Milito de la Sesa Koalicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sesa Koalicio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mapo de Eŭropo en 1813; en ruĝa koloro, la Sesa Koalicio.

En la Milito de la Sesa Koalicio (Marto 1813 – Majo 1814), koalicio de Aŭstrio, Prusio, Rusio, la Unuiĝinta Reĝlando, Portugalio, Svedio, Hispanio kaj nombraj Germanaj ŝtatoj finfine venkis super Francio kaj kondukis Napoleono Bonaparte al ekzilo en Elba. Post la katastrofa Franca invado al Rusio de 1812, la kontinentaj potencoj aliĝis al Rusio, Unuiĝinta Reĝlando, Portugalio kaj la ribeluloj en Hispanio kiuj estis jam milite kontraŭ Francio.

En la Milito de la Sesa Koalicio plej gravaj bataloj okazis en Lützen, Bautzen, kaj en Dresdeno. La eĉ pli granda Batalo de Leipzig (konata ankaŭ kiel la Batalo de la Nacioj) estis la plej granda batalo en la Eŭropa historio antaŭ la Unua Mondmilito. Finfine, la plej fruaj malvenkoj de Napoleono en Rusio kaj Germanio montriĝis kiel la semo de lia ekruiniĝo. Havinte siajn armeojn reorganizitaj, la aliancanoj forigis Napoleonon el Germanio en 1813 kaj eĉ invadis Francion en 1814. La Aliancanoj venkis super la restintaj Francaj armeoj, okupis Parizon, kaj devigis Napoleonon abdiki kaj iri en ekzilon. La Franca monarkio estis revivita de la aliancanoj, kiuj trudis heredanton de la Burbonoj en la [[Resurtronigo (Francio)|Burbona Restaŭradon].

Tio ne estis, tamen, la fino de la Napoleonaj Militoj. Napoleono poste fuĝis el sia kaptiveco kaj revenis al la povo en Francio, kio okazigis la Militon de la Sepa Koalicio en 1815 (konata ankaŭ kiel la "Cent-Tagoj").

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Adiaŭo de Napoleono al sia Imperia Gvardio, 20a de Aprilo 1814.

Estis ektrankvilo en la luktado dum la vintro de 1812–13 dum kaj la Rusoj kaj la Francoj rekonstruis siajn fortojn; Napoleono kapablis pretigi 350,000 trupojn.[1] Kuraĝigita pro la Francia perdo en Rusio, Prusio aliĝis al Aŭstrio, Svedio, Rusio, Britio, Hispanio, kaj Portugalio en nova koalicio. Napoleono ekprenis komandon en Germanio kaj okazigis serion de malvenkoj al la Koalicio kiuj finigis en la Batalo de Dresdeno en Aŭgusto 1813.[2]

Spite tiujn sukcesojn, la nombroj plue enkalkuliĝis kontraŭ Napoleono, kaj la Franca armeo renkontis forton dufoje sian grandon kaj malvenkis en la Batalo de Leipzig. Tiu estis pro multo la plej granda batalo de la Napoleonaj Militoj kaj kostis pli ol 90,000 perdojn totale.[3]

La Aliancanoj proponis pacterminojn ĉe la Frankfurtaj proponoj en Novembro 1813. Napoleono restis kiel Imperiestro de Francio, sed tiu estis limigita al siaj "naturaj landlimoj". Tio signifis ke Francio povis reteni kontrolon de Belgio, Savojo kaj Rejnlando (nome okcidenta bordo de la rivero Rejno), dum rezignis la kontrolon de la ceteron, kiel ĉio de Hispanio kaj Nederlando, kaj plej el Italio kaj Germanio. Metternich diris al Napoleono ke tiuj estis la plej bonaj terminoj kiujn la Aliancanoj estis pretaj proponi; post pliaj venkoj de la aliancanoj, tiuj terminoj estus pli kaj pli akraj. La motivo de Metternich estis reteni Francion kiel ekvilibrilon kontraŭ Rusiaj minacoj, dum finigi la tre malstabiligan serion de militoj.[4]

Napoleono, esperante venki la militon, prokrastis ĝin tro longe kaj perdis tiun oportunon; ĉirkaŭ Decembro la Aliancanoj estis retintaj sian proponon. Kiam li havis sian dorson kontraŭ la muro en 1814 li klopodis remalfermi pacnegocadon sur la bazo akcepti la Frankfurtajn proponojn. La Aliancanoj nuna havis novajn, pli akrajn terminojn kiuj inkludis la retiron de Francio al siaj limoj de 1791, kio signifis la perdon de Belgio. Napoleono restis Imperiestro, tamen li malakceptis la terminojn. La Britoj volis ke Napoleono estu porĉiame forigita; ili sukcesis. Napoleono obstine malakceptis.[4][5]

Napoleono retiriĝis en Francion, lia armeo malpliiĝis al 70,000 soldatoj, kaj malmultan kavalerion; li frontis tri fojojn tiom multaj Aliancanaj trupoj.[6] La Francoj estis ĉirkaŭitaj: Britaj armeoj premis el la sudo, kaj aliaj Koaliciaj fortoj poziciis por ataki el la Germanaj ŝtatoj. Napoleono venkis serion de venkoj en la Sestaga Kampanjo, kvankam tiuj ne estis sufiĉe gravaj por ŝanĝi la tajdon. La estroj de Parizo kapitulacis al la Koalicio en Marto 1814.[7]

Napoleono abdikis en Fontainebleau, 4a de Aprilo 1814, de Paul Delaroche.

La 1an de Aprilo, Aleksandro alparolis al la Konservisma Senato. Delonge obeema al Napoleono, sub la incito de Talleyrand ĝi estis turniĝinta kontraŭ li. Aleksandro diris al la Senato ke la Aliancanoj estis luktantaj kontraŭ Napoleono, ne kontraŭ Francio, kaj ili estis pretaj proponi honorajn pacterminojn se Napoleono estu forigita el la povo. La venontan tagon, la Senato aprobis la Imperiestran Elpostenigilon ("Acte de déchéance de l'Empereur"), kiu deklaris Napoleonon elpostenigita. Napoleono estis veninta ĝis Fontainebleau kiam li eksciis ke Parizo estis perdita. Kiam Napoleono proponis al la armeo marŝi kontraŭ la ĉefurbo, liaj veteranaj oficiroj kaj marŝaloj insurekciis.[8] La 4an de Aprilo, estrita de Ney, ili frontis kontraŭ Napoleono. Napoleono asertis ke la armeo sekvos lin, kaj Ney respondis ke la armeo sekvos siajn generalojn. Kvankam la ordinaraj soldatoj kaj regimentaj oficiroj volis lukti plue, sen veteranaj oficiroj aŭ marŝaloj sukcesa invado de Parizo estus tue malebla. Akceptinte tion neeviteblan, la 4an de Aprilo Napoleon abdikis favore de sia filo, kun Marie Louise kiel regentino. Tamen, la Aliancanoj malakceptis akcepti tion sub instigo de Aleksandro, kiu timis ke Napoleono povas trovi ekskuzon por rehavi la tronon.[9] Napoleono estis tiam devigita anonci sian senkondiĉan abdikon nur du tagojn poste.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. McLynn 1998, p. 549
  2. McLynn 1998, p. 565
  3. Chandler 1995, p.1020
  4. 4,0 4,1 J. P. RILEY. (2013) Napoleon and the World War of 1813: Lessons in Coalition Warfighting. Routledge.
  5. LEGGIERE. (2007) The Fall of Napoleon: Volume 1, The Allied Invasion of France, 1813–1814, p. 53–54.
  6. Fremont-Barnes 2004, p.14
  7. McLynn 1998, p. 585
  8. Gates 2003, p. 259.
  9. LIEVEN, Dominic. (2010) Russia Against Napoleon: The True Story of the Campaigns of War and Peace. Penguin, p. 484–85.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chandler, David (2002). Napoleon. Leo Cooper. ISBN 0-85052-750-3.
  • Connelly, Owen (2006). Blundering to Glory: Napoleon's Military Campaigns. Rowman & Littlefield. ISBN 0-7425-5318-3.
  • Cronin, Vincent (1994). Napoleon. HarperCollins. ISBN 0-00-637521-9.
  • Dwyer, Philip (2008). Napoleon: The Path to Power. Yale University Press. ASIN B00280LN5G.
  • Lyons, Martyn (1994). Napoleon Bonaparte and the Legacy of the French Revolution. St. Martin's Press.
  • McLynn, Frank (1998). Napoleon. Pimlico. ISBN 0-7126-6247-2. ASIN 0712662472.
  • Roberts, Andrew (2014). Napoleon: A Life. Penguin Group. ISBN 978-0-670-02532-9.
  • Schom, Alan (1997). Napoleon Bonaparte. HarperCollins. ISBN 978-0-06-017214-5.
  • Sicker, Martin (2001). The Islamic World in Decline: From the Treaty of Karlowitz to the Disintegration of the Ottoman Empire. Greenwood. [1] Alirita la 19an de Aŭgusto 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]