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
HerkuloSerpentoPesiloSkorpioSagitarioAglo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 15h 55m 0s ... 18h 39m 44s
Deklinacio -30° 0' 0" ... 14° 20' 0"
Areo 948 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 11
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 5
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,1
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -76° ... 60°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Julio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Serpentisto estas konstelacio de la tera ĉielo kaj de la zodiako. Ĝi interplektiĝas kun la konstelacio de la Serpento, ĝia helena-latina nomo Ophiuchus kaj ĝia latina nomo Serpentarius signifas "serpento-portanto" kaj en kelkaj lingvoj ĝi havas tiun nomon.

Ofiuĥo estas inter la 48 konstelacioj priskribitaj de Ptolemeo. La Suno trapasas Ofiuĥon dum la unua duono de decembro; tamen ĝi ne estas kalkulata al la astrologia zodiako.[1]

Steloj[redakti | redakti fonton]

La 10-an de oktobro 1604 proksime de θ Ophiuci eksplodis supernovao, kiun observis Keplero. La supernovao estis la nura observita inter 1054 kaj 1987. Galilejo uzis ĝin kiel argumenton kontraŭ la aristotela dogmo de la senŝanĝeco de la kosmo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la helena mitologio Asklepio estis filo de Apolono kaj Koronisa. Li naskiĝis en Peloponezo.

Kirono instruis lin pri la uzado de la medicinaj plantoj. Li ankaŭ ŝatis observi serpentojn, kiuj kapablis kuraci unu la alian. Baldaŭ li fariĝis fama kuracisto.

En Epidaŭro ĉiuj malsanuloj venis al li. Plie, ĉar Atena donis al li iom da sango, kiu elfluis el la dekstra vejno de la Meduzo, li eĉ kapablis revivigi mortintojn.

Hadeso plendis pro tio al Zeŭso, ĉar malpli da mortintoj alvenis en la Inferon. Zeŭso ankaŭ timis, ke li iĝu egala al la dioj. Li do mortigis lin per fulmobato.

Tamen li metis lin en la noktan ĉielon kiel konstelacion. Ĝi nomiĝas la Serpentisto aŭ Ofiuko. Li tenas la Serpenton per siaj du manoj.

  1. Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26.