Servalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Servalo
servalo en Tanzanio
servalo en Tanzanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Subfamilio: Felinae
Genro: Leptailurus
Nikolaj Severcov, 1858
Specio: Servalo
Johann Christian von Schreber, 1776
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Servalo (Felis serval) estas specio de mezgrandaj afrikaj karnomanĝuloj el genro feliso, familio felisedoj, ordo karnovoruloj, klaso mamuloj.

La servalo vivas sude de la Saharo en Afriko, en areoj kun arbustoj, herboj, proksime al akvo. Ĝi havas longajn krurojn, ĝi estas tre rapide moviĝema besto. La servalo lerte grimpas arbon, bone saltas. Ĝi ĉasas nokte, ĉefe birdojn kaj malgrandajn mamulojn (ronĝulojn).

La korpo de la servalo estas svelta, la kolo estas longa, la kapo relative malgranda kun grandaj oreloj. Ĝia vosto longas 20–30 cm, ĝi korpo (sen vosto) 80–100 cm. Ĝia ŝultroalto estas ĉ. 50 cm, la besto mem pezas ĉ. 15 kg.

Ĝia felo estas longhara, sur la ventro buterblanka, sur la dorso flava aŭ ruĝeta kun nigraj makuloj kaj strioj. Ĉar la makulado, koloro povas diferenci laŭ regionoj, oni kreis subspeciojn laŭ tio.

La servalino naskas 2–4 idojn post graveda tempo de 68–74 tagoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio