Servas International

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Servas Open Doors)
Servas International
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1949 vd
Lando(j) Svislando vd
Situo Zuriko
Fondinto(j) Bob Luitweiler vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Servas Servas International (mallonge : "Servas") estas Neregistara Organizo fondita en 1949 sub la nomo "Peace builders" (packonstruantoj) iniciate de Bob Luitweiler, usona obĵetanto pro konscienco, pacisto kaj aktivulo por civitanaj rajtoj.

En 1952, ĝi ricevis la Esperantan nomon "SERVAS" pro tio ke ĝi portis ideon pri servo, kaj por per la ligo al Esperanto substreki la laboron por internacia kompreniĝo.[1] Krome tiutempe pli kaj pli da esperantoparolantaj membroj partoprenis en tiu agado,[2] kaj dum tiu periodo de Makartiismo, la vorto "Peace" (Paco) estis suspekta, konsiderata kiel ligita al komunismo. En orienta Eŭropo, ne multe da personoj parolis la anglan kaj preferis interŝanĝi en Esperanto.

Servas fariĝis Neregistara Organizo (NRO) en la jaroj 1970. Ties slogano estas: "Pordoj malfermitaj por paco kaj amikeco" kaj ĝiaj agadkampoj: paco, vojaĝoj, amikeco, homaj rajtoj.

Bob Luitweiler mortis 89-jara. La asocio, kiun li fondis funkcias en pli ol 120 landoj kiel gastiga servo. Ekzistas pli ol 20 000 "malfermitaj pordoj" tra la mondo. Kun Germanio, Italio, Usono, Francio estas unu el la plej reprezentitaj landoj kun inter 1500 kaj 2000 membroj.

Estraro[redakti | redakti fonton]

Kadre de ĝenerala asembleo la delegitoj de landaj asocioj kutime ĉiujn tri jarojn elektas internacian estraron. Ekde oktobro 2015 tiu internacia estraro konsistas el la sekvaj personoj:

  • prezidanto – Jonny Sågänger, Svedio
  • vicprezidantino – Ann Greenhough, Britio
  • ĝenerala sekretariino – Penny Pattison, Kanado
  • pripaca sekretariino – Danielle Serres, Francio
  • kastisto – LV Subramanian, Barato
  • kunordiganto pri la listo de gastigantoj – Pablo Colangelo, Argentino

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]