Serravalle (San-Marino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Montegiardino
Municipoj de San-Marino

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando San-Marino
Poŝtkodo SM-47891, 47899
Telefonkodo el Italio kaj Vatikano: 0549,
el aliaj landoj: +378
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 714
Loĝdenso 923 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°55′N 12°27′O  /  43.917°N, 12.45°O / 43.917; 12.45 (Serravalle (San-Marino)) (mapo)Koordinatoj: 43°55′N 12°27′O  /  43.917°N, 12.45°O / 43.917; 12.45 (Serravalle (San-Marino)) (mapo)
Alto 148 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 10,53 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Montegiardino (Tero)
Montegiardino (Tero)
DEC
Montegiardino
Montegiardino
Situo de Montegiardino
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Serravalle (San Marino) [+]
vdr

Serravalle [seravale] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 3,31 km² kaj, laŭ takso de 2006, 9714 loĝantojn; ĝi estas la plej granda, plej dense loĝata kaj plej malalta el la kasteloj. Situante norde en la lando ĝi limas al la municipoj Borgo Maggiore kaj Domagnano kaj al la italaj municipoj Verucchio, Rimini kaj Coriano (provinco Rimini).

Al Serravalle apartenas la plej granda urbo de San-Marino, Dogana, kun ĉ. 7.000 loĝantoj. Tie estas la ĉefa vojo al Rimini kaj la plej grava lim-transirejo (sen gardo kaj kontroloj). Pro la bona trafikligo al Italio tie floras "butikuma turismo", ĉar italoj venas por profiti de la malpli alta imposto de San-Marino. Dogana havas propran poŝtkodon, 47891.

En Serravalle estas "olimpika stadiono", bazpilka stadiono kaj sportejo "Multieventi Sport Domus". Estas tri futbalaj kluboj: S. S. Cosmos, S. S. Folgore/Falciano kaj A. C. Juvenes (Dogana).

Vidinda estas la kirko de S-ta Andreo, konstruita en 1824 kaj renovigita en 1973 de Luigi Fonti el Rimini.

En la municipo situas loko Rovereta, kie je la 30-a de septembro 1957 dekstrula komitato, kiu kontraŭis la tiaman komunisman-sociisman registaron, okupis terenon kaj pretendis la regpotencon. Kun la subteno de Italio ĝi sukcesis vere transpreni la povon ene de du semajnoj.