Seslatera kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regula seslatera kahelaro
Bildo
Bildo
Vertica figuro 6.6.6
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 3 | 6 2
2 6 | 3
3 3 3 |
Simbolo de Schläfli {6,3}
t{3,6}
Figuro de Coxeter-Dynkin CDW ring.pngCDW 6.pngCDW dot.pngCDW 3.pngCDW dot.png
CDW dot.pngCDW 6.pngCDW ring.pngCDW 3.pngCDW ring.png
CDW ring.pngCDW 3.pngCDW ring.pngCDW 3.pngCDW ring.pngCDW 3.png
Simbolo de Bowers Hexat
Geometria simetria grupo p6m
Duala Triangula kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
Information icon.svg
vdr

En geometrio, la seslatera kahelaro estas kahelaro de la eŭklida ebeno, konsistanta el seslateroj. Ĝia subspeco estas la regula seslatera kahelaro, konsistanta el regulaj seslateroj kaj havanta simbolon de Schläfli t0{6,3}t2{3,6}.

Propraĵoj de regula formo[redakti | redakti fonton]

La ena angulo de la regula seslatero estas 120 gradoj, tiel tri seslateroj je punkto havas plenan angulon de 360 gradoj. Regula seslatera kahelaro estas unu el tri regulaj kahelaroj de la eŭklida ebeno. La aliaj du estas la kvadrata kahelaro kaj la regula triangula kahelaro.

Unuformaj kolorigoj[redakti | redakti fonton]

Estas 3 diversaj unuformaj kolorigoj de regula seslatera kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2, 3. Tiam en la 3 variantoj de la kolorigoj, la 3 seslateroj ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 111, 112, 123.

Bildo Simbolo de Wythoff Geometria simetria grupo
Uniform tiling 63-t0.png 3 | 6 2 *p632 (p6m)
Uniform tiling 63-t12.png 2 6 | 3 *p632 (p6m)
Uniform tiling 333-t012.png 3 3 3 | *333 (p3)

Vicoj de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj[redakti | redakti fonton]

La regula seslatera kahelaro estas ero de vico de regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (n3) aŭ (n.n.n).

Uniform polyhedron-33-t0.png
Kvaredro (33)
Uniform polyhedron-43-t0.png
Kubo (43)
Uniform polyhedron-53-t0.png
Dekduedro (53)
Uniform polyhedron-63-t0.png
Seslatera kahelaro (63)
Uniform tiling 73-t0.png
Ordo-3 seplatera kahelaro (73)

Ordo-3 oklatera kahelaro (83)

La regula seslatera kahelaro estas ero de vico de regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (n.6.6).

Uniform polyhedron-33-t12.png
Senpintigita kvaredro (3.6.6)
Uniform polyhedron-43-t12.png
Senpintigita okedro (4.6.6)
Uniform polyhedron-53-t12.png
Senpintigita dudekedro (5.6.6)
Uniform polyhedron-63-t12.png
Seslatera kahelaro (6.6.6)
Uniform tiling 73-t12.png
Ordo-7 senpintigita triangula kahelaro (7.6.6)

(8.6.6)

Kahelaroj konstruitaj surbaze[redakti | redakti fonton]

Estas 8 unuformaj kahelaroj kiu povas esti konstruitaj surbaze de la regula seslatera kahelaro (aŭ ĝia duala triangula kahelaro), inkluzive la seslateran kahelaron mem.

El la 8 formoj nur 7 kiu estas topologie diversaj, ĉar la senpintigita triangula kahelaro estas topologie identa al la seslatera kahelaro.

En la bildoj la edroj bazitaj je la originalaj edroj estas kolorigita kiel ruĝaj, bazitaj je la la originalaj lateroj estas bluaj, bazitaj je la originalaj verticoj estas flavaj.

Kahelaro Operacio aplikita Simbolo de Schläfli Simbolo de Wythoff Vertica konfiguro Bildo
Seslatera kahelaro La originala formo t0{6,3} 3 | 6 2 63 Uniform tiling 63-t0.png
Senpintigita seslatera kahelaro Senpintigo t0,1{6,3} 2 3 | 6 3.12.12 Uniform tiling 63-t01.png
Rektigita seslatera kahelaro
(tri-seslatera kahelaro)
Rektigo t1{6,3} 2 | 6 3 (3.6)2 Uniform tiling 63-t1.png
Dutranĉita seslatera kahelaro
(senpintigita triangula kahelaro)
Dutranĉo t1,2{6,3} 2 6 | 3 6.6.6 Uniform tiling 63-t12.png
Duala seslatera kahelaro
(triangula kahelaro)
Dualigo t2{6,3} 6 | 3 2 36 Uniform tiling 63-t2.png
Laterotranĉita seslatera kahelaro
(malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro)
Laterotranĉo t0,2{6,3} 6 3 | 2 3.4.6.4 Uniform tiling 63-t02.png
Entutotranĉita seslatera kahelaro
(granda rombo-tri-seslatera kahelaro)
Entutotranĉolateroverticotranĉo t0,1,2{6,3} 6 3 2 | 4.6.12 Uniform tiling 63-t012.png
Riproĉa seslatera kahelaro Riproĉigo s{6,3} | 6 3 2 3.3.3.3.6 Uniform tiling 63-snub.png

Neregulaj formoj[redakti | redakti fonton]

Brikoj kiel neregula seslatera kahelaro

La regula seslatera kahelaro povas esti malformita al la aliaj geometriaj proporcioj kaj malsamaj simetrioj. Ekzemple, la norma brika ŝablono povas esti konsiderata kiel neregula seslatera kahelaro. Ĉiu ortangula briko havas 4 verticojn je la anguloj kaj 2 verticojn en la longaj randoj, dividantajn ĉiun el ili je du samliniaj lateroj.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu seslatera ŝablono ekzistas en naturo en abelia ĉelaro.

Ekzemploj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-7167-1193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p35.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]