Serra Gaúcha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Serra Gaúcha estas montara regiono en la nordoriento de la brazila ŝtato Suda Rio-Grando (Rio Grande do Sul).

En la regiono dum la 19-a jarcento setlis multaj enmigrintoj el Germanio kaj Italio. En la urboj de la regiono respeguliĝas la germana kaj itala influo ekzemple en la arkitektura stilo de konstruaĵoj kaj en la ofertataj manĝaĵoj de restoracioj.

La unuaj germanaj enmigrintoj venis en 1824, la unuaj italoj 1875. Dum la germanoj preferis setli en laŭeble valaj, malaltaj teritorioj, la italoj elektis pli altajn, montajn lokojn por setlado.

La setlaj regionoj de la germanoj ankoraŭ nuntempe multloke donas la impreson, kvazaŭ oni estus en tipa germanstila vilaĝo. Al tio interalie kontribuas la abunda uzo de la mezepoka stilo de trabfaka konstruado. Iuj loĝantoj ankoraŭ nun parolas germane respektive lokan dialekton Riograndenser Hunsrückisch, kiu origine venis el la okcidentgermana regiono Hunsrück.

La italoj el siaj hejmregionoj alportis la vinkultivadon. La urbo Caxias do Sul festas tiun heredaĵon per la Festa da Uva, la "festo de vinberoj".