Saltu al enhavo

Sesmario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sesmario de la Mirandoj, en bruna, norde de la Rivero Tubarão kaj limaj teroj apartenantaj al la Heredaĵo de Iliaj Imperiaj Moŝtoj.

La nomo sesmario estus veninta ekde la malnova portugala kutimo dividi teron en ses partojn. Sesmarioj estis la teroj kiuj, ne ekspluatitaj fare de siaj rektaj posedantoj, estis redistribuitaj. Terlupago kaj pensio ekvivalenta al unu sesono devus esti pagitaj por la tero, kie la sesmarioricevantoj estis la oficialaj agentoj nomumitaj fare de la reĝo por distribui la posedaĵon.

En Brazilo, tiu termino akiris alian signifon, tiun de "donatário" aŭ ricevinto de teritorio, tio estas, la vasalo kiu ricevis sesmarion de la reĝo kiel donaco. La donado de sesmarioj estis praktiko laŭleĝe starigita en Portugalio, en 1375, dum la regado de Dom Fernando (1345-1383), kun la celo igi produkteblan agrikultureblajn terojn kaj, per tio, malpliigi grenan importadon.

Marko de Sesmario en la urbo de Rio-de-Ĵanejro, pentraĵo de pt:Eliseu Visconti.

La sesmariaj sistemoj aperis en Portugalio kun la Leĝo pri la sesmarioj de 1375-a (regado de Ferdinando la 1-a), kreita por kontraŭbatali la agrikulturan kaj ekonomian krizon kiu influis la landon kaj Eŭropon, kaj kiun la Nigra Morto plimalbonigis.

En Portugalio, la sesmarioricevanto aŭ "sesmeiro" estis la nomo donita al la reĝa oficialulo respondeca por distribuado de sesmarioj (tero por agrikulturo).

La ĉeffunkcio de la sesmarioj sistemo estis stimuli agrikulturan produktadon. Kiam la domposedanto ne komencis produktadon ene de la establitaj templimoj, lia rajto de posedo povus esti nuligita.

Kun la portugala mara vastiĝo, la sesmaria instituto estis transigita al la konkeroj, eĉ estinte instrumentigita por la enkadrigo de teroj en la amerikaj "internlandoj", kiuj estis preter la limoj establitaj fare de la Traktato de Tordesillas.

En Brazilo

[redakti | redakti fonton]

La portugala krono ekposedis la brazilan teritorion per origina akiro, tio estas per rajto de konkero. Tial, ĉiuj "malkovritaj" teroj estis konsideritaj virga tero sen iu proprietulo.

De la momento, kiam la posedantoj de heredaj kapitanlandoj alvenis en Brazilo, la distribuado de tero iĝis prioritato ĉar ĝi garantius la evoluon kaj prizorgadon de la kolonio.

La 10-an de oktobro 1532, Martim Afonso de Sousa, kapitano de la hereda kapitanlando de São Vicente, donacis la unuan sesmarion en Brazilo al pt:Pedro de Góis. La 10-an de februaro kaj la 4-an de marto 1533, li donis sesmariojn al Ruy Pinto kaj Francisco Pinto (1477-1550), respektive. Li faris tion por ĉiam, kontraŭdirante la reĝan tekston kiu establis ke la donaco estus nur dumviva.

En Brazilo, sesmarioricevanto iĝis la nomo de la posedanto de la sesmario.

Dekonaĵo al la Ordeno de Kristo

[redakti | redakti fonton]

Brazilaj sesmarioj asimilis kroman postulon: la pagon de dekonaĵoj al la Ordeno de Kristo, kio en realeco signifis pagon al la Krono mem. La kolekto de dekonaĵoj kreis efikan skemon de delegacio de potencoj en Brazilo, kiu siavice kaŭzis inĝenian sistemon de regionigo de la kolekto.

Terokupantoj aŭ "posseiros"

[redakti | redakti fonton]

La terokupantoj aperis dekomence. Karakterizita per la vasteco de la tero koncedita kaj la malprecizeco de ĝiaj limoj, estis neeviteble ke la procezo de alproprigo de brazilaj teroj poste estigos serion da konfliktoj.

Ne havante aliron al libera tero krom ĉe grandaj distancoj de la setlejaj centroj, multaj eblaj sesmarioricevantoj simple elektis okupi uzitajn partojn de la sesmarioj jam konceditaj. Kelkaj el ili eĉ sukcesis laŭleĝe akiri tiujn terojn, nuligante la klaŭzon ke la donaco nur validas "se la tero ne estas donita al iu ajn alia".

Fino de la sistemo

[redakti | redakti fonton]

La sesmariaj sistemo daŭris en Brazilo ĝis la 17-an de julio 1822, kiam Rezolucio 76, atribuita al José Bonifácio de Andrada e Silva, ĉesigis tiun ĉi terposedan reĝimon. Ekde tiam, posedo komencis regi libere en la lando, tiu situacio etendiĝis ĝis la promulgado de la Leĝo pri Teroj ekde la 1850-a, kiu rekonis la malnovajn sesmariojn, formale ratifis la reĝimon de havaĵoj, kaj difinis la aĉeton kiel nura formo de akiro de tero.